Inter ni dirite 4/2006


N-ro 4/2006
18a jaro (2a periodo)
Redaktis: Signe Christophersen

Hei!

I dette nummeret av IND er det mye om historien til esperanto-ungdom i Norge. I 2004 fylte NJE 25 år, men det gikk oss alle hus forbi. Så et tilbakeblikk er på sin plass av og til, samtidig som vi er unge og lever i nuet – akkurat som de gjorde på 30- og 40-tallet. Stor takk til Elna og Kai som har bidratt!

Vi ses forhåpentligvis på NEL-seminaret i høst. Følg med på NJE-listo for nyheter angående ungdom!

Signe

Saluton al vi junuloj!

Kun intereso mi legas pri nia junulara movado, interalie sur la paĝoj Inter Ni Dirite. Kvankam pasis tre multaj jaroj post kiam mi mem estis juna esperantisto, mi ankoraŭ bonege memoras! Kaj jene mi ŝatus rakonti iom pri mia tiama esperantista vivo:

La komenco
Mi konatiĝis kun Esperanto en la jaro 1939. Aĉetinte mian unuan lernolibron – tiun de Seppik – Malmgren (je la prezo de 1,25 kr) – mi tuj ekflamiĝis, kaj serioze studis nian lingvon. En la sama jaro mi membriĝis en la klubo en Bergen kaj tuj fariĝis sekretario…! Bona ebleco por plulerni la lingvon kaj edukiĝi en kluba laboro.

Elna Matland
Elna Matland

Pro la milito la ebleco por praktiki Esperanton kun eksterlandaj samideanoj ja ne ekzistis. Sed ni parolis Esperanton en la klubo, en studrondoj kaj antaŭ ĉio en kontakto kun aliaj kluboj en Okcidenta Distrikto de NEL.

Okcidenta distrikto
Tiu Okcidenta Distrikto nome estis ideala ligo de kluboj en nia landparto: «La Glaciaro» (Odda), «Sauda Esperantoklubb» (Sauda), «La Granda Ideo» (Skudeneshavn), «Mara Vento» (Haugesund) kaj «Pacaj Batalantoj» (Jørpeland). Kaj en 1942 la klubo en Bergen aliĝis. Ni interkorespondis, interŝanĝis programojn, personaj amikecoj ekestis, kaj antaŭ ĉio: ni kunvenis ĉiun pentekoston, plej ofte en la idilia Vikedal en Sunnhordaland. Kia Travivaĵo! Ni luis la junulardomon tie. Dormosakojn ni kunportis, junaj kaj maljunaj ni estis, kelkaj utiligis la okazon trapasi ekzamenon en Esperanto, ni ĉiam disponis pri kvalitaj gvidantoj por tiu afero. Kaj – mi devas mencii: inter ni junuloj ankau naskiĝis forta simpatio kaj enamiĝo! Por mi decide por mia tuta vivo, mi tie renkontis mian estontan edzon Johan Matland el Sauda!

Al Lofthus kaj München
Mi volas rakonti pri speciala aranĝo kiun Okcidenta Distrikto ekkomencis: Sub iniciato kaj gvido de Johan Matland ni invitis al Internacia Feria Semajno en Lofthus en Hardanger. La popolaltlernejo tie estis la loko. La semajno okazis la unuan fojon en 1947, ĝi allogis tre multajn partoprenantojn, krom norvegoj ankaŭ esperantistojn el 12 fremdaj landoj! Ankaŭ la «ĉefpersonoj de NEL» entuziasmiĝis kaj abunde alvenis. Lofthus fariĝis memorinda vorto en nia Esperanta historio, la semajno tie estis la granda norvega Esperanta evento dum sep jaroj. Sukceso neforgesebla. Ni – junaj tiam – faris grandan laboron antaŭ kaj dum la semajno. Programo tre valora: ekskursoj, dancado, kantado, muziko kaj antaŭ ĉio la interbabilado. Ni spertis ke nia lingvo vere estas ponto inter diversaj nacioj. Ni ja anoncis la aranĝon anticipe en la norvega kaj du-tri internaciaj esperanto-gazetoj, kaj ni eldonis belan allogan broŝuron pri Lofthus. Fakte «Lofthus» fariĝis iom fama en la Esperanta mondo: Ĉu vi vizitis Lofthus?? Ĉu vi iros al Lofthus somere…?

Kaj ankaŭ niaj «ordinaraj gazetoj» raportis, kaj la radiostacioj rakontis pri la aranĝo. Ni sukcesis dank’ al tio ke ni estis junaj, fortaj, fervoraj kaj idealistaj. «Senpage» la sukceso ne alvenis, tamen niaj streĉoj ja donis fruktojn!

Finfine mi volas mencii ankoraŭ unu aferon kiun entreprenis Okcidenta Distrikto, nome aŭtobuskaravanon al München al la UK tie en 1951. Plenplena aŭtobuso, multaj travivaĵoj dumvoje. Kulmino ĉe la UK en München, tiom sukcesa kaj aventura por ni ĉiuj!

Al vi kiuj estas junaj kaj aktivaj en nia Esperanta movado hodiaŭ, mi volas deziri sukceson en via grava laboro por Esperanto – ĝuu la kunestadon kiel mi faris!

Sincere
Elna,
Veterano

Venonta IND

Redaktør for neste nummer av Inter Ni Dirite er Kristoffer. Bidrag sendes <krissirh @ hotmail.com> innen 26. oktober.

El la historio de NJE

Ordigante la arkivon de NJE mi lernis multe pri la historio de nia organizo. Ĝi komenciĝis en 1979. En tiu jaro iuj entuziasmaj junuloj fondis propran junularan organizon – Norvega Junularo Esperantista (NJE) / Esperantoungdommen (EU). (Poste oni ŝanĝis la norvegan nomon al Norsk esperanto-ungdom). (Pri la jaroj antaŭ 1979 mi malmulte scias – sed en tiu ĉi numero de Inter Ni Dirite vi povas legi iomete pri la 40aj kaj 50aj jaroj). Dum la unuaj jaroj de NJE (do, dum la 80aj jaroj) la aktiveco estis granda (tion reflektas la dikaj kajeroj kun estrarraportoj, korespondaĵoj ks. de tiu tempo). Oni aranĝis skisemajnojn, kabanekskursojn, lokajn kunvenojn… – Kaj eldonis impone bonan membran gazeton! Ĝi nomiĝis Inter Ni Dirite (ĉu tio sonas konata?), sed malkiel la hodiaŭa versio, ĝi ne estis nura paĝareto en Norvega Esperantisto, sed propra gazeto kun novaĵoj, ŝercoj, desegnaĵoj, krucvortenigmoj… (Ankoraŭ restas sufiĉe multaj kromekzempleroj en nia arkivo. Mendu senpage ĉe nje@esperanto.no!) La revuon Inter Ni Dirite oni eldonis ĝis 1984. En tiu jaro la tutnordia revuo Kvinpinto fariĝis nia oficiala komunikilo – tio signifas ke ĉiuj esperanto-junuloj en Nordio ricevis kaj legis la saman revuon. Vere en la spirito de esperanto!

Ekde la mezo de la 80aj jaroj la aktiveco iom post iom malkreskis. Kaj en la unua duono de la 90aj la organizo estis en profunda dormo: Nenio okazis. (Kvankam kelkaj entuziasmaj unuopuloj provis revivigi la organizon.) La nova erao de NJE komencis en 1997 – sub la prezidanteco de Kjell H. Ullestad. Reaperis Inter Ni Dirite (ĉi-foje kiel parto de Norvega Esperantisto), kaj NJE fariĝis grava forto malantaŭ la tutnordia revuo Kvinpinto (bedaŭrinde tio ne tre longe daŭris; la lasta numero venis en 2002). La internacia skisemajno Aranĝo Junulara Nordia (AJN) okazis trifoje – en 1999, 2000 kaj 2001 – ĉiufoje en Bymarka apud Trondheim kaj kun partoprenantoj de manpleno de landoj. Poste oni rezignis pri tiaj ambiciaj internaciaj aranĝoj kaj kontentiĝis per pli simplaj naciaj kabansemajnfinoj (lastfoje ĉi-vintre en Bærumsmarka). Kai

NJE-film

NJE-filmer i Danmark

Ingen i styret vet hva dette er for noe, og ekspeditøren kunne ikke hjelpe oss. Men i en pornobutikk i Hjørring på Jylland reklamerer de altså for NJE-filmer til 50 kr per stykk. Vet noen hvordan det kan ha seg, send en mail!
(Klikk på bildet for større versjon.)

 

Recepto: bruna pano

Baki panon havas multajn avantaĝojn: Estas amuze, tre malmultekoste, hejmefarita pano estas pli saniga ol aĉetita pano, vi ne bezonas iri al butiko ĉiun tagon, la panoj estas pli konserveblaj… Tial mi ĉiam bakas mem, mi neniam aĉetas panon. Jen mia recepto:

Ingrediencoj:
2,5 litroj da akvo
1 kilogramo da fajne muelita bruna [fint sammalt] tritikfaruno
2 kilogramoj da malfajne muelita bruna [grovt sammalt] tritikfaruno
1 paketo da gisto
iom da margarino

Faru jene:
Ŝmiru 3 du-litrajn muldilojn per la margarino (margarino funkcias pli bone ol butero por tiu ĉi celo).

Se vi uzas freŝan giston, dissolvu ĝin en iom de la akvo. Se vi uzas sekan giston, miksu ĝin kun la faruno. Se vi deziras ke la panoj baldaŭ estu pretaj, uzu 37-gradan akvon. Se vi deziras lasi ilin dum vi faras aliajn aferojn, aŭ volas havi varmajn panojn por la morgaŭa lunĉo, uzu malvarman akvon. Miksu la akvon, la farunon kaj la giston kaj knedu ĉion bone. Metu en la muldilojn kaj lasu ĝin ŝveli ĝis ĝi iom superas la randojn de la muldiloj. Se vi volas lasi ĝin ŝveli multajn horojn, ekzemple dumnokte aŭ dumlabore, metu ilin en fridujon. Se urĝetas, metu ilin en varmeta loko. Ĉiukaze, kovru ilin per mantukoj. Baku je 200 gradoj, kiel eble plej malalte en la forno, dum preskaŭ du horoj.

Vi povas variigi aldonante biergiston, olivojn, oleon, salon, lakton, terpomojn, semojn, uzante blankan farunon anstataŭ brunan… Sed ĉar miaj panoj estas tre brunaj [grove], saĝas uzi ne tro multe da aliaj specoj de faruno – tiam ili facile iĝas tro kompaktaj.

Signe

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004