Inter ni dirite 1/2017


N-ro 1/2017
29a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen



Ĉi-foje ni prezentas kelkajn aranĝojn, sed okazas multe pli en la Esperanta mondo.

Ĉu vi ne trovis kion vi serĉis? Vizitu www.tejo.org/eventoj por plena listo.

Ĉu vi volas aranĝi renkontiĝon en Norvegio? Kontaktu estraron per
nje-estraro(a)esperanto.no. 

Amelie

Kio okazos en 2017?

Ĉu vi enuas? Ĉu vi ne scias kion fari dum la jaro? Jen kelkaj proponoj: 

Marto: Mojosa vespero per Skajpo

NJE aranĝas babilvesperon por novuloj kaj spertuloj en Norvegio kaj eksterlando. Ni kunvenas skajpe unufoje monate (venontfoje la 15an de marto je la 20a horo) kaj diskutas ĉion kaj nenion. Serĉu «Norvega Junularo Esperantista» kaj aldonu nin al via kontaktlisto. Bonvenu!



Aprilo: Junulara renkontiĝo en Kreto

Esperantistino Annie Grente partoprenis nian mojosan vesperon kelkfoje kaj prezentis sian esperantodomon al ni. Ŝi volas aranĝi renkontiĝon kaj donis al ni detalojn:

Kiam? De la 13a ĝis la 20a de aprilo 2017

Kie? En Kreto, urbo Neapoli, mia «Esperanto-domo»

Kiom kostos? 5€ tage por manĝoj (ĉar bedaŭrinde mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi la flugbiletojn ...)

La kondiĉoj (jes estas kondiĉoj ...): mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ ... (nu tiu estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!)

Por kontakti min: anniegrente(a)hotmail.fr

Aprilo: PRINTEMPaS en la franca E-kastelo Greziljono

De la 14a ĝis 22a de aprilo 2017 en la franca E-kastelo Greziljono okazos la 6-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj kaj loga programo:

– Kurso A1-A2 gvidata de Marion Quenut (Francujo)

– Kurso A2-B1 gvidata de Christophe Chazarein (Francujo)

– Kurso B1-B2 gvidata de Zsófia Kóródy (Herzberg, Germanujo)

– AMO-seminario (C1) «Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj?» gvidata de Stefan MacGill (Hungarujo) kaj Sara Spanò (Italujo)

– Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA (21–-22. aprilo)

– Prelegoj kun Mireille Grosjean (Svisujo)

– Bona etoso kaj bonaj manĝoj (viande au vegetare)

Informoj: gresillon.org/printempas

Aliĝo: gresillon.org/aligho

posta programo: gresillon.org/agendo

Majo: Origanto en Kijivo

“ORIGANTO-1” –  Origamio + Esperanto

Esperantistoj lernas kaj praktikas origamion, origamiistoj lernas kaj praktikas Esperanton!

La organizantoj: Klerig-kultura centro “Esperanto” kaj Kijiva Origami-klubo

La datoj: 24 – 31.05.2017

Loko: Ripozejo “La Ondo” (~ 20 km de Kijiva centro, 7 km de la fina metrostacio “Arbara”)

Kondiĉoj: 4-litaj ĉambroj (kun necesejo + lavabo + duŝo)

La kostoj: aliĝkotizo: (organizaj zorgoj) – 30 €, plus loĝado kaj trifoja manĝado – 160 €.

Pli da informoj? Kontaktu la estraron por ricevi plenan informilon aŭ kontaktu organizantojn per origanto(a)ukr.net. 

Junio: Jarkunveno de NJE

Dum la landa kunveno de NEL en Sandnes en junio, NJE havos tempon aranĝi jarkunvenon. Ni (espereble) aprobos jarraporton kaj jarkalkulon, kaj elektos novan estraron. ĉiuj pagantaj membroj povas voĉdoni. Se ne eblas al vi partopreni persone, vi povus doni rajtigilon al alia membro. NJE subtenas vojaĝelspezojn por membroj. La sumo ne jam estas decidita. Kontaktu la estraron se vi volas ricevi subtenon. 

Augusto: IJK en Togolando

Ĉu vi volas vojaĝi al Afriko? Partoprenu en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO! IJK estas la ĉefa renkontiĝo por junuloj. La venonta IJK okazos en Aneho, Togolando, de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017. Por pli da informoj pri ĉi tiu kongreso atendu la retpaĝon, oni laboras pri ĝi.

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 60

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004