Inter ni dirite 4/2013


N-ro 4/2013
25a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton!
Dum nia landa kunveno, NJE-membroj elektis
novan estraron. Alvenis novaj ­membroj kaj
eliris malnovaj membroj. Mi dankegas al
Leif Arne por multaj jaroj kiel prezidanto
kaj estrarmembro en la NJEa universo! Samtempe,
mi bonvenigas la novajn membrojn
kaj antaŭĝojas al estrarlaboro.

Se vi havas ion pri kio la estraro devus
diskuti aŭ simple scii, ne hezitu kontakti nin.
Eble vi havas bonajn ideojn por venonta kunveno?….

Amelie

Raporto de la landa kunveno de NJE 2013

Loko: Haraldsheim vandrerhjem, Oslo
Dato: 15.06.2013
Ĉeestaj membroj: Leif Arne Storset, Amelie Matt, Hilde Lagnason Bye kaj Jon Machlik
Ĉeestis ankaŭ du ĵurnalistoj dum la landa kunveno, kiuj fotis kaj intervjuis.

1. Malfermo

La prezidanto malfermis la kunvenon.

2. Aprobo de alvoko

La ĉeestaj membroj aprobis la alvokon.

3. Elekto de kunvena prezidanto kaj raportanto kaj du subskribontoj de kunvena protokolo

Elektita kunvena prezidanto: Leif Arne Storset
Elektita raportantino: Amelie Matt
Elektita subskribintoj: Hilde Lagnason Bye kaj Jon Machlik

4. Raportoj pri agado kaj ekonomio post la pasinta landa kunveno

Prezentado de du lastaj jarraportoj (2011 kaj 2012), kaj de ĉi-jara aktiveco
La ĉeestaj membroj aprobis la jarraportojn de 2011 kaj 2012.
La prezidanto raportis de la aktivecoj en 2011

Prezento de ekonomia stato dum la sama periodo
La ĉeestaj membroj aprobis la jarkalkulon de 2011 kun malgranda ŝango (tajperaro).
La ĉeestaj membroj aprobis la jarkalkulon de 2012 kun malgrandaj ŝangoj:

Innkommer
Arrangement (Nordluma renkontiĝo)
Støtte (Uhlen-fond og medlemspenger (3740,-))

Utgår
Arrangement (Nordluma renkontiĝo, samling i Østfold)

5. Proponoj

Ne estis proponoj.

6. Elektoj

La ĉeestaj membroj elektis je
prezidant(in)o: Amelie Matt (nova posteno)
vicprezidanto: Vidar Skretting (nova)
sekretario: Kristoffer Haug (nova posteno)
kasisto: Hilde Lagnason Bye (reelektita)
estrarano: Jon Machlik (nova, elektita post propono dum la jarkunveno)

revizoro: Ulf Stenhaug
vicrevizoro: Kjell Heggvold Ullestad

La jarkunveno ne povis trovi kandidatojn por la elekta komisiono kaj rekomendas al la estraro elekti tiajn, kiam taŭgaj kandidatoj montriĝos.

7. Planoj por la komenciĝonta laborperiodo (2 jaroj)

Mojosa vespero je nova tago: la lasta mardo monate
Venontaj datoj: 24.06 (lunde!), 27. 08.
Venonta NJE-kunveno: Nordluma renkontiĝo II apud Tromsø vintre 2013/14
venonta estrarkunveno: la unua semajno septembre.
Pensoj: malfermi NJE-liston por interesuloj, pli aktivi en Vizaĝlibro kaj sur la retpaĝo.

8. Fermo

La prezidanto fermis la kunvenon.

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 41

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004