Inter ni dirite 2/2014


N-ro 2/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen


Saluton!

Vi eble miris, kion la estraro faras? En ĉi tiu eldono de IND
vi trovas nian jarraporton de 2013 kaj ankaŭ protokolon
de la pasinta estrarkunveno – kun planoj kaj temoj
kiuj nuntempe diskutas.

Se vi havus iajn proponojn aŭ ideojn por renkontiĝoj,
aktivecoj aŭ simile, bv. kontaktu nin. Ni ankaŭ tre ŝatus,
se vi volas kontribui al IND kun artikoloj, bildoj,
receptoj aŭ aliaj amuzaĵoj.

Ĝis!

Amelie 

Jarraporto 2013 por Norvega Junulara Esperantista

9an de marto 2014

1 La estraro

Dum la jaro estis (elektitaj dum la jarkongreso en Oslo jaron 2013):
Amelie Matt, prezidantino
Vidar Benjamin Skretting, vicprezidanto
Kristoffer Haug, sekretario
Hilde Lagnason Bye, kasistino
Jon Machlik, estrarano

Dum la jarkunveno nomumis la estraro Hilde Lagnason Bye kiel komitatanon A pro TEJO.

Okazis 3 estrarkunvenoj en 2013. Retpoŝto kaj rettelefono estis ĉefaj komunikiloj por la estraro.

La jaro donis profiton je NOK 1414,12. Je la jarfino NJE posedis NOK 33241,45 en norvega bankokonto kaj EUR 70,00 en NJE-a UEA-konto. Por pli detalaj informoj, vidu jarkalkulon 2013.

Jarfine NJE havis 19 membrojn (2012: 19).

2 Periloj

Inter Ni Dirite (IND) aperis en Norvega Esperantisto, 6-foje. Redaktis ĝin estraranoj. En IND aperis kaj movadaĵoj kaj artikoloj en Esperanto pri aliaj temoj. IND havis, krom la kutiman Pondus-strion, artikolojn pri niaj aranĝoj dum la jaro kaj ankaŭ aliaj temoj kiel ekzemple muziko, vojaĝoj kaj seminarioj.

3 Aranĝoj

En decembro, NJE aranĝis Zamenhofan festenon por festi la Zamenhofan jubileon. Partoprenis 6 gastoj, manĝis picojn kaj babilis. Ankaŭ estis loterio, kie ĉiaj partoprenantoj gajnis esperantlingvajn librojn. La festeno estis sukcesa aranĝo. El la estraro partoprenis Hilde, Jon kaj Kristoffer.

Mojosa vespero, iniciatita en 2011 kiel liber­tema, monata renkontiĝo, okazis unufoje dum 2013, kutime kun 3-5 partoprenantoj. La plej multaj (aktivaj) membroj loĝas tre malproksime de la aliaj kaj tial estis ren­kontiĝoj nur skajpe, ne hejme ĉe membroj.

​​​​​​​​​Amelie Matt, 10.03.2014

Estrarkunveno NJE la 10-a de marto

Dato: 10.03.2014
Loko: Skajpe
Partoprenantoj: Hilde Lagnason Bye, Vidar Benjamin Skretting, Jon Machlik, Amelie Matt
Skribantoj: Jon Machlik, Amelie Matt

1. Jarraporto 2013

La estraro aprobas la jarraporton de 2013.

2. Jarkalkulo 2013

La jarkalkulo de 2013 estis aprobita de la estraro.

3. Jarkunveno 2015*

Amelie prezentis la lastajn rezultojn de lokoserĉado de la NEL-estraro. La nuntempa loko estas kabano apud Trondheim. La NJE-estraro nun konsideras havi NJE-renkontiĝon en Trondheim antaŭe aŭ poste.

4. Planoj/aranĝoj 2014

Mojosa vespero
Nia estraro konsentis havi mojosan vesperon je la 25-a de marto, 29-a de aprilo kaj 27-a majo. Ĉiuj je la 8a horo vespere. Ni kontaktos Leif Arne por eble aranĝi vesperon ne nur skajpe, sed ankaŭ malrete en Oslo.

Renkontiĝoj
Estas ideo kontakti la svedajn kaj finnajn junularajn esperantistojn por eble aranĝi komunan renkontiĝon somere/aŭtune 2014.

5. Venonta estrarkunveno

La venonta estrarkunveno okazos la 23an de aprilo je la 20a horo skajpe.


* Kiam ĉi tiu gazeto pretiĝis, la loko por la venonta landa kongreso ne jam decidiĝis.
  


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 45

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004