Inter ni dirite 1/2020


N-ro 1/2020
32a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

En nia kronvirusa periodo, NJE prizorgas sian ­societan mision, kaj donas al vi en ĉi tiu numero multajn konsilojn por kion fari en kvaranteno.
Sed la plej grava estas la jena: sekvu nian Vizaĝopaĝon kaj
partoprenu en la sekva Mojosa Vespero!

Ĉu iam estis pli bona okazo por paroli Esperanton kun amikoj rete?

Vidar Skretting
Prezidanto de NJE

 

En Kronvirusa epoko, kion fari?


Isaac Newton (CC-BY-4.0)

Ni vivas en stranga epoko. Antaŭ du semajnoj fermiĝis la tuta lando, la plejmulto de ni ne povas iri al laboro, viziti amikojn aŭ iri al la kabano. Eĉ tiuj kiuj ne oficiale estas en kvaranteno, pli aŭ malpli estas en tipo de kvaranteno ĉiuokaze. Do, ĉi tiu estas bona tempo por pli pensi, por telefoni al amiko aŭ parenco kun kiu vi ne parolis de longe, por plibonigi vian Esperanton, por trejniĝi, por legi librojn, por pli paroli kun viaj kunloĝantoj, espereble sen fine freneziĝi, por lerni Volapukon, por fari amuzajn videojn en TikTok aŭ Youtube, por manĝi tro multe kaj korpulentiĝi, por ludi komputilajn ludojn ĝis la kvara matene…

Eĉ se la situacio estas nova, grava kaj eble timiga por ni, certe la Kronviruso ne estas la unua pandemio kiu cirkulis tra la mondo. Ni iel estas en la sama situacio kie estis multaj de niaj prapatroj, kiuj ankaŭ estis dum longaj tempoj en kvaranteno pro iu aŭ alia pandemio. Kaj multaj el ili fakte uzis tiun tempon tre bone. Kiel Isaac Newton. Li estis en kvaranteno pro la pesto en 1665, kaj devis forlasi la universitaton en kiu li studis por reveni hejmen kaj studi tie. Hejme en kvaranteno li fakte faris multajn de siaj plej gravaj malkovraĵoj en matematiko kaj fiziko. Kaj, ni ne forgesu, ke en la ĝardeno de la hejmo, li multe laboris sub pomarbo. Pomo falis, kaj la resto estas historio.

Do, uzu vian tempon en kvaranteno bone, malkovru la sekretojn de fiziko aŭ de Volapuko, kaj pro Dio, lavu viajn manojn.

Volapuko – la «avo» de Esperanto?


La flago de Volapuko. «Unu Homaro, Unu Lingvo»

En nia serio pri aliaj planlingvoj, ni ĉi-numere alvenis al Volapuko (Volapük), kiu kutime estas konsiderata la plej sukcesa Internacia planlingvo krom Esperanto. La lingvon kreis la pastro Johann Martin Schleyer en 1879, laŭ li mem post kiam Dio parolis al li en sonĝo kaj ordonis lin krei internacian lingvon. Baldaŭ post la publikigo de la unua libro de Volapuko, multaj homoj eklernis ĝin, kaj tuj aperis Volapuk-kluboj tra la mondo. Jam en 1889 ekzistis 283 kluboj.

La vortaro de Volapuko estas plejparte derivita de la Angla, sed Schleyer tre ŝanĝis la formojn de la vortoj. Tion li faris por facil-igi la prononcon de la lingvo – ekzemple li forigis la literon «r», kiun li opiniis estus tro malfacila por orient-azianoj. Sed li ankaŭ faris ĝin por iumaniere «internaciigi» la lingvon: se neniu povus rekoni la vortoradikojn, ĝi malpli apartenus al specifa nacio aŭ lingvogrupo. Do, la nomo de la lingvo, Volapük, konsistas el du radikoj kiujn vi konas el la Angla: vola (world), kaj pük, (speech). Simpla, ĉu ne?

Krom tio, Volapuko estas, kiel Esperanto aglutina lingvo, kio signifas ke gramatikaj kaj aliaj sufiksoj kaj prefiksoj povas aldoniĝi rekte al la vorto, sen ŝanĝiĝoj en la resto de la vorto. Sed malsimile al Esperanto, Volapuko havas kvar genrojn, kiel la denaska lingvo de Schleyer, la Germana. De ĝi li ankaŭ prenis la literojn ”ä”, ”ü” kaj ”ö”.

Kiel okazis kun la plejparto de planlingvoj, ankaŭ la tutmonda Volapuka asocio tuj disiĝis en multaj, malamikaj partoj kiuj ne akordiĝis pri iu aŭ alia trajto de la lingvo. (Jes, ni rigardas vin, idistoj!) Krom tio, ĝi ridindiĝis pro la strangaj, amuzaj vortoj kiujn ĝi enhavas. Sed Volapuko nepre montris ke internaciaj planlingvoj povis iĝi popularaj, kaj eble preparis la vojon por Esperanto, kiu sekvis ĝin. Fakte, multaj Esperantokluboj en la mondo komenciĝis kiel Volapukokluboj!

Hodiaŭe, Volapuko uziĝas kiel vorto por sensenca parolo en multaj lingvoj, ekzemple en la norvega (Volapyk), kaj en Esperanto, kiel Volapukaĵo. Kia ĉagrena fino por la ”avo” de Esperanto!


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 83


N-ro 84

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004