Inter ni dirite 5/2005


N-ro 5/2005
17a jaro (2a periodo)
Redaktis: Leif Arne Storset

Kjære lesar

Denne gongen har vi ei melding frå den livlige avskjedskonserten til Esperanto Desperado. So kan du lesa om eit spanande prosjekt som strekkjer seg utanfor Esperantios grenser. Til slutt kan du laga kake med ei oppskrift som garanterer deg suksess i selskapslivet.

God lesnad! Og god apetitt.

Leif Arne Storset
Redaktør


Kim J. Henriksen
Kim J. Henriksen traktas sian akordionon. Fotis: Ulf Lunde.
Amir
Amir Hadziahmetovic sur la scenejo dum IJK. Fotis: LAS.

Adiaŭ al Esperanto Desperado

Mardon, la 2an de aŭgusto ĉi-jare, mi renkontis Esperanto Desperado por la unua fojo - kaj la lasta. «Espo-Despo», multjara fenomeno en kaj ekster Esperantio, diris sian adiaŭon al la Esperanta publiko dum viglega koncerto ĉe IJK 2005.

Se vi ial ne almenaŭ aŭdis la nomon Esperanto Desperado, ili estis dan-pol-bosnia muzikistgrupo kiu formiĝis en 1993 kiel «Brokantaĵo». Dum la 5 ĝis 6 lastaj jaroj ili multe koncertis kaj en Esperantio kaj ekstere, kaj eldonis la KDjn Jen venas... en 2000 kaj Hotel Desperado en 2004.

IJK, Kjetil kaj Leif Arne
Norvega partoprenanto en IJK, Kjetil Hansen Ree, kaj la verkinto, Leif Arne Storset, en Internacia Balo dum IJK. Fotis: LAS.

La bando regas imponan spektron de muzikaj ĝenroj. Frue en la koncerto ili kantis pri la «Ska-virino» (kompreneble per ska), kun kiu la kantisto dancis «ĝis la nokto, noktofin». Tiu tre vigla kanzono logis eĉ norvegon al la dancplanko! Ili donacis al ni ravantajn tonojn de la regiono de muzikisto Amir Hadziahmetovic. Kaj oni malofte audas muzikistojn kiuj flirtas kun la helaj kaj gajaj hi-life-tonoj de la okcidenta Afriko.

Dum la tuto sekvas nin la esprimoplena akordiono de Kim J. Henriksen kaj la plummalpezaj flutimprovizaĵoj de Helle Eble Cleary. Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu donis al ni solidan kaj viglan tamburfundamenton, kaj belsonan basakompanon Brian Laustsen.

La marda vespero estis vere plena de esperantistaj steloj kiam kanzonisto JoMo (Jean-Marc Leclerq) venis surscenejen. Li estas ankoraŭ pli lerta pri fari scenspektaklon, kaj kune kun Espo-Despo li sukcesis levi la etoson je ankoraŭ unu nivelo.

Vortlisto:

brokantaĵo – ordspel på brokanta og kantaĵo; kan tyda noko som «gjenbrukte songar»
logi – lokka
ravi – henrykke
okcidenta – aust-
esprimoplena – uttrykksfull
akordiono – trekkspel
plummalpeza – fjærlett
flutilo – fløyte
tamburo – tromme
kanzonisto – visesongar
KD aŭ k-disko – CD

Kompreneble inspiris min la koncerto kaj mi tuj aĉetis du el iliaj KDj. La KDj estas bone aŭskultindaj, malgraŭ ke Espo-Despo unuavice estis sceneja bando. Kion fari do se vi ne aŭskultis ilin ankoraŭ, kaj la bando estas disiĝinta? Vi povas nur esperi - kaj la retpaĝoj permesas al vi la esperon vivi. Ili skribas ke la bando verŝajne neniam konsistos el samaj membroj, kaj

«Ni dankas al ĉiuj kiuj apogis nin dum la jaroj... kio okazos poste? Venu, vidu kaj vicu... :-) »

Legu pli je:
http://www.esperantodesperado.dk
http://www.esperanto.no/muzik/#pop

Aliaj fontoj:
Libera folio 2005-09-22
Esperanto-nytt 2-2005

Leif Arne Storset

 

 

Projekto Interkulturo: por bezono kaj plezuro

La lingvo Esperanto ebligas interŝanĝon de interkulturaj scioj kaj spertoj - sed ĉu tio okazas sufiĉe? Projekto Interkulturo celas fari fakton el teorio. Rakontas al ni pli Radojica Petrović, prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj kunordiganto de la projekto.

Radojica Petrović
Radojica Petrović.

«Komence Interkulturo (IK) estis alloga por mi ĉar ĝi kreis vastajn eblecojn por praktika utiligado de Esperanto», diras Petrović, kiu nun laboras en la TEJO / ILEI-teamo de IK. «Poste ĝi fariĝis tereno por mia profesia esplorlaboro en la universitato rilate al aplikado de inform-komunikaj teknologioj en edukado.»

Petrović eklaboris per IK en la jaro 1999, kaj estiĝis kunordiganto en 2004. ILEI lanĉis la projekton Interkulturo en la jaro 1998, sed la aktiveco komencis ankoraŭ pli frue.

«La inspiro venis de la projekto Linguapax, kiu ekestis kaj realiĝis en la rondoj de Unesko», rakontas Petrović. «Linguapax celis interkulturan edukadon per lingvoinstruado. Interkulturo celas la samon per Esperanto.»

Por realigi siajn celojn kaj ideon pri kultura interŝanĝo, Interkulturo uzas metodikon kiu konsistas el kvar punktoj:

  • Fono pri la rolo de interkultura lernado en la ĝenerala situacio en la mondo.
  • Metodoj per kiuj IK-grupo povas preni por realigi laŭeble interesan, sukcesan kaj profundan interkulturan komunikadon kaj interŝanĝon kun alia grupo.
  • Ekzercoj por helpi la tutan interŝanĝan procezon, kiujn eblas uzi ekster la Interreto en unuopaj IK-grupoj, kaj per la Interreto inter diversaj IK-grupoj.
  • Taskoj por instigi intergrupan kunlaboron dum solvado de diversaj taskoj kun konkretaj rezultoj.

Kompreneble, IK estas farata por grupoj de lernemuloj kun gvidanto. Petrović fakte mem komencis sian projektpartoprenon kiel gvidanto.

«Mi aktiviĝis por Interkulturo en la jaro 1999 kiel gvidanto de IK-grupo en Ĉaĉak kaj organizanto de somera lernejo 'Interkulturo' en Serbio», li diras. Nun preskaŭ 20 junulaj grupoj partoprenas, kaj Petrović kontentas pri la unuaj reagoj:

«Ĝis nun ni realigis gravan paŝon de la projekto - transnacian kontaktreton de Interkulturo, kiun subvencias ESF (Esperantic Studies Foundation) el Usono kaj la EU-fondaĵo YOUTH», klarigas li.

«La ideoj de IK rapide fariĝis popularaj kaj tiu populareco daŭras en kaj ekster Esperantujo. Ĉe http://www.interkulturo.net/vikio/?title=Prezentoj legeblas interesaj materialoj pri diversaj interkulturaj temoj kiujn verkis IK-partoprenantoj el diversaj mondopartoj.»

Vortlisto:

alloga – lokkande
tereno – terreng
aplikado – bruk
lanĉi – lansera
celi – ha som mål
fono – bakgrunn

Sed ankoraŭ restas iom ĝis la idealoj estos atingitaj.

«Tamen praktika utiligado de IK ankoraŭ estas sub la nivelo de niaj atendoj,» rimarkas Petrović.

Eble helpos planoj pri nova IK-paĝaro plurlingva, trejnado de IK-instruistoj kaj novaj subvencioj por IK. Petrović havas ĉi tion por diri al interesiĝantoj pri IK:

«Utiligu Esperanton por viaj bezonoj kaj via plezuro. Se vi interesiĝas pri interkultura edukado kaj lernado, vi ĉiam trovos lokon por vi en IK.»

Fonto: http://www.interkulturo.net
Vidu ankaŭ: http://www.interkulturo.net/vikio/?title=Prezentoj

Leif Arne Storset

Brownies

Brownies

Ĉi tiun recepton por brunaj kuketoj ricevis mia kalifornia avino antaŭ pli ol duona jarcento, kondiĉe ke ŝi gardos ĝin kiel gravan sekreton. Mia avino poste donis ĝin al ĉiuj konatinoj. Eble tio klarigas la nuntempan popularecon de Brownies?

Ĉiu-okaze: ĉi-sube estas la tre simpla recepto, kun originala noto de mia avino. Kun ĝi mi garantias al vi sukceson en la festena vivo!

Vortlisto:

faruno – mjøl
tk (tekulero) – teskei
migdalo – mandel
avelo – hasselnøtt
bakforno – steikeomn
kondiĉe ke – på vilkår av at
gardi – vokta
ĉiuj konatinoj – alle veninnene

100 g kuirĉokolado
100 g butero
3 ovoj
3,5-4 dl sukero
2,5 dl faruno
1 tk salo
Vanilo (aŭ vanilsukero)
Migdaloj aŭ aveloj

Haku la nuksojn. Miksu ĉion. Baku je 180º C dum 30 min. Por ŝpari fluon, malŝaltu la bakfornon kvin minutojn antaŭ la fino.

Leif Arne Storset

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004