Inter ni dirite 6/2005


N-ro 6/2005
17a jaro (2a periodo)
Redaktis: Signe Christophersen

Kjære IND-leser!

Også denne gangen ble det mest esperantaĵoj, styret har så mye på hjertet… Og siden vi har altfor mye å gjøre med esperantaĵoj, juleforberedelser og eksamen, og antar dere er fed-up med julegreier, så ble det bare esperantaĵoj.

De viktigste nyhetene er at NJE vil subsidiere abonnement på blader, og at vi vil arrangere en aldri så liten vinterfest før jul!

Håper vi ses!
Til dere vi ikke ser:
God jul!

Signe

Vintra festo!

NJE havas la ĝojon inviti la membrojn al festo ĉe nia kasisto, Leif Arne, en Løkkaskogen 5 B, en Oslo, sabaton la 17an de decembro je la 19a. Ni pensas ke estos agrabla vespero, ni planas vidi la faman, premiitan, norveg-esperantan filmon Que sera, sera, manĝi kaj trinki ion bonan, babili, aŭdi esperanto-muzikon… Do, venu! Se vi planas veni, bonvolu telefonu al Leif Arne je telefonnumero 414 06 719.

Ni deziras ke ĉiuj povu partopreni en la babilado, kaj pro tio ni verŝajne parolos norveglingve. Sed se iu ŝatus babili en Esperanto kun aliaj junuloj, vi kompreneble havas la eblecon!

Por tiuj el vi kiuj loĝas tro longe for de Oslo: Ni povas konsoli vin, ni planas aranĝi ian pli grandan kaj longdaŭran aranĝon venontjare, al kiu ni provos venigi membrojn de la tuta lando.

NJE relanĉas gazet-subvencion

Antaŭ kelkaj jaroj NJE ofertis al siaj membroj pagi 50 procentojn de la kosto de unu eksterlanda gazeto. Nun ni relanĉas tiun oferton, kaj esperas ke multaj membroj uzas ĝin! NJE ankoraŭ pagas 50 procentojn de la prezo kaj eĉ, ekde nun, mendas ĝin por vi! Ĉiuj membroj povas ricevi la rabaton dum du jaroj. Norvega Esperantisto prezentas plurajn gazetojn ĉi-numere p. 17-21.

Internacia Seminario

Internacia Seminario (IS) finner i år sted i Xanten langt vest i Tyskland. IS, som er et av de største esperantoungdomsarrangementene med over 200 ungdommer fra mer enn 20 land, arrangeres av den tyske esperanto-ungdommen hvert år i dagene rundt nyttår. Årets tema er religion, kultur og livsfilosofi i det 21. århundre. Er det fortsatt behov for religion? Er man gammeldags hvis man tror på Gud, eller er selv ikke-tro helt antikvert? Hvorfor er det så mange forskjellige religioner, og i hvor stor grad er de allikevel like? Hva er forskjellen mellom kultur og religion, og hva betyr forskjellen i praksis? Hva med andre levemåter? Det blir selvfølgelig ikke bare alvor, men også moro: Nyttårsfest, diskotek, bar og rolig café.

Rapport fra fjorårets arrangement av Bjørn Bojesen kan leses i Inter ni dirite nr 1/2005.

Vi kan nevne at Uhlen-legatet i hvert fall tidligere har vært positive til å støtte ungdoms første reise på utenlandsk treff. Men ekstra gode muligheter for støtte er det nok hvis man er medlem i Oslo Esperanto-klubb og søker om støtte fra Kjell og Aase Gustavsens støttefond.

For flere opplysninger, se http://www.esperanto.de/is/eo/2005/index, eller kontakt oss
på e-postadressen nje @ esperanto.no

Kristoffer

Nova vicprezidanto en NJE!

Ĉi-somere kiam estis landa kunveno de NJE, oni decidis peti la estraron elekti vicprezidanton. En la lasta estrarkunsido, finfine, ni havis la ĝojon enpreni tute novan kaj freŝan estraranon. Ĉi-tie Kristoffer Haug prezentas sin al vi:

Jeg bor for tiden på Sogn studentby i Oslo, og går andre året på bachelorprogrammet «Materialer og energi for fremtiden». I tillegg til å være nyvalgt nestleder i NJE er jeg også nestleder og kasserer i Studenta Esperanto-Societo. Jeg fikk for første gang høre om Esperanto da jeg gikk på videregående, og glad i realfag som jeg er ble jeg imponert av språkets enkelhet og logiske oppbygning. Jeg håper jeg kan være til hjelp i min nye stilling, med å bidra til å spre kunnskap om Esperanto.

Internacia Junulara Kongreso

Vi har også fått brev fra arrangørene av neste sommers IJK. Det som er skrevet om reisestøtte i avsnittet om Internacia Seminario gjelder her også.

Sarajevo invitas…
IJK2006 Vi certe jam scias ke la 62-a IJK okazos inter la 6-a kaj la 13-a de aŭgusto 2006 en Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.

Loka Kongresa Komitato elkore invitas junajn norvegajn Esperantistojn partopreni tiun ĉi eventon.

Espereble multaj membroj de la norvega movado, ne nur gejunuloj, rekonos la ŝancon viziti Sarajevon kaj samtempe partopreni IJK-n. Jen nova ebleco ĝui eksterordinaran kongresan etoson kaj profundigi bonajn rilatojn inter niaj movadoj.

La kunvivado de diversaj popoloj, religioj kaj kulturoj havas jam plurjarcentan tradicion en Sarajevo. Nek teruraj okazaĵoj dum lastaj dek jaroj malharmoniigis la urbon. En la nuntempa malfermiĝo kaj akceptado de tutmondaj normoj, pro sukcesa konservado de siaj kutimoj kaj la tradicia kunvivado de malsamaj religioj, kulturoj kaj etnoj, Sarajevo ŝajne estas la plej bona loko por diskuto pri la nuntempeco, la tutmondiĝo kaj la konservado de tradicioj, multkultureco kaj toleremo.

Grandaj olimpikaj montaroj, fonto de la rivero Bosno, neolitika trovejo Butmir, riĉa nokta, kultura kaj arta vivo, bonega gastronomia oferto - ĉio troveblas nur duonhoron for de la kongresejo.

Por akurataj informoj pri la aliĝreguloj kaj la kongrespreparoj, bonvolu viziti nian retpaĝaron: www.esperanto.ba

Bonvenon en Sarajevo!

Prezidantino de Loka Kongresa Komitato
Vildana Delali

Recepto de vegana ŭoko

En tiuj ĉi ege kukaj kaj grasaj tempoj ni prezentas al vi recepton de tute vegana ŭoko. Postulas tre malmulte da tempo fari ĝin, ĝi estas bongusta, saniga, malmultekosta, kion pli vi povas atendi?

Por du personoj:
Kuiru tri decilitrojn da rizo.
Fajntranĉu du ajlerojn
kaj unu kuleron da freŝa zingibro.

Tranĉu en maldikajn striojn unu paprikon, unu karoton, malgrandan poreon, du ĉampinjonoj, iom da tigobrasiko, sep foliojn da Pekina brasiko, iom da celerio. Ne gravas ĉu vi havas ĉion, uzu tion kion vi havas. Se vi deziras aldoni ion, faru tion.

Varmigu la legomojn – ne ĉiujn samtempe, ĉar devas esti malmulte samtempe – en oleo en varmega ŭoko, ĝis ili estas varmaj – ne plu, ili restu malmolaj.

Miksu la legomojn en la ŭoko, kaj aldonu sojsaŭcon. Lasu ĉion tie dum vi rapidege metas telerojn, glasojn kaj akvon sur la tablon.

Bonan apetiton!

NJE-listo

Mi pensas ke ni povas konstati ke ni fakte kapablis aktivigi la NJE-liston. Eĉ estiĝis interesaj kaj agrablaj diskutoj! Do, la tasko nun restas daŭre uzi ĝin! Se vi ankoraŭ ne aliĝis, vi povas fari tion en jena retpaĝo: http://www.esperanto.no/mailman/listinfo/nje-listo.

Venonta IND

La limdato por la venonta Inter Ni Dirite estas la 27a de januaro. Kontribuojn vi povas sendi al Aleksander Helgaker, lia retpoŝtadreso estas:
aleksander.helgaker @ gmail.com

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004