Inter ni dirite 5/2017


N-ro 5/2017
29a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Nun alvenis la malvarma, -malluma periodo al via lando,
kaj ni esperas ke la Esperantlingvaj artikoloj,
komiksoj kaj poemoj en ĉi tiu eldono de
IND helpos vin -konservi la varmon
kaj la humoron tra la vintro.​

La nova estraro dankas al nia membroj
pro agrabla Esperantojaro kaj esperas
bonan julon kaj bonan -novjaron al ĉiuj.
Ĝis la nova jaro, samideanoj!

Vidar

 

Esperanto-vojaĝo kaj pensoj pri internacia komunikado

De Kim Keyser

Preskaŭ ne uzinte Esperanton de kvin jaroj, pro alia aktivado, mi decidis fini la Duolingo-esperantokurson kaj iri al mia unua esperantoaranĝo eksterlande: ARKONES en Poznano, Pollando. Tie mi renkontis korean esperantiston, kaj ni amikiĝis. Interalie, nia amikeco rezultigis ke kelkajn semajnojn poste mi vekiĝis je la sesa matene, por videoparoli kun la esperantoklaso de mia korea amiko, je la dua posttagmeze, laŭ loka tempo.

Jen la renkonto.

Mia unua eksterlanda esperantokunveno 

Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas ĉiujara aranĝo en Poznano, kies programo enhavas interalie prelegojn, koncertojn, librovendon, ktp. Kvankam kelke da prelegoj interesis min, ankaŭ multaj estis ĉu seninteresaj ĉu sur tro alta lingvonivelo por mi. Ĉiuokaze, estis tre inspire vidi homojn el multaj landoj interparoli en Esperanto flue kaj memfide!

Ŝajnis al mi ke la plejparto da partoprenantoj estas maljunuloj. Unuflanke estis tre ĝoje renkonti la maljunulojn, aliflanke mi ĝojiĝis tiam kiam mi vidis kelkajn el la malmultaj junuloj tie — interalie Ella el Koreio. Ella studas en la esperantolingvaj Interlingvistikaj Studoj, en la Poznana Universitato. Kiam ŝi revenis al Koreio, mi restis en Pollando.

Io kio tre inspiris min estis ke la koreoj kiujn mi renkontis parolis pli bone Esperanton ol mi. Eĉ mi havis la avantaĝon esti multlingva hindeŭropano (scianta la hispanan, la anglan, norvegan, danan, -svedan, iom da islanda; kaj iom da pola), kiu tuj povas rekoni multegajn esperantoradikojn, kaj tiujn ili ne havas. Imprese! Plue, ili povis paroli Esperanton pli bone ol la anglan. Alivorte: Esperanto ne simple estas «hindeŭropa lingvo por hindeŭropanoj», sed certgrade efektiva lingvo por la tutmondo. Mi jam sciis tion teorie, tamen estas io malsama sperti tion praktike. Ĝi igis min multe pli inspirita por lernadi Esperanton!

Videoparolante inter horzonoj

Pro tio, kiam Ella demandis min ĉu mi volus paroli kun ŝia esperantoklaso en Pusano, Koreio, mi respondis: «Certe!» La klaso de dekkvar-jaraj studentoj pensis ke eble ne ekzistas esperantistoj aliloke. Pro tio Ella volis ke ili parolu kun precipe eŭropanoj, kiuj estas personoj kiajn ili nek ofte vidas nek renkontas. Kvankam la sonkvalito estis nur malproksime bona (ni uzis mikrofonon de klapkomputilo, kaj ĝi ne taŭgas por plena klaso), ŝajnas al mi ke la stud-entoj malgraŭ tio inspiriĝis tiom kiom mi. Ĉiuokaze, ĝi igis min pensi pri tri problemoj kaj tri solvoj de tutmonda interparolo.

Tri problemoj

En la strebado por atingi ĝustan kaj liberan interparolon tutmonde, mi pensas ke ni havas tri teknikajn ĉefdefiojn:

1. Malproksimecoj: Malproksimecoj — geografiaj, demografiaj, ekonomiaj, tempaj, veturadaj, lingvaj, kulturaj — povas esti interesaj. Vere. Sed ili ankaŭ povas esti tro grandaj – praktike, medie, povece, ktp. Ekzemple: La malsamecoj inter Norvegio kaj Latin-Ameriko povas rezulti en malsampoveca dependo inter la du solidarecopartneroj kaj la maldemokrata emo de interkontaktuloj

2. Komunikil-mankoj: Plej normale nuntempe estas uzi ekranojn kiujn ne povas uzi samtempe pli ol unu aŭ du uloj (iMac, Macbook, iPad, iPhone, ktp) kombine kun la ena mikrofono de la aparato kaj kun individua interretkonekto. Ĝi apenaŭ taŭgas por unu-al-unu interparolo, kaj neniel por efika multoj-al-multoj interparolado! 

3. Lingvo-mankoj: Esperanto estas lingvo kiu estis konstruita antaŭ pli ol cent jaroj, en tempo kiam la lingvistiko apenaŭ ekzistis kiel propra fako. Pro interalie tio, ĝi estis konstruita el preskaŭ nur hindeŭropaj radikoj. Ĵus en la lastaj jaroj eliras — interalie — parolifunkciante AI, STT (Speech to Text), TTS (Text to Speech), tradukado surbaze de tekstarego, ktp.

Tri solvoj

1. Solidareco-zonoj: Ni minimumigu la malproksimecojn, kaj fokusu je proksimaj tempzonoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko; la britaj insuloj kaj la iberia duoninsulo; Skandinavio kaj partoj el Italio; ktp. Tiel ni ne devas timi aŭ fuŝi videorenkontiĝojn pro la malsameco de tempo.

2. Komunikil-kvalito: Jam ekzistas tre progresintaj video- kaj aŭdo-komunikiloj, kiuj povas montri plurajn homojn samtempe, en vera grandeco, kun tre bona 3D video- kaj aŭdokvalito. Tio kio ne ekzistas, kaj kion ni devas konstrui, estas bonaj iloj por komuniki demokrate.

3. Lingvokvalito: Nuntempe, devus ebli konstrui eĉ pli justan, pli rapidlernatan, pli logikan lingvon. Ke ĝi devus esti pli justa signifas ke ni havus multe pli da  afiksoj (kiel /-mal/, /-aĉ/, ktp) kiuj malplimultigus la radikojn necesajn, kaj ke la ceteraj vortoj estas el la dek lingvofamilioj kiuj  estas parolataj de pli ol po 1 % de la mondpopolo, anstataŭ nur la unu (hindeŭropa) sur kiu la Esperantovortaro estas konstruita. Ni ankaŭ devus optimumigi ĝin por maŝino-homo-komunikado.

Ni havas ankaŭ aliajn defiojn — vere — sed ŝajnas al mi ke tiuj estas la tri plej gravaj. Pro tio mi planos uzi 100 % de mia tempo por la dek venontaj jaroj – aŭ kiom ajn da tempo necesos – por evoluigi lingvolerno-ilojn (apon, lingvon, pedagogion, lernejon, ktp). 

(Se aliaj volas helpi min, mi bezonas kunlaborantojn kiuj povos ilustri, desegni, programi, statistiki, ktp. Vi povas kontakti min per Facebook).

  


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 64



N-ro 65

Solvaĵoj

Poemo verkita de "Jesmie Staspoeto"

Se vi planas konstrui domon
Antaŭ la vintro alvenos
Ĉu vi uzas tranĉilon kaj forkon
por marteli kaj fosi?
 
Se vi planas vojaĝi al interesa lando
Kie ĉiuj amikas, kaj militoj ne plu estas
Ĉu vi elektas la malrapidan ĉevalon
Kiu multege manĝas?
 
Se vi volas, ke la homoj de la mondo
Estas unitaj en senfina danco
Ĉu la instruisto devas esti la porko de la najbara farmo
ĉar li krias plej laŭte?

 

Vortlisto
tranĉilo – kniv
marteli – å hamre
milito – krig
ĉevalo – hest
senfina – evig/uendelig
krii – å skrike

Lerni Esperanton per Esperanto?

De Vidar B. Skretting


Lidia Zamenhof instruas laŭ Cseh-metodo en 1933
(Bildarkivo de Austrio/Wikimedia)

Dum la lastaj kvin jaroj kiam mi studis la Araban kaj la Persan, mi ekkomprenis ke mia preferata metodo por lerni lingvojn estas laŭeble multe uzi la lingvon mem en la lernado, per kio mi celas lernadon de novaj vortoj kaj gramatikaj konceptoj, ne per tradukoj el mia gepatra lingvo, sed kun eksplikoj en la lingvo kiun mi lernas. Ĉu tio ŝajnas malfacilege? Mi ankaŭ kredis tion, sed kiam oni alkutimiĝas al ĝi, faciliĝas la tuta lernprocezo. Ĉu vi iam sentas, kiam vi parolas alian lingvon, ke vi devas «traduki» ĉiujn vortojn el via denaska lingvo antaŭ ol vi povas diri ion? La rekta metodo de lingvolernado provas solvi tion. Se vi lernas vortojn ne kiel tradukojn, sed kiel novajn konceptojn en «alia loko» en via kapo ol la denaska lingvo, iĝas multe pli facile pensi en tiu lingvo poste. Tiu metodo pli similas al la maniero, kiel infanoj lernas lingvojn.

Mi ne sciis ion pri tiu metodo kiam mi eklernis Esperanton antaŭ dek jaroj. Sed antaŭ mallonge mi eltrovis ke ĝi fakte multe uziĝis kaj ankoraŭ uziĝas en Esperantujo. Ekzemple, la «rekta metodo» aŭ «Ĉe-metodo», kiu ne uzas la nacian lingvon en la instruado, populariĝis ekde la 20aj jaroj en Eŭropo kaj poste en la tuta Esperantujo. Ankaŭ multaj lernlibroj uzas tiun metodon, ekzemple Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek, kiu eldoniĝis en 2007, kaj la klasika Universala Esperanto-metodo de doktoro Benson, kiu publikiĝis en 1932. Ĉi-lasta nun ekskopirajtiĝis kaj haveblas rete je http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/. Mi ĵus trovis tiun libron, kaj ĝi estas bonega rimedo kiun mi povas rekomendi al ĉiuj. Tiom bon ĝi estas ke mi mem nun faras bildkartkurson per Anki bazita sur ĝi, kiun mi antaŭĝojas cirkuligi inter la membroj de NJE.

Do, se vi ne havas multajn aliajn planojn en la ferioj, provu la rektan metodon en iu formo aŭ alia!

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004