Inter ni dirite 3/2008


N-ro 3/2008
20a jaro (2a periodo)
Redaktis kaj enpaĝigis
J. P. Abrahamsen

Karaj amikoj! La somero frapas la pordon.

Ĉu vi iros al esperanta aranĝo ĉi-somere? Inter la plej proksimaj kaj
partoprenindaj aranĝoj verŝajne estas la KEF en Helsingør, Danio:
www.kef.saluton.dk [Post la presado de ĉi tiu numero de IND,
venis malanoncon de ĉijaran KEF -red]


En tiu numero vi interalie povas legi la raporto pri la kabana semajnfino kiun aranĝis NJE en aprilo.

Bonan someron!

judith


Espen Stranger-Johannessen
kaj Magnus Henoch.


Finjo van der Veen kaj
Heming W. Thorbjørnsen.


Raymond Johansen gardas
la fajron. (Ĉiuj fotis: Einar Faanes)

Ne snaku tro hope

Ĉu vi ne komprenis la titolon de tiu ĉi artikolo? Tiam vi verŝajne ne partoprenis la kabanan semajnfinon de NJE. Ĝi okazis dum la unua semajnfino de aprilo en la arbaro de Tveitåsen en Våler en Østfold, kaj parto­prenis ĝin ok homoj kaj unu hundo, kiuj ĉiuj ĝuis diversajn ludojn kaj aktivaĵojn, inter aliaj:
– ĉina ŝako
– akvoportado
– bakio
– manĝado
– ĉina ŝako
– enigmoludoj
– bivakfajroj
– kuirado ekstere
– akvoportado
– ĉina ŝako kun frenezaj kromreguloj
– lignohakado
– akvoportado
– ĉu mi menciis ĉinan ŝakon?

Ni ĉiuj tre dankas al Raymond, kiu malplenigis la necesejsitelon; Finjo, kiu instruis Esperanton; Magnus, kiu instruis bakion; Ksenia, kiu gvidis enigmo­ludojn en la arbaro; Martin, kiu konstruis kuirfajrojn; Einar, kiu ne mortis malgraŭ alergio kontraŭ io; Espen, sen kiu neniu manĝus ĉokoladon per forko kaj tranĉilo; kaj Chika, kiu forpelis la sciurojn. Sen ni ni ne tiom amuziĝus!

Mi ne scias, ĉu eblas doni al nepartopreninto la ĝustan senton pri la etoso kaj amuziĝo kiujn ni spertis. Eble mi simple diru jene: Venontfoje ankaŭ vi venu. Tiam vi scios.

Ho, ĉu vi kredis, ke mi klarigos al vi la superskribon, kaj legis ĝis la fino nur pro tio? Bedaŭrinde, vi malpravis. Mi ne klarigos. Mi nur diras, ke neologismoj ĉiam devenas de iu nacia lingvo, kaj ke multe povas okazi dum la ludado de ĉina ŝako…

Heming



© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 10

La jarraporto de NJE 2007

Kongreso de Norvega Junularo Esperantista
NJE aranĝis landan kongreson dum la landa kongreso de Norvega Junularo Esperantista ĉe la 16an de junio. Elektiĝis nova estraro.

Administrado
Dum la landa kongreso, elektiĝis nova estraro. Dum la unua duono de 2007 (kaj ekde la landa kongreso en 2005) sidis la jena estraro:
– Signe Christophersen, prezidanto
– Kristoffer R. Haug, vicprezidanto (forpermeso ekde oktobro 2006)
– Kai Salvesen, sekratario
– Leif Arne Storset, kasisto
– Aleksander Helgaker, estrarano
– Judith Parelie Abrahamsen, anstataŭanto

La estraro post la landa kongreso estis:
– Judith Parelie Abrahamsen, prezidanto
– Matias Jentoft, vicprezidanto
– Einar Faanes, sekretario
– Leif Arne Storset, kasisto
– Kenneth Sortland Myklebust, estrarano
– Oda Aase Johnsen, anstataŭanto
Oda Aase Johnsen petis kaj ricevis forpermeson ekde estrara kunveno la 15an de oktobro.

Okazis tri estrarkunvenoj en 2007 – ĉiuj estis telefonaj. Granda parto de la estrara laboro okazis retpoŝte.
La 31an de decembro 2007 NJE havis 28 membrojn (2006: 29).

Komitatano A
Leif Arne Storset estis komitatano A dum la jaro. Li partoprenis la TEJO-komitatkunsidon la 29an-31an decembron 2007 en Würzburg, Germanio.

Financoj
La jarkalkulo montris malprofiton de NOK 1 086. (La kaŭzo de la malprofito estas ke la subvencio de NEL venis dufoje en 2006 kaj ne en 2007.) NJE posedas NOK 26 336 en norvega bankkonto kaj EUR 70 en UEA-konto njea-u.

Aranĝoj por la membraro
NJE ne aranĝis okazaĵojn por la membraro en 2007 krom la landa kongreso, sed planis picovesperojn kaj kabanan semajnfinon por 2008.

Inter Ni Dirite
Ankaŭ en 2007 Inter Ni Dirite, la membrogazeto de NJE, aperis inter la paĝoj de Norvega Esperantisto, la membrogazeto de NEL. Ĝi dum la jaro dissendiĝis sesfoje. La estraranoj redaktis ĝin laŭvice kaj ricevis kontribuojn el aliaj membroj kaj estraranoj. Legeblis artikoloj pri diversaj temoj, kaj esperantomovadaj kaj nemovadaj, kaj en Esperanto kaj en la norvega. Ĉiuj numeroj de Inter ni dirite, ekde la jaro 2004, ankaŭ publikigis en la retpaĝoj de NJE.

Esperanto-Nytt
Egil Krystad, Trondheim, estis kunredaktanto de Esperanto-nytt 1/2007 (la gazeto malfondiĝis post la somero).

Retpaĝoj
Nian retejon prizorgis Aleksander Helgaker kaj Judith Parelie Abrahamsen.

NJE-listo
NJE havas retpoŝtliston kiu estas malferma al ĉiuj membroj (kaj al aliaj, se la estraro aprobas ilin). Bedaŭrinde, ĝi estas malmulte uzata kiel forumo kaj diskutejo por la membraro. Ĝi ĉefe utilas kiel informsistemo por aranĝoj en Norvegio kaj proksimaj landoj. La komunikado kiu rilatas al la ĉiutagaj faraĵoj de la organizo diskutiĝas ĉe la retpoŝtlisto de la estraro.

Bonven-pakaĵo
Dum la unua duono de 2007 ĉiuj novaj mebroj ricevis bonvenigan pakaĵon konsistantan el bonveniga letero, prov-ekzempleroj de internaciaj revuoj, ŝlosiloj kaj diversaj faldfolioj. Oni decidis daŭrigi tian sistemon, sed ĝi ne sufiĉe bone funkciis post la elekto de la nova estrarano.

Abon-subvencio
Ĉiuj membroj rajtas ricevi 50-procentan subvencion por unu esperanto-revuo dum du jaroj. NJE prizorgas la mendon. Unu membro abonis Fonto en 2006 kaj 2007.

Jen nia mondo
NJE planas eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo, kurso pri esperanto konsistanta el du libroj kaj KD (ni tradukos provizore nur la librojn). La laboro iomete stagnis pro manko de laborkapacito.

Jen nia mondo
NJE planas eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo, kurso pri esperanto konsistanta el du libroj kaj KD (ni tradukos provizore nur la librojn). La laboro iomete stagnis pro manko de laborkapacito.

Sakraĵ-konkurso
NJE lanĉis sakraĵ-konkurson en decembro 2006. Ĝi ricevis sufiĉe grandan atenton en la esperanto-medio, kaj venis kelkaj kontribuaĵoj jam antaŭ la jarŝanĝo. Dum la landa kongreso la gajnintaj sakraĵoj publikiĝis. Sendube, laŭ la intereso de kontribuantoj kaj aliaj, ĝi estis sukceso.

Projekto Interkulturo
NJE ankoraŭ havis parton de la mono pagita de YOUTH (la Eŭropa Unio) en aŭgusto 2004. Ĝi estis repagita al la norvega registaro (Barne, ungdoms- og familedirektoratet) 18an junion 2007.

Partopreno en eksterlandaj aranĝoj
Neniu NJE-ana partoprenis IJKon 2007 en Vjetnamo.

Oranĝan Renkontiĝon en Hernösand, Svedio partoprenis Einar Faanes inter la 21an kaj la 24an de septembro. Li priskribis la aranĝon en Inter Ni Dirite 5/2007.

Einar Faanes kaj Leif Arne Storset partoprenis en Internacia Seminario 27an decembro 2007-3an januaron 2008 en Würzburg, Germanio. Leif Arne skribis pri la vojaĝo en Inter Ni Dirite 1/2008.

NJE en la amaskomunikiloj
Hun kan noe du ikke kan (Ŝi scipovas ion, kion vi ne) kun bildo de NJE-prezidanto kaj Pondus-tradukanto Judith P. Abrahamsen frontpaĝe de Namdalsavisa 30 junio. Tutpaĝa intervjuo samgazete. Kult med esperanto (Esperanto rave).

Språkdama (La lingvulino). Portretintervjuo kun la nova prez. de NJE. Esperanto menciiĝis fine de la intervjuo. Namdalsavisa 3 julio.

Konkludo
2007 estis pozitiva jaro por NJE. Novaj membroj daŭre alfluis. Sed pro tio ke la estraranoj multege okupiĝis pri laboro kaj aliaj projektoj, la aktiveco ne estis je la dezirata nivelo. NJE-listo bedaŭrinde ne tre aktivis por diskutoj, sed bone utiligis kiel informkanalo. Inter ni dirite funkciis bone kiel la organizaĵa membrogazeto kaj enhavis interesajn artikolojn. La sakraĵkonkurso iĝis granda sukceso kaj vidigis NJE al la tuta esperantomondo.

Venonta IND

La venonta Inter ni dirite havas lim­daton la 22an de aŭgusto 2008.
Sendu vian kontribuaĵon al: nje @ esperanto.no

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004