Inter ni dirite 5/2013


N-ro 5/2013
25a jaro (2a periodo)
Redaktis Hilde L. Bye
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

Saluton!

  

 

 

 

De nulo ĝis instruisto

De Leif Arne Storset

Antaŭe, mi singarde konfesis ke mi “instruos se bezonate en Norvegio”. Nun, mi antaŭĝojas fari tion.

Aŭgusto estas varma monato en Italio, eĉ kelkcent metrojn super la maro. Per du malvarmigaj basenoj, efikaj klimatiziloj kaj odoroj de rizoto kaj espreso ni tamen povis lerni multege. Ni kolektiĝis en Castellaro Sanremo en nord­okcidenta Italio (apud Nice en Francio) dum la 80a Itala kongreso frue en tiu monato por lerni instrui lingvon. Katalin Kováts aranĝas tian “Metodikan seminarion” sufiĉe ofte, kaj NJE-membro Douwe Beerda kaj mi vojaĝis tien kun subvencio de la Grundtvig-programo de EU.

Dum semajnolonga seminario oni povas kovri sufiĉe multe da temoj. Do la profundo ne estis granda, sed por novuloj pri la instrua fako tio ja bone taŭgas. Ni lernis kiel plani kaj gvidi de komenco ĝis fino lecionon kaj semestron. El specifaj temoj menciindas:

Enkonduko en la vasta lernilaro de Edukado.net, kaj kiel elekti taŭgajn ekzercojn.

La psikologio de atento kaj lerno, kaj praktikaj konsiloj pri tio, kiel kapti kaj teni atenton.

Diversaj metodoj por instrui lingvojn el la historio. La gamo streĉiĝas de la silenta metodo al Total Physical Response, de Andreo Cseh al Desugestopedio. Tiel ni inspiriĝis provi aliajn alirojn al lingvoinstruo. La plejmulton de metodoj ni studis precipe antaŭleginte, sed la grava pozicio de Cseh kaj lia metodo meritis sufiĉe profundan instruon dum la seminario.


Desugestopedia leciono de Sylvain Lelarge
(fotis Katalin Kováts)


Katalin Kováts

Neologismoj, ĉu taŭgaj en komencanta kurso? Ne, pli bone lerni pli tarde.

Avantaĝo de la kongresa medio estas ke oni povas multege lerni eĉ ekster la klasĉambro. Dum tagmanĝo Katalin Kováts (kiu mem tamen ne manĝis) sidigis nin kune kun elstaraj homoj de Esperantio. Tiel ni povis lerni de Paul Gubbins (verkinto de Kunvojaĝu) interalie pri la eblecoj de Lingvolanĉilo (Springboard to Languages), kaj pri la neologismoj kiujn trovas li en Monato. Ni diskutis kun Humphrey Tonkin (fondinto de Kontakto, eksprezidanto de UEA, ktp.) pri la venontaj eblecoj kaj defioj de la movado. Sylvain Lelarge konsilis pri instruaj defioj, kaj Aleksandr Blinov rakontis pri la organizado de la lingva festivalo en Ĉeboksari.

Mi ne ankoraŭ rakontis pri la plej forta travivaĵo de la semajno: Dum kvar horoj ni iĝis komencantoj. Sylvain Lelarge (edzo de Katalin kaj instruanto) donis al ni bazan lecionon de la franca. Li sekvis fide la ori­ginan, pioniran Desugestapedian metodon, kiu en la sepdekaj jaroj pretigis la vojon por kolekto de metodoj kiuj konsideris la psikologion de la lernantoj. La ideo estis helpi la lernantojn forĵeti la inhibojn kontraŭ lernado. Sylvain instruis nin per muziko kaj arto, engaĝigaj ludoj, kaj tekstoj kun apuda traduko. Ĉar la travivaĵo estis tiom forta kaj efika, mi sentis grandan inspiron kaj novan komprenon pri netradiciaj instrumanieroj.

Krom la faka aspekto de la seminario, estis lernige simple aŭskulti tiel lertan parol­anton de Esperanto. Katalin Kováts bonege regas la lingvon, kio ankaŭ utilis kiam ni lernis instrui tiklajn gramatikaĵojn. Sed malgraŭ la rego de la lingvo de sinjoro Zamenhof, ŝi ne ĉiam samopinias kun li. Post certaj demandoj de ni pri la tiklaĵoj, ŝi montris permane plafonen kaj diris “Demandu al la sinjoro!” – al siaj ridantaj studentoj.

Nun vi certe scivolas kiel ankaŭ vi povas travivi ĉi tion kaj iĝi pli lerta 
instruisto. Bonvolu kontakti Edukado.net por peti informon pri venontaj lokaj seminarioj. Kosmo Strategio aranĝas la subvencion de EU. Sed vi ankaŭ povas lerni sen vojaĝi, per RITE, la Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net.

Mi esperas ke ankaŭ vi kleriĝos kiel lingvoinstruisto!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 42

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004