Inter ni dirite 1/2021


N-ro 3/2020
33a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

En la jena numero de IND ni prezentas
al vi kelkajn ­proponojn por uzi Esperanton rete, sen Facebook,
kiun ni diskutis kaj kritikis en la lasta numero.

Krom tio, vi lernos pli pri la pra-historio de Esperanto.
Post vi legis IND, eble vi volos uzi Telegramon por trovi
iun kun kiu vi povas paroli Arcaicam Esperantom?

 

Novaj interretaj Esperantujoj

En la lasta numero de IND ni havis artikolon kiu eksplikis la danĝerojn de la novaj sociaj ret­ejoj, kiel Twitter kaj Facebook, kies sola metodo por gajni monon estas krei sociajn konfliktojn kaj vendi niajn personajn informojn. Malgraŭ la danĝeroj, ne estas dubo ke ili ankaŭ kreis kelkajn avantaĝojn, precipe por la Esperanta komunumo. Neniam estis pli facile por esperantistoj trovi samlingvanojn tra la mondo kiel nun, dank’ al sociaj retejoj. Kvankam ni esperantistoj jam ofte spertis la utilecon de la lingvo, ekzemple dum vojaĝoj per Pasporta Servo aŭ en internaciaj E-kongresoj, oni povas argumenti ke estas je la interreto ke la internacia lingvo vere montras sian utilecon ĉiun tagon, ĉar oni povas komuniki kun homoj tra la tuta mondo ĉiam kaj ĉie.

Certas ke Facebook ekzemple estas bona loko kaj por ekkoni aliajn esperantistojn kaj por disvastigi intereson pri la lingvo. La plej granda Facebook-grupo de Esperanto nun havas pli ol ­
20 000 membrojn, kio laŭ mia scio estas multe pli da membroj ol iu fizika E-grupo.

Sed oni ne plu devas vendi siajn personajn informojn al Facebook por kontaktiĝi kun samlingvanoj rete. La redakcio de Libera Folio antaŭ nelonge rekomendis al siaj legantoj uzi Telegramo anstataŭ Facebook por esper­antumi. Telegramo estas reta kaj telefona komunikilo kiu, kontraste al Facebook, ne ŝtelas viajn informojn. Ĝi uziĝas por rektaj mesaĝoj, sed ankaŭ por komuniki en komunaj malfermaj grupoj. Jam aperis multaj E-lingvaj grupoj, kaj por ĝenerala babilado kaj por specifaj interesoj kiel literaturo, muziko, ktp. Certe tiuj grupoj ankoraŭ ne havas la saman nombron da membroj kiel la plej granda Esperanto-grupo je Facebook, sed ili tamen estas bonaj alternativoj.

Krom Telegramo, ekzistas ankaŭ la komunikilo Discord, kiu unue kreiĝis por faciligi komunikadon inter ludantoj de komputiloludoj, sed kiu nun ankaŭ havas multajn grupojn por ĝenerala komunikado, kaj tajpa kaj parola. Discord nun havas kelkajn aktivajn E-grupojn, en kiuj vi povas trovi esperanto­parolantojn, ankaŭ se vi ne ŝatas komputiloludojn.

Fine estas Reddit, kiu estas tradicia interreta “forumo”. Reddit ne uziĝas por ­person­-al-persona komunikado, sed tie oni povas diskuti, posti bildojn kaj meme-ojn, kaj tiel plu. Kaj la Esperanto-grupo je Reddit estas grandega – ĝi havas 20 000 membrojn, same kiel Facebook.

Do, kvankam la kronvirusa pandemio faris kelkajn obstaklojn kontraŭ rekta uzo de Esperanto, restas multaj eblecoj uzi ĝin rete, eĉ sen Facebook.

Salutoyn cheyuyd! Cuyel phartais wos?

Vi certe jam scias ke lingvoj tre ŝanĝiĝas dum la jarcentoj. De la mezepoko ĝis nun ŝanĝiĝis ekzemple la norvega kaj la angla tiom multe ke ni nun ne povas kompreni la mezepokajn formojn de niaj propraj lingvoj. Sed ĉu vi jam pensis pri la formo de Esperanto kiel paroliĝis dum la mezepoko? Kiam la kavaliroj kunportis kirason kaj glavon kaj iris per ĉevalo de ĉiu angulo de Eŭropo al Hajdelbergo por partopreni en la fama Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1289, ĉu ili parolis la saman Esperanton kiel ni? Tute ne. Ili parolis Arcaicam Esperantom, la lingvon kiu dum la venontaj jarcentoj evoluis al la hodiaŭa Esperanto.

Kompreneble, ĉi tiu neniam okazis – Esperanto ne ekzistis ĝis Zamenhof kreis ĝin en la 1880-aj jaroj. Sed Arcaicam Esperantom vere ekzistas. Kreis ĝin Manuel Halvelik por montri kiel arĥaika formo de Esperanto povus aspekti se la lingvo evoluus nature laŭ la maniero de latinidaj lingvoj. Do, ĝi aspek­tas iomete kiel la latina aspektas kompare al la latinidaj lingvoj. Ekzemple, Arcaicam Esperantom havas kvar kazojn (la dativon kaj la genitivon aldone al nominativo kaj akuza­tivo), la verboj havas malsamajn formojn depende de la subjekto, kaj mankas al ĝi difina artikolo (“la”). Kaj kiel vi povas vidi en la titolo, la ortografio estas pli komplika ol la Esperanta.

Eĉ se la projekto krei arĥaikan formon de Esperanto estas interesa en si mem, precipe se vi interesiĝas pri la evoluo de lingvoj, Halvelik kreis ĝin por praktika celo. Tio estas, kiam oni tradukas tekstojn al Esperanto kiuj enhavas en la originalo ankaŭ tekstopartojn skribitajn en pli malnova versio de la originala lingvo. Ekzemple, se oni tradukas tekston el la angla al Esperanto, kiu enhavas sekcion de teksto skribitan en la stilo de Shakespeare, oni povas montri tion en la traduko kiel tekston en Arcaicam Esperantom.

Sube, vi povas legi la preĝon kiun preĝis la episkopo kiu prezidis la antaŭmenciitan Universalan Kongreson en 1289 je la malfermo de la kongreso. ĉu vi povas kompreni ĝin?

 

Patrom nosam, cuyu estas in Chielom,
Estu sanctiguitam Tuam Nomom.
Wenu Tuam Regnom,
Plenumizzu Tuam Wolom,
Cuyel in Chielom, ityel anquez sobrez Terom.
Nosid donu hodiez Panon nosan cheyutagan,
Ed nosid pardonu nosayn Pecoyn,
Cuyel anquez nos ityuyd cuyuy contrez nos pecait pardonaims.
Ed nosin ned conducu in Tentod,
Sed nosin liberigu ex Malbonom.
Amen. 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 88


N-ro 89

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004