Inter ni dirite 4/2014


N-ro 4/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen

Bonajn aŭtunon kaj novan studjaron!

Jam pasis la somero kaj komenciĝis la aŭtuno, kiu reprezentas novan studjaron al multaj NJE-membroj, kaj ofte ankaŭ transmoviĝon al nova lernejo, universitato, urbo aŭ lando. Mi esperas ke vi ĉiuj havos agrablan kaj interesan jaron en viaj studoj kaj laboroj, kaj se vi translokiĝas al nova loko, ne forgesu trovi vian lokan Esperantan ­klubon! Se vi volas teni la kontakton kun viaj NJE-amikoj el aliaj lokoj en nia lando (kaj eksterlando), vidu nian vizaĝlibran paĝon kaj partoprenu en la venonta ĉiumonata “Mojosa Vespero” kiun ni aranĝos per Skajpo. Ĝis!



Konstruitaj lingvoj en la populara kulturo

Kiel ni scias, Esperanto ne estas la sola konstruita lingvo en la mondo, ĉar nia lingvo havis kaj havas plurajn konkurantojn pri la pozicio kiel la internacia lingvo, ekzemple volapük, ido kaj interlingua. Krom tiaj lingvoj, kiuj celas kunigi la tutan mondon per komuna lingvo, estas ankaŭ abundo da aliaj konstruitaj lingvoj, kiuj kreiĝis por amuzo aŭ por artistaj celoj. Kontraste al Esperanto, kiu kreiĝis kun simplega gramatiko por faciligi la lernadon, ĉi tiuj aliaj lingvoj ofte havas komplikegan gramatikon, nekutimajn sonojn kaj aliajn malfacilajn trajtojn. Antaŭe estis ĉi tiuj lingvoj konataj ĉefe inter malgrand­egaj grupoj de interesuloj, sed okazis observinda ŝanĝo en ĉi tiu afero lastatempe, kaj konstruitaj lingvoj aŭdiĝas, legiĝas, kaj kelkfoje paroliĝas en la tuta mondo.


Fonto: Wikimedia

Aperis ĉi tiu fenomeno kaŭze de la kresko en la uzado de konstruitaj lingvoj en libroj, filmoj kaj TV-serioj. Ni povas diri ke la brita verkisto Tolkien estis “antaŭ sia tempo” en ĉi tiu afero, pro sia famo kiel lingvokonstruisto, kaj kreis multegon da lingvoj kiujn uzis la popoloj mal­samaj en liaj libroj. Eĉ li esprimis ke li ne konstruis la lingvojn ĉar li volis uzi ilin en siaj libroj, sed kontraŭe, ke li verkis librojn por siaj lingvoj, ĉar la lingvoj bezonis parolantojn kaj historion kredindan. Liaj du plej konataj lingvoj, la tiel nomitaj elfaj lingvoj, Quenya kaj Sindarin, ankoraŭ konsideriĝas inter la plej famaj en sia kategorio. Preniĝis grava paŝo kiam ekuziĝis la lingvo Klingon en la filmo Star Trek 3 en 1984, kiu estis lingvo de militemaj eksterteranoj, konstruita por soni fremde kaj malagrable. La plej seriozaj ŝatantoj de la serio ekuzis la lingvon en sia persona vivo, aperis malgranda, sed fervora grupo de Klingon­-parolantoj, kaj tradukiĝis eĉ multaj de la famaj verkoj en la mondoliteraturo al ĉi tiu stranga lingvo.

Kvankam la antaŭmenciitaj lingvoj havis siajn disĉiplojn, tio ankoraŭ estis limigita fenomeno sen inflauo granda en la populara kulturo. Sed tra la lastaj jaroj okazis revolucio, ĉar konstruitaj lingvoj ekuziĝis en multe de la plej popularaj filmoj kaj serioj kiuj produktiĝis dum la lasta jardeko. La plej menciindaj ekzemploj estas la enomnigega  filmo Avatar de 2009, en kiu popolo de eksterteranoj parolas la lingvon Na'avi, kaj la mondfama TV-serio “Ludo de Tronoj” (Game of Thrones), en kiu ni aŭdas la Dothrakian, lingvon de barbara militistotribo, kaj la tiel nomitan alt-Valyrian lingvon, kies pozicio en tiu mondo similas al la pozicio de la latina en la eŭropa mezepoko. Kaj la lingvojn vere aŭdas multego da homoj: laŭ pritaksoj kiujn faris BBC, aŭdas pli da homoj ĉi tiujn konstruitajn lingvojn ol la kimran, la skotgaelan kaj la irlandan lingvojn kune.

Ĝenerale ŝajnas ke la uzado de lingvoj konsideriĝas pli grava nun ol kiel estis en la pasinteco, ne nur  konstruitaj lingvoj, sed ankaŭ naturaj lingvoj. Multaj film­direktoroj strebas havi kredindan kaj ĝustan dialo­gon en siaj filmoj – ekzemple ne plu produktiĝas filmoj pri la mondmilito en kiuj la germanoj parolas la anglan kun germana akĉento, sed oni uzas naciajn aktorojn kiuj parolas la ĝustan lingvon. En kelkaj filmoj pri la pasinteco uziĝis eĉ mortintaj lingvoj, kiel paroliĝis la latina, la aramea kaj la hebrea lingvoj en la filmo “La Pasiono de Kristo”. Aŭtentikeco estas la plej grava afero, kaj tio verŝajne kaŭzis ankaŭ la kreskon de la uzado de konstruitaj lingvoj.

Ankaŭ nia Esperanta lingvo uziĝis en filmoj kaj TV-serioj. Produktiĝis kelkaj tute esperantlingvaj filmoj, kiel Inkubo kaj Gerda malaperis, sed uziĝis Esperanto ankaŭ en alilingvaj filmoj kiel sekreta aŭ fremda lingvo, ekzemple en la fama filmo La Granda Diktatoro de Charlie Chaplin, kie Esperanto uziĝis sur la ŝildoj en judkvartalo anstataŭ la germana, ĉar li ne volis indiki tro evidente ke la filmo okazis en Germanio sub la nazia reĝimo.

Eĉ se Esperanto ne paroliĝas tiom multe kiel Dothraki kaj Klingon en filmoj hodiaŭe, povas la fenomeno de la uzado de konstruitaj lingvoj esti avantaĝa al Esperanto. Mi parolis kun kelkaj esperant­istoj kiuj diris ke ili aŭdis pri Esperanto post ekinteresiĝo pri lingvo konstruita por filmo aŭ libro, ĉar tiu lingvo kondukis ilin al la ideo pri konstruitaj lingvoj ĝenerale. Kiu scias, eble la plimulto de la venonta gene­racio de Esperantoparolantoj estos du­lingvaj Dothraki- kaj Esperantoparolantoj? Mi esperas tion!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 47

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004