Inter ni dirite 3/2011


N-ro 3/2011
23a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

Mi ĝojas ke vi legas Inter ni dirite! Se vi estas viro, vi povas ĉi-foje lerni kiel fari bonan impreson per via barbo, aŭ se vi estas virino, scii kion atendi de la barboj de viaj amikoj.

Kaj se vi serĉas okazon en kiu doni ian imtpreson, ankoraŭ restas tempo por aliĝi al IJK!

Leif Arne

Enkonduketo al vizaĝharo (parto unua)

Barboj ofte priparoliĝas kiel la vira ŝminko, tiu kiu ornamas la vizaĝon. Kiel ŝminko barboj multe ŝanĝiĝis tra la historio. La eventuala barbulo de hodiaŭ havas grandan bibliotekon de stiloj por elekti tiun plej taŭgan por si. Jen prezentita estas tri stiloj klasikaj por gvidi vin elekti la ĝustan por VI!

1. la tutvizaĝa, la vizaĝŝirmilo
Tiu ĉi stilo, diverslonga, estas tre klasika stilo kiun posedis famaj personoj kiel Sokrato, George Bernard Shaw kaj Charles Darwin. Ĝenerale ĝi ŝajne estis populara inter la grekoj de antikva tempo, verkistoj kaj fiŝkaptistoj. Inter kelkaj grupoj judaj kaj islamanaj ĝi signifas sanktecon kaj religian ofer­emon.

2. la mentona, la pendaĵo
Kiam la plejparto de la barbo troveblas sub la mentono, ĝi ofte similiĝas al la barbo de l' kapro (no: gjeitskjegg). Tian barbon havis inter aliaj Lenino, Buffalo Bill kaj Rembranto. Pro sia flegpostulo ĝi neniam estis barbo por la simpla viro, sed ofte posedis artistoj, kleruloj aŭ kuriozuloj. Hodiaŭ kutime havas ĝin rokmuzikistoj.

3. la vanga, la orelŝirmiloj
Tiu ĉi barbtipo, kiu okupas la vangojn kun haŭta areo meze ĉirkaŭ la buŝo, estas simpla stilo preskaŭ ĉiam populara Hodiaŭ havas ĝin preskaŭ ĉiuj tipoj de personoj tamen malofte videblas ĝi en la longa penda formo kiun havis ŝipposedantoj kaj ĵuristoj kaj kiu signalis dignon, scion kaj aĝon.

(Fotoj el flickr.com)

NJE ĉe NRK

La programo Radio Migrapolis ĉe NRK intervjuis kelkajn NJE-anojn la 6an de februaro ĉijare. Vi povas aŭskulti kiam Dang Trinh intervjuas Elisabeth Evje, Kristoffer Haug, Douwe Beerda kaj Leif Arne Storset ĉe http://nje.esperanto.no/uploads/media/Migrapolis-NJE.mp3

IJK i Kiev

Det er enno ikkje for seint å melda seg på IJK i Kiev! Verdas største esperanto­ungdomsleir går av stabelen 14.-21. juli. Det brukar å vera meir enn 500 deltakarar når det er i Aust-Europa. Men minst to NJE-medlemer har tenkt seg dit, så du vert ikkje åleine i mengda. Les meir og meld deg på på http://www.ijk-67.retejo.info/


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 28

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004