Inter ni dirite 3/2009


N-ro 3/2009
21a jaro (2a periodo)
Redaktis Einar Faanes
Enpaĝigis Judith P. Abrahamsen

En tiu ĉi numero
de Inter Ni Dirite, vi povas legi
pri kio okazis en Norvega Junularo Esperantista,
kaj mikronovelon tradukitan
el la hispana de meksika esperantisto juna,
Manuel García Jurado Taracena…


Ĝis, Ejnro

Kolapso

Mikronovelo, «Colapso», de Edgar Omar Avilés.
Tradukis Manuel García Jurado Taracena (2009)

La astronomiisto, ripozante sur parkobenko, rigardas la kirlaĵon nenormalan, kalejdo­skopan, disartikitan, kiu ellarviĝantas meze de la horizonto: «Ekkomencis la unua fazo de la kolapso: kompaktiĝas la universo; la tempoj reokazos sed ĉi-foje malsanaj, kiel disko ripetiĝonta, kiu turno-post-turne fariĝos pli mallonga… Nu, neniu kredis al mi!», li sin diras ploregante kaj ridegante.

«Ekkolapso: kompaktas universo; temp­oj malsanaj, disko pli mallonga... Neniu kred­is!», plorante kaj ridante;

«Ek: universo, mallonga…», plorete kaj ridete.

Velkommen til NJEs landsmøte 13. juni 2009

I anledning landsmøtet til vår moderorga­nisasjon, NEL, vil også NJE holde landsmøte. Det vil finne sted 13. juni kl. 16.30 på Kløvertun, i Os utenfor Bergen.

Vi håper at så mange som mulig finner veien dit!

Vi vil sende ut mer informasjon til medlemmene per post, men inntil videre finnes informasjon om sted, overnatting og påmelding her:
http://www.esperanto.no/nel/lk/lk2009/

Jarraporto de NJE 2008

La jena estraro sidis dum 2008 (elektiĝis dum landa kongreso de NJE la 12an de junio 2007):
– Judith Parelie Abrahamsen, prezidanto
– Matias Jentoft, vicprezidanto
– Einar Faanes, sekretario
– Leif Arne Storset, kasisto
– Kenneth Sortland Myklebust, estrarano
– Oda Aase Johnsen, anstataŭanto
Oda Aase Johnsen permesite forestis dum la tuta jaro.

Kiel revizoron kaj vic-revizoron la ĝenerala kunveno elektis respektive Arne Olav Mjøen kaj Kristina Nygård.

Okazis 4 interkonsiliĝoj en 2008 – ĉiuj telefone. La ĉefa parto de la estrara laboro okazis retpoŝte.

La 31an de decembro 2008 NJE havis 31 membrojn (2007: 28).

Komitatano A de TEJO
Leif Arne Storset estis komitatano A dum la jaro.

Financoj
La organizo havis dum la jaro stabilan ekonomion. La jarkalkulo montris profiton je 770,73 kronoj. NJE posedas NOK 26 973,04 en norvega bankokonto kaj EUR 70,00 en UEA-konto njea-u.

Aranĝoj por la membraro
Inter la 4a kaj la 6a de aprilo NJE aranĝis Kabanan Semajnfinon en arbaro apud Moss en suda Norvegujo. Partoprenis ses norvegoj, du ekster­landanoj kaj hundo. Okazis kuirado, interparolado, ludado kaj promenado en la arbaro. Por kunvenigi membrojn kaj ilin kunaktivigi la aranĝo estis tre utila. Finance NJE subtenis Studentan Esperanto-Societon pri pico por komuna informkunveno en Oslo pri eo-kurso. NJE ĉeestis la NEL-seminarion en Trondhejmo la 13an de decembro 2008.

Inter Ni Dirite
Ankaŭ en 2008 Inter Ni Dirite, la membrogazeto de NJE, aperis inter la paĝoj de Norvega Esperantisto, la membrogazeto de NEL. Ĝi dum la jaro dissendiĝis sesfoje. La estraranoj redaktis ĝin laŭvice kaj ricevis kontribuojn de aliaj membroj kaj estraranoj. Legeblis artikoloj pri diversaj temoj, kaj esperantomovadaj kaj nemovadaj, kaj en Esperanto kaj en la norvega. Ĉiuj numeroj de Inter ni dirite, ekde la jaro 2004, ankaŭ publikiĝis en la retpaĝoj de NJE.

Retpaĝoj
La retejon de la organizo prizorgis Judith Parelie Abrahamsen.

NJE-listo
NJE havas retpoŝtliston kiu estas malferma al ĉiuj membroj (kaj al aliaj, se la estraro aprobas ilin). Bedaŭrinde, ĝi estas malmulte uzata kiel forumo kaj diskutejo por la membraro. Ĝi ĉefe utilas kiel informsistemo por aranĝoj en Norvegio kaj proksimaj landoj. La komunikado kiu rilatas al la ĉiutagaj faraĵoj de la organizo diskutiĝas en la retpoŝtlisto de la estraro.

Bonven-pakaĵo
Dum 2008 NJE sendis bonvenigan pakaĵon konsistantan el bonveniga letero, prov-ekzempleroj de internaciaj revuoj, ŝlosiloj kaj diversaj faldfolioj. La pakaĵojn kelkfoje ni sendis iom da tempo post kiam la estraro sciiĝis pri la nova membro. En la lasta duono de la jaro la sistemo parte malfunkciiĝis pro tio ke translokiĝis la prizorganto.

Abon-subvencio
Ĉiuj membroj rajtas ricevi 50-procentan subvencion por unu esperanto-revuo dum du jaroj. NJE prizorgas la mendon. Unu membro utiligis la oferton.

Jen nia mondo
NJE planas eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo, kurso pri esperanto konsistanta el du libroj kaj KD (ni tradukos provizore nur la librojn). La laboro iomete stagnis pro manko da laborforto.

Partopreno en eksterlandaj aranĝoj
Heming Welde Thorbjørnsen kaj Raymond Johansen partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Szombately, Hungario.
Leif Arne Storset partoprenis Internacian Seminarion en Germanio la 27an de decembro 2008 ĝis la 3a de januaro 2009.

NJE en la amaskomunikiloj
Artikolo «Det globale språkproblem» de V. Skretting aperis en Huskelappen 1/2008 (Hedmark).

Konkludo
2008 estis bona jaro, kun aktiveco kaj en la membraro kaj en lokaj kluboj. La kabana semajnfino estis bona membroevento por NJE kaj eksterlandanoj. La lasta duono de la jaro estis pli trankvila, sed ni havis bonan kunlaboron kun studenta klubo en Oslo.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 16

Venonta IND

La venonta Inter ni dirite havas lim­daton la 28an de aŭgusto.
Sendu vian kontribuaĵon al: nje @ esperanto.no

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004