Inter ni dirite 6/2014


N-ro 6/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt

 

Saluton!

Tagoj mallongiĝas kaj laborkvanto en lernejoj kaj universitatoj kreskas: Kristnasko alproksimiĝas.

Mi esperas ke vi malgraŭ ĉio havas tempon por paŭzeto kaj povas legi pri esperantistoj kaj iliaj historioj de lingvolernado.

Bonan kristnaskon kaj bonan novan jaron!



Kial vi lernis Esperanton?

Ni ĉiuj havis malsamajn kialojn kiam ni eklernis Esperanton. Kiam mi parolis kun esperantistoj, mi ofte surpriziĝis. Kelkaj lernis por komunikado, aliaj ĉar ili ŝatas lingvojn. Mi mem unue legis pri Esperanto, kiam mi studis en Münster, Germanio. Okazis Esperantokurso en mia instituto en la universitato. Ĉar mi bezonis pli da lingvosciencaj kursoj, mi komencis Esperantokurson. Celo ne estis iĝi esperantisto, sed sukcese plenumi ekzamenon. Mi parolis kun mia profesoro kaj menciis, ke mi ne povos daǔrigi venontsemestre, ĉar translokiĝos al Norvegio. Li diris, ke li konas kelkajn esperantistojn tie. Sekvafoje, li ĝoje anoncis, ke li jam kontaktis esperantistojn en Tromsø kaj organizis renkonton por mi. Mi ne elektis iĝi esperantisto, mi simple iĝis.

Mi demandis kelkajn norvegajn kaj eksterlandajn esperantistojn kaj ĉi-tie estas iliaj respondoj al la demando “Kial vi lernis Esperanton?”:

Mi legis en vikipedio pri Esperanto kaj surpriziĝis, ke la lingvo ankoraŭ havas aktivan komunumon, kiu uzas la lingvon. Mi aŭdis pri Esperanto jam pli frue, en 2004-05, sed tiam mi pensis ke la lingvo estas morta. Poste mi trovis retpaĝon Lernu.net kaj volis kontroli, ĉu Esperanto vere estas tiel facila, kiel esperantistoj rete asertas. Nun, mi uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage, almenaŭ ĉiusemajne.  Mi parolas Esperanton skajpe kaj skribas en vizaĝlibro."

– Tuomas, Finnlando

Mia rakonto de la kielo ke mi unue aŭdis pri Esperanto estas eble la plej stranga. Eĉ 5 minutojn antaŭ la akcidento, mi ne sciis pri la ekzisto de Esperanto. Mi estis ĉe mia komputilo, enue kaj pensis pri iu amuzaĵo. Mi ankoraŭ ne scias kiel aŭ kial la termino 'espresso' renkontis mian menson. Do mi googlis ĝin, sed mi malbone skribis la vorton kaj Google amike demandis ĉu mi celas “Esperanto”. Mi ne intencis serĉi pri ĝi, sed ĉiuokaze pelite de mia scivolo kaj malbona literumado (tiam) mi lernis pri la bona lingvo de la esperantistoj.”
– Latif, Sirio/Svedio

Mi dum sufiĉe longa tempo interes­iĝis pri lingvoj. Mia patrino estas usonanino, kaj tial mi kreskis kun kaj la norvega kaj la angla kiel denaskaj lingvoj. Mi ne scias, sed kredas ke tio kaŭzis intereson pri lingvoj ĝenerale. Tamen mi estis tro maldiligenta por lerni ege multe da lingvoj — mi restis "brakseĝa lingvisto" kaj kolektis hazardajn faktojn de kaj komprenon pri diversaj lingvoj. Sed poste mi trovis ege "malmultekostan" lingvon en Esperanto. Mi nur devis "pagi" du horojn semajne por lerni ĝin. Mi lernis de Atilio kaj Anne Karin en Trondhejmo, kaj tiom ĝuis la traviv­aĵon ke mi plenumis tutjaran kurson kaj baldaŭ poste vojaĝis al Inter­nacia Junulara Kongreso en Brazilo. Kaj tiu ne estis mia lasta!
– Leif Arne, Norvegio.

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004