Inter ni dirite 1/2014


N-ro 1/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Jon Machlik
Muntis Judith P. Abrahamsen


Saluton!

Ĉi-foje, ni prezentas du tre diferencajn flankojn
de nia Esperanta universo. La gaja flanko, kiu
konektas homojn ĉie per renkontiĝoj en
la tuta mondo, kaj la malmola, malhela
flanko de nia kara lingvo.

Ĉu vi jam aŭdis pri Esperanta Nigra Metalo?
Legu kaj aŭskultu, se vi kuraĝas!

Amike,
Amelie
 

Nigra Metalo – la alia norvega popolmuziko

De Vidar B. Skretting

Jam venis la vintro kaj la mallumo al nia lando, kaj tial konvenas mencii unu el la aferoj kiujn alilandanoj asocias kun la norvega vintro. Mi ne pensas pri la skikurado sed …nigra metalo! 

La plejmulto inter ni asocias nigran metalon kun bruo, krioj, Satano kaj koleraj junuloj, sed eble ne scias ke ĝi ankaŭ estas inter la plej gravaj kulturaj eksportartikoloj de Norvegio. Ĉi-jare vendas norvegaj nigrametalaj bandoj centmilojn da K-diskoj en la mondo, kaj «Norvega Nigra Metalo» estas konata fabrikmarko en muzikaj sociaj cirkloj en multaj landoj.

La nigra metalo kreiĝis en Norvegio en la fino de la okdekaj jaroj kaj la komenco de la naŭdekaj, per influoj de aliaj metalbandoj en eksterlando kiuj komencis uzi malluman stilon kaj simbolojn satanajn en siaj imagaĵoj. La norvegaj bandoj adoptis ĉi tiun stilon kaj evoluigis ĝin al nova muziko kaj stilo kun evidenta norvega stampo – la nigra metalo. La muzika stilo de nigra metalo povas priskribiĝi kiel obskura kun gitarludo rapida, kaj la vokalo ofte sonas plie kiel krioj ol kantado normala.

En la komenco estis la nigrametala medio nekonata subkulturo pri kiu nur la malplimulto aŭdis, sed la bandoj kiuj formiĝis en ĉi tiu periodo, ekzemple Mayhem, Burzum kaj Immortal, ankoraŭ estas legendaj inter la nigrametalanoj, aparte pro la multaj skandaloj ĉirkaŭ ili en la frua periodo. Kelkaj anoj de la bandoj ne povis diferencigi inter la satanaj kaj ofte perfortaj imagaĵoj kiujn ili uzis kaj la reala vivo, kaj tio kondukis al multaj gravaj krimoj kaj bizaraj eventoj. Ekzemple en la bando Mayhem mortigis sin la vokalisto per pafilo, kaj la gitaristo fotis lian kadavron kaj uzis la foton por la sekva albumo de la bando.  Poste mortigis ĉi tiun gitariston la alia gitaristo en la bando, kaj la murdisto Varg Vikernes famiĝis en Norvegio kun la nomo «la grafo» (Greven). En ĉi tiu periodo aperis ankaŭ la fenomeno de la bruligo de kirkoj, kaj brulis multaj kirkoj, unue en Norvegio, kaj poste disvastiĝis ankaŭ en landoj aliaj. La skandaloj kontribuis al la populariĝado de la muzikĝenro kaj en Norvegio kaj en landoj aliaj.  

Pasis la tempo kaj iĝis la nigra metalo malpli disputata kaj pli akceptita, kvankam ĝi ankoraŭ estas subkulturo. Malgraŭ la satanaj simboloj kaj la ŝajne kolera stilo, vidas la nigrametalmuzikistoj la stilon kun iom da ironio. Nun estas la nigrametalo populara tra la mondo, kaj kompreneble estas ankaŭ Esperantaj nigrametal-bandoj! Mi trovis la bandon «Kronlarvo» post -rapida serĉo en Google, kaj certe estas aliaj. Aŭskultu se vi kuraĝas!

Pentagrama flago

Kune festi la novan jaron!

De Jon Machlik

Dum malvarma vintro en Norvegio mi decidis denove iri al – nun – la 12a Novjara Renkontiĝo (NR), kiu okazis en Saarbrücken, iu germana urbo ne tro for de la limo al Francio. Ĉiujare okazas la kunveno de esperantistoj, kie oni komune festas la novan jaron. Kaj mi ĉiam antaŭĝojas.

Nur du tagojn post kristnasko komenciĝas la renkontiĝo, kaj mi devas forlasi la familion por la favoro de mia dua familio en esperantujo. Oni tuj rimarkas la perdon de amikoj kiujn oni dum tro longa tempo ne vizitis. Post veturado en pli-malpli plenaj kaj malfruaj aviadiloj, oni finfine alven­as. Kutime pli malfrue ol la aliaj ĉeestantoj, pro la longa vojaĝo. En tiu momento oni vere scias ke la vojaĝo ne estis sensenca.

Brakumoj, ridetoj kaj amikeco tuj aperas. Mi salutas dehejme kaj salutos reen. Brakumas amikojn grandajn kaj junajn kaj estas feliĉa. En NR oni senprokraste povas babili, ĝoji kaj ludi ludojn kun homoj de la tuta Eŭropo. Kvankam oni venas de malsamaj landoj, havas malsamajn interesojn kaj malsamajn vivojn, oni povas kuniĝi kaj komuniki per unu lingvo. Kaj oni tuj scias ke Zamenhof pravis: Oni vere bezonas komunan lingvon, kaj renkontiĝoj vere estas la pruvo de tio.

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 44

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004