Inter ni dirite 2/2019


N-ro 2/2019
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

En tiu ĉi numero de IND vi povas legi la raporton de la landa
kunveno de NJE, kiu aranĝiĝis la 1an de junio.
La landa kongreso markis la finon de la periodo de
la pasinta estraro kaj la elekton de nova. Mi volas uzi tiun
eblecon por danki la estraranojn dum la periodo 2017-2019
pro iliaj kontribuoj kaj pro la bona kunlaboro.
Samtempe, mi antaŭĝojas labori kun niaj novaj
kaj tre kapablaj estrar­anoj, kaj mi certas ke la venonta
periodo estos plena de sukceso por nia organizo.

Vidar Skretting
Prezidanto de NJE

 

Protokolo de landa kunveno de Norvega junularo esperantista,
1an de junio, 2019

Malfermo

La kunveno estis malfermita je la 15a10.

Aprobo de alvoko

La sekretario dissendis alvokon per poŝto, Vizaĝlibro kaj Skajpo 11 tagoj antaŭ la kunveno. Li provis ankaŭ sendi per NJE-listo, sed tio ne funkciis.​

La alvoko estis aprobita.

Elekto de kunvenaj postenoj

Proponoj:
Kunvena prezidanto: Vidar Benjamin Skretting
Raportanto: Leif Arne Storset
Subskribontoj: Matias Särkelä Jentoft, Vidar Benjamin Skretting

Ĉiu estis elektita.

Raporto pri agado kaj ekonomio

Vidar prezentis la jarraportojn, la kalkulojn kaj la resumon de 2019.

Proponoj

Neniu propono pri statutŝanĝoj vvenis al la estraro antaŭ la limdato.

Elektoj

Estraro
La estraro trovis nur tri kandidatojn al la estraraj postenoj. La landa kunveno decidis elekti tri homojn por la kvar postenoj, kaj komisiis al la estraro serĉi la kvaran.

Jen la proponoj:

Prezidanto: Vidar Benjamin Skretting
Kasisto: Jacob Fjeld Grevstad
Vicprezidanto: Henrik Håndlykken
Sekretario: Henrik Håndlykken

Ĉiu estis elektita.

Revizio<
La kunveno elektis la jenajn:
Revizoro: Amelie Matt
Vicrevizoro: Matias Särkelä Jentoft

Elekta komisiono
La kunveno elektis la jenajn membrojn por la elekta komisiono:
Vidar Benjamin Skretting
Henrik Håndlykken

Planoj por la venonta periodo

  • Venis kelkaj proponoj:
  • Henrik povas aranĝi ludan vesperon.
  • Gravas bonveni neaktivajn membrojn.
  • Peti retpoŝtadresojn de membroj.
  • Du aranĝoj dum la jaro.
  • Daŭrigi Mojosan vesperon.

Diversaĵoj

La landa kunveno de NEL diskutas la estontecon de Esperantonia, kaj Amelie petis komentojn de NJE. La landa kunveno diskutis la aferon, kaj Amelie reprezentos la diskuton al NEL.

Fermo

La kunveno finiĝis je la 16a10.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 79

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004