Inter ni dirite 2/2005


N-ro 2/05
17a jaro (2a periodo)
Redaktis: Bård Hekland

Syden

25 grader i skuggen, bølgjer som slår mot stranda, ein lett bris frå havet. Nei, dette er ikkje Tromsø i mars, men Tenerife, der redaktøren har kosa seg dei siste vekene. Pakketur, berre ordet smaker av etablert familiehyggje og A4-liv. Men eg må innrømme at det var ein skikkeleg fulltreffar, med innlagt vitjing hos lokale esperantofolk og flotte turar vekk frå badestranda.

Funderingar om masseturisme, tyske strand-hippiar, heilt ekte bayerske restaurantar og solbrente solslikkarar får vente til eit seinare nummer av Inter Ni Dirite. Les Syden av Are Kalvø, finn fram solkremen og legg planane for sommarens esperantoutflukter til litt nordlegare breiddegrader. Særleg ser Kultura Esperanto-Festivalo i Helsinki ut til å samle mykje av det beste innan esperanto-kulturlivet. Eller kanskje freistar Internacia Junulara Kongreso i Zakopane?

Bård

Pollando invitas al IJK

Someraj ferioj baldaŭas! Se vi ankoraŭ nenion planas por la unua semajno de aŭgusto, nepre aliĝu al la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos ekde 31-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 2005 en Zakopane. Pri la planoj por la plej grava junulara renkontiĝo dum la jaro rakontas Anna Bichta - LKKanino, kiu respondecas pri informado.

Kion valoras scii pri la nunjara kongresurbo? Zakopane – loko tre populara ĉe turistoj – troviĝas sude en Pollando, en Tatry-montaro. Poloj, certe prave, nomas ĝin «la vintra ĉefurbo de Pollando». Sportemuloj povas tie skii, sledi, neĝtabuli. Tamen la organizantoj de IJK diras pli: «Zakopane: vintra ĉefurbo de Pollando - somera ĉefurbo de Esperanto».

La plej grava kaŭzo por elekti Zakopane estis tiu, ke ĝi apartenas al la plej belaj urboj de Pollando. Ni volas, ke niaj gastoj povu iom sperti la lokan kulturon, ekzemple rigardi montaran arkitekturon aŭ gustumi tradician ŝafan fromaĝon oscypek. Krome Zakopane havas tre oportunan situon, ĝi troviĝas en la centro de Eŭropo, same proksima al esperantistoj el oriento kaj okcidento.

Oportuna estas ankaŭ la dato! Kiu volas pasigi la tutan feriadon kun Esperanto, tiu havas nekredeblan ŝancon – oni povas unue partopreni UK-n en Vilno, poste veturi al Zakopane kaj fine viziti IJS-n en Hungario. Tio estas absolute unika ŝanco, des pli ke ankaŭ interloka vojaĝado estas facila!

Fine gravas, ke en Zakopane tute ne estas kuloj… :-)

Vintra festo

Kio estos la nunjara kongrestemo?
La temo de nia kongreso estas «Unueco en diverseco» Ni volas diskuti la plej gravajn aspektojn de egalrajteco – ni interparolos pri lingvoj, minoritatoj, handikapuloj, religioj… Ne ĉiuj planoj ankoraŭ certas, sed niaj ideoj estas jenaj: Ni jam scias tutcerte, ke lundo estos la tago de minoritatoj kaj samtempe tago de Pollando. Ni organizos prelegojn, kursojn, interkonajn okupojn, ekskurson tra la urbo kaj koncertojn de loka folklora muzikgrupo kaj pola rok-muzika grupo «Hotel Zacisze» (Ili ne estas esperantistoj, sed ni volas, ke ili kantu Esperante. Eble ni sukcesos!) Mardo estos la lingva tago. De mateno ĝis vespero okazos multaj prezentoj, pri kiuj ni baldaŭ detale skribos en nia ttt-ejo (www.tejo.org/ijk). Vespere speciale por ni koncertos muzikgrupo «Esperanto Desperado». Merkrede okazos tuttagaj ekskursoj. Ĵaŭde ni prezentiĝos al loĝantoj kaj turistoj en Zakopane – en la urba parko okazos Lingva Festivalo kaj koncerto de bonkonata franca kanzonisto JoMo. Poste verŝajne okazos ankaŭ koncerto de iom ekstremeca Esperanta rokmuzika grupo el Pollando «Krio de Morto». Ni planas ankaŭ elekti «la reĝinon de Esperantujo». Vendredo estos la tago de religioj kaj teatraj spektakloj. Sabate temos pri handikapuloj kaj estos la tempo konkludi nian pripensadon pri «Unueco en diverseco».

Vi menciis tuttagajn ekskursojn. Kion oni povos viziti?
Ĉiu havos kelkajn eblojn. Ni organizos ekskurson al Auschwitz Birkenau - dummilita hitlera koncentrejo, kie oni ekstermis pli ol unu milionon da homoj. Alternative oni povos viziti la salminejon en Wieliczka (Vjeliĉka), kien ekskursis ankaŭ Zamenhof dum UK 1912 en Krakovo. Dum reveno el la salminejo okazos vizitado de Krakovo, iama ĉefurbo de Pollando. Krome por naturŝatantoj ni planas organizi ekskurson al la Nacia Parko de Tatry-montaro.

Oni povos partopreni ankaŭ diversajn seminariojn, kursojn kaj aliajn allogajn okupojn…
Jes, okazos la seminario «Flugiloj» por junaj instruistoj de Esperanto kaj ankaŭ «E@I» – seminario pri popularigado de Esperanto en la Interreto. Ni planas kursojn pri la pola lingvo, gestlingvo, pentrado sur vitro kaj taiĉio. Ĉiuvespere funkcios kongresaj kafejoj kaj oni povos rigardi filmojn en E-kinejo. Mi rekomendas al ĉiuj promenojn al Nacia Parko de Tatry-montaro (kaj la matenan gimnastikon:). Ĉiu devus trovi programerojn interesajn por si. Kaj evidente dum la kongreso oni povos interparoli en unu komuna lingvo

Kiel statas la preparoj al IJK en Pollando?
Dank' al la urbestraro de Zakopane ĉiuj preparoj progresas laŭritme. Nun ni prilaboras programajn detalojn. Se iu havas ankoraŭ interesan ideon ligitan kun la temo kaj volas gvidi iun programeron, ni kore invitas! Por ĉiuj kontribuantoj estos rabatoj. Mi ankoraŭfoje rekomendas viziti la ttt-ejon www.tejo.org/ijk. Ĝuste tie oni povas aliĝi kaj kreskigi la jam 260-opan grupon da partoprenantoj.

La alta protektanto de IJK konsentis esti la prezidento de Pollando, Aleksander Kwas´niewski, kiu plenumis jam ĉi tiun funkcion dum IJK 1986, tiam kiel ministro pri junularo. Nun ni serĉas amikajn amaskomunikilojn, kiuj volos patroni al la kongreso.

Ni kore invitas ĉiujn esperantistojn el la tuta mondo – venu al Zakopane inter 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 2005. Ni kune amuziĝu – espereble ankaŭ Esperanto iom profitos el tio!

Volapüg aperas nun ankaŭ surpapere!

Volapüg estis ĝis nun reta humorgazeto, konsultebla ĉe www.volapug.net. Ĵus aperis la kvara numero, kiun vi povas perkomputile frandi.

Kiel novaĵo, parto de la enhavo aperas ankaŭ surpapere kaj mendeblas de la retpaĝo por 2 eŭroj plus sendokostoj.

Internacie humorumi ne facilas, ja tiom malsamas la scioj, moroj kaj kulturaj kadroj de diverslandaj esperantoparolantoj. La volapüg-a redaktantaro francdevenas, sed provas fari filmojn, bildstriojn kaj anekdotojn ridigajn por tutmonda publiko. Almenaŭ mi ridetis multfoje legante la tri unuajn numerojn, kaj invitas vin ĝui kaj ilin kaj la nun ĵus aperintan freŝaĵon!

Bård

Trejnseminario en litovio

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin al la trejnseminario, kiu okazos sude en Litovio, en tre bela malgranda urbeto Druskininkai. La temo de la trejnseminario estas «Fari kune diferencon - Junulara kunlaboro en Eŭropo». Tio estos jam dua TEJO-seminario, kiu okazos en tiu urbeto. Datoj de la aranĝo estas la 29a de aprilo – la 6a de majo.

La ĉefaj celoj de la seminario estas firmigi kunlaboron inter diversaj junularaj Esperanto-organizoj de la pligrandiĝinta [EU kaj la cetera] Eŭropo kaj formi reton de junaj aktivuloj, kiuj estontece respondecos pri la agado de naciaj sekcioj kaj aliaj regionaj grupoj de TEJO.

Pli da informoj vi povas trovi ĉe http://www.tejo.org/seminarioj/lit/

Por junuloj – kaj neplujunuloj

Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) denove en Finnlando

La duan fojon sinsekve okazos KEF en Helsinko, pli precize inter la 16a kaj 23a de julio ĉi-jare. Sume eblas diri, ke estos bonaj bandoj, interesaj verkistoj kaj multe da kultura umado, en kiu ankaŭ aktive povos partopreni «ordinaraj» vizitantoj. Temo estas «Korpo kaj kulturo», kaj la aranĝantoj listigas 30 kialojn por veni al KEF somerferie: Dolchamar (eĉ akustike!), Esperanto Desperado, JoMo kaj Liberecanoj, Alejandro Cossavella kaj Porkoj, Flavio Fonseca, Martin Wiese, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, Timo Väänänen kaj elektra kanteleo, Liisa Viinanen kaj «preskaŭ tutvespera esperanta opero», Fraŭlino Barlaston, nova finna teatra grupo, Arnau Torras, Duplustro, Floreal Martorell, Jorge Camacho, Sten Johansson, Anja Karkiainen, David-Emil Wickström, ŝamana vespero en finna naturo, filmodublado, voĉouzado, esperanta karaokeo kun viva bando, filmoj kaj teatraĵoj, komiksekspozicioj, korpolingvo, erotika poezio, viroj kaj virinoj de literaturo, ĉiumatena aerobiko laŭ espomuziko, diskotekoj kaj ĉiunokta dancado, aparta infana programo kaj dum-KEFa infanvartejo.

Laŭ tiu ĉi programo, KEF estos granda konkuranto al IJK kaj UK por tiu kiu nur volas unu esperantoaranĝon ĉeesti ĉi-somere. Trovu pliajn informojn ĉe www.esperanto.fi/kef2005/

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004