Inter ni dirite 1/2012


N-ro 1/2012
24a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen

En februaro, NJE aranĝos kabansemajnfinon
en Brensholmen apud Tromsø. Nun estas
sufiĉe da aliĝantoj kaj oni ne plu povas aliĝi.
Ni renkontiĝos esperantistojn ne nur de Norvegio,
sed ankaŭ estas partoprenontoj de
Finnlando kaj Anglio. Vere internacia renkontiĝo
en la preskaŭ plej norda angulo de Norvegio!
La raporto pri la norda lumo-renkontiĝo sekvos
en la venonta eldono de IND.

– Amelie


Qfamily @ Flickr (CC BY 2.0)

cheesy42 @ Flickr (CC BY-NC-ND 2.0)

JeremyMP @ Flickr (CC BY-NC 2.0)

Ree nova jaro…

Ĉiu  nova jaro komenciĝas kun bonaj intencoj. Oni volas  ĉesigi fumadon, redukti pezon aŭ eviti ­streson.  Kelkfoje oni sukcesas, sed ofte la intencoj ne transvivas februaron.

En januaro, la ekzercadejoj viglegas kaj ĉiuj estas entuziasmaj. Multaj planas trejni sin multfoje kaj longe, ĉar ili malbonkonsciencas post kristnaska glutemeco, sed tio ne estas bona ideo. La plej ­multaj bonaj intencoj malsukcesas en februaro, ĉar la intencoj ne estis atingeblaj.

Ofte, la intencoj ne estas sufiĉe konkretaj. ”Mi volas redukti pezon” ne sufiĉas. La intenco devas esti klara kaj konkreta. ”Mi volas maldikiĝi kvarkilograme” estas pli bone. Oni ­bezonas  klaran celon. Se vi volas komenci trejn­adon, ne havu tro grandajn, nerealismajn ­planojn. Diri ”Mi volas kuri maratonon ĉi-jare” ne bonas, se vi neniam posedis kurŝuojn. Realisma intenco estus ”Mi volas rapidpromeni ĉiutage”. Tre gravas, ke oni kalkulas kun malzenitoj kaj malfacilaj ­tempoj. Ne funkcias dieti, kiam la tuta familio festmanĝas. Oni nur malfeliĉas kaj verŝajne prokrastas la intencon ĝis la venonta jaro.

Helpas glui entuziasmigan notaĵon sur la fridujo, kiu admonas vin nokte, kiam vi apetitas. Aŭ telefoni al amiko, kiam la cigaredoj logas. Deklaru vian intencon al viaj amikoj, ĉar vi certe ne volas malsukcesi antaŭ ili. Eble ili havus la saman intencon kaj vi volas trejni kune?

Amelie Matt

 

 

 

 


La lago de testudo en Hanojo.
Fotis: Cyril Doussin @ Wikimedia (CC BY-SA 2.0)

IJK ikkje i Japan

Etter planen skulle IJK – den årlege vekeslange sommarleiren med hundrevis av ungdomar – gått av stabelen i Tenri i Japan i sumar. Diverre har dei slitt med organiseringa og måtte gi opp forsøket. Men fatt mot: TEJO (Tutmonda esperantista junulara organizo, som NJE er tilknytt) jobba på spreng i tre veker saman med både Kina og Vietnam, og sistnemnde kjem til å arrangera IJK i år. Byen er Hanoi, Vietnam, og datoane er enno 5.–12. august. Gle deg til god, gamaldags esperantofest!

Leif Arne Storset

 

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 32

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004