Inter ni dirite 1/2019


N-ro 1/2019
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen

Unu el la ĉefaj celoj de NJE estas helpi niajn membrojn lerni
Esperanton, kaj post tio ankaŭ helpi ilin trovi eblecojn uzi
la lingvon en diversaj lokoj kaj por diversaj aferoj kiuj interesas ilin.
Pro tio, krom niaj aranĝoj, en IND ni kutime skribas pri tio, kiel uzi nian lingvon, ekzemple pri esperantaj libroj, podkastoj, kaj tiel plu.
Ĉi tiu numero enhavas artikolon pri lokon kiu esperantiĝis,
sed mi mem ne sciis tion – Jutubo (YouTube)!
Kiel la lingvolernoprogramo Duolingo kaj la Esperanta
retkomunikilo Amikumu, E-Jutubo montras ke Esperanto
vivas kaj refortiĝas inter la juna generacio per la interreto.
La internacia reto ŝajnas ami la internacian lingvon!

Vidar Skretting

Esperanta Jutubo

de Henrik Håndlykken

Junuloj nuntempe multe spektas Jutubon (YouTube). Fakte la plejmulto de ni ne plu legas librojn por distro aŭ informoj, sed rigardas Jutubon anstataŭe. Kompreneble multe da junaj esperantistoj ankaŭ grupiĝas ĉirkaŭ Esperantaj jutubaj kanaloj. 

Eble vi ne, sed en la internacia junularo ĉiuj konas la finon de la frazo: “Saluton al ĉiuj! Jen Evildea, Via […]”, kaj ili ankaŭ scias kiom da bovinoj estas en la fama kanto (vidu sube).* Ĉar la Esperanta Jutubo vere estas granda afero. Estas multaj kanaloj kun miloj da spektantoj. La plej granda kanalo, Evildea, havas ĉirkaŭ ok mil abonantojn kaj proksime al miliono da spektantoj entute. Li ricevas 274 dolarojn ĉiumonate de donacantoj nur por krei videojn en Esperanto. Kaj oni diras ke oni ne povas vivteni sin per Esperanto…?! 

Do, se vi volas ekkoni la Esperantan Jutubon kaj vi ne konas iujn bonajn kanalojn, mi helpos vin. Jen miaj kvin rekomendaĵoj:

Evildea

Laŭ Neciklopedia, Evidelea, “La ‘memdeklarita dio’ estas simptomo de la tuta E-ujo – la plej vulgaraĉa kaj subnivela!» Richard Delamore, pli konata per sia kaŝnomo Evildea, estas komediisto kaj paroladisto, kaj li estas unu de la plej aktivaj esperantistaj jutubistoj. Li plejparte faras la popularan videan ĝenron “vlogo” (video-logo mallonga). Oni povas vidi lin rakonti ŝercojn, traversi interesajn lokojn aŭ nur aŭdi lin paroli pri Esperanto aŭ io ajn. Evidelea estas unu el la kreintoj de “Amikumu”, kaj mi certas ke sen lia influego en Jutubo, Amikumu ne povus esti tiel granda kiel ĝi nun estas.

Babelo filmoj 

Babelo Filmoj plejparte kreas kantojn kaj kantvideojn por infanoj. Ili kreis la famegan kanton “Dek bovinoj”, kaj se vi ne jam aŭskultis ĝin, vi devas!* La kanto eble estas unu el la plej rekoneblaj kantoj en la historio de Esperanto, eble eĉ pli ol “La Espero”. Laŭ mia opinio “Dek bovinoj” estus pli bona himno!

Chuck Smith

Ankaŭ Chuck Smith, unu el la fondintoj de Amikumu kaj la kreinto de Vikipedio, havas Jutuban kanalon. Vi povas vidi lin ludi ludojn aŭ nur paroli pri Esperanto. Tre rekomendita!

Vanege

Vanege estas ludisto. Ri ludas ludojn kiel Minecraft, Undetale, kaj The Legend of Zelda. Vanege havas tre ĝentilan voĉon kaj vidi riajn videojn donas al vi kalmegan senton. Triste, li ne elŝutis dum 7 monatoj. Ni ĉiuj sentas la mankon de vi, Vanege.

Ĵomart

Mi antaŭ nelonge eltrovis la kanalon de Ĵomart kaj Nataŝa! La dueto faris, laŭ mia opinio, unu el la plej belaj kantoj kiujn mi aŭdis, kaj mi ne povas sufiĉe rekomendi ilin, simple kun gitarmelodioj kaj belegaj puraj vokaloj.

Vinilkosomo

Se vi deziras pli grandan sortimenton de bona muziko, vi ĉiam havas la Vinilkosman Jutuban kanalon. La kanalo havas multajn kantojn de la plej famaj Esperantaj muzikistoj el diversaj ĝenroj.


Fotis: Leif Arne Storset

Mikrodozado

Legintoj de IND n-ro 1/2018 scias ke interesas min la terapia uzado de psikedelaĵoj. En tiu numero mi rakontis pri ceremonio dum kiu oni servis ajahuaskon. Ĝi estis forta travivaĵo, kiu tiris min al la profunda honto kiu regis min. Tio montris min kiel mi domaĝas min mem, kaj mi povis poste ŝanĝi mian pensmanieron.

Sed ekzistas alia, pli milda maniero uzi psikedelaĵojn terapie. Multaj homoj eksperimentis prenante ĉirkaŭ dekonon de normala dozo, dufoje semajne, kaj spertis subtilajn efikojn. Homoj kun deprimiĝo kaj angoro, OCD aŭ ADHD spertis ke la malfacilaj pensoj iĝis iom pli regeblaj.

Per tiaj dozoj oni ne havas la magiajn, timigajn aŭ defiajn spertojn de grandaj dozoj. Oni ne devas teni sin hejme de laboro. Se oni prave mikrodozas, oni sentas nenion rekte, nur observas ke iomete alimaniere funkcias la menso — espereble pli bone.

En la libro A really good day, Ayelet Waldman rakontas kiel etaj dozoj de LSD helpis ŝin dum ŝia klimaktero. Pro la hormonaj ŝanĝoj de tiu periodo ŝi spertis ke la humoro akre svingis. Dum la monato kun 10 dozoj da LSD ŝi spertis pli da bonaj tagoj. La rakonto estas interesa, kaj la libro estas riĉa kun historio kaj perspektivoj pri la nuntempo.

Malkovris ĉi tiun terapion dr-o James Fadiman, sciencisto kiu esploris psikedelaĵojn en la 1960aj jaroj. Kiam psikedelaĵoj iĝis kontraŭleĝaj, li devis dum 50 jaroj okupiĝi pri aliaj aferoj. Tamen li kaptis informon pri praktikoj en la kulturo, kaj menciis tion en libro de 2011, The Psychedelic Explorer's Guide.

Ĉi tiu praktiko estas kontraŭleĝa en la plejmulto de landoj, do, ĝis la leĝaroj eliros la mezepokon, mikrodozado devas resti teoria por norvegoj. Tamen kuraĝigas min, ĉar en la kampo de mensaj malsanoj mankas ankoraŭ bonaj terapioj. Povas esperi, tiuj kiuj ankoraŭ suferas.

Leif Arne Storset

IND havas serion de artikoloj pri aliaj konstruitaj lingvoj, kaj ĉi-numere ni prezentas la slavadevenan konlingvon «Slovio».

Slovio

Kiam oni volas krei internacian helplingvon, oni sekvas ĉi tiujn principojn (pli-malpli):

• La lingvo devas esti facile lernebla, por ĉiuj homoj
• La lingvo devas esti (aŭ almenaŭ aspekti) neŭtrala

Sed ĉu ĉiuj homoj sur la tero ĉiam komunikas unu kun la aliaj? Aŭ ĉu homoj pli ofte komunikas kun siaj najbaraj landoj, kiuj ofte parolas similan lingvon? Mi fakte ofte revas pri lingvoj, kaj ekzemple ludis kun la ideo pri krei komunan lingvon por Skandinavio, por faciligi la kreon de Skandinavan ŝtaton! Nu, tio nur estas ideo, sed aliaj entuziasmuloj fakte plenumis tian revon, en la mondo de slavaj lingvoj.

Mi ofte aŭdas ke parolantoj de slavaj lingvoj diras, ke ili komprenas multon de la aliaj lingvoj en la grupo. Kiel similaj la lingvoj estas, kompreneble ne estas scienca demando. Sed fakte, kompare kun la ĝermanaj lingvoj, la slavaj lingvoj diversiĝis pli ol mil jarojn post la germanaj. Do tio estas bona deirpunkto por krei artefa-ritan lingvon por komunikado en la orienta Europo!

«Slovio» estis kreita en 1999, kaj ĝi asertis ke ĝi estas komprenebla por ĉiuj -parol-antoj de slavaj lingvoj. La lingvo prenas komunajn vortojn trovitajn en ĉiuj slavaj lingvoj, kaj povas esti skribita per la latina aŭ  la cirila alfabeto. La retpaĝo www.slovio.com skribas ke «Esperanto estas simpla lingvo, sed ĝia ĉefa problemo estas la fakto, ke ĝi konsistas el tro multaj senrilataj lingvoj…».

Do, ŝajnas ke la ideo estas krei Esperanton por la 400 milionoj slavoj en la mondo. Ĉu vi kredas ke la grandaj fratoj en la klaso pretas por tio?

Matias Jentoft


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 78

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004