Inter ni dirite 4/2007


N-ro 4/2007
19a jaro (2a periodo)
Redaktis: Judith Parelie Abrahamsen


Saluton al vi ĉiuj!

Sommeren er over og det meste er kommet i gjenge igjen.

I dette nummeret av Inter ni dirite får vi blant annet lese
litt fra sommerens landsmøte og om resultatet av
banneordkonkurransen – en meget vellyket sådan.
Det er bare å lære seg ordet erinaco først som sist.

judith

Landa kunveno de NJE 2007

La 16an de junio okazis landa kunveno de NJE (Norvega Junularo Esperantista). NJE kunsidis en Trondheim samtempe kun la landa kunveno de la plenkreska asocio.

Kunsidis en Trondheim kvar personoj, sed ankaŭ akompanis nin unu persono per Skajpo. La eksiĝanta prezidanto Signe Christophersen brile gvidis la kunsidon.

La jarraporto kaj jarkalkulo montris pozitivan bildon de du aktivaj jaroj. En tiu periono, la membro­nomro multe kreskis, kaj NJE aranĝis plur­ajn renkontiĝojn kaj aktivecojn.

Nova estraro
Kaj Kai kaj Signe deziris eksiĝi el la estraro post ­multaj jaroj. Ankaŭ Aleksander danke rifuzis reelekton. Malgraŭ la malfacila elirpunkto, la elekta komisiono trovis bonajn kandidatojn.

La nova estraro konsistas el:
Prezidanto: Judith Parelie Abrahamsen
Vizprezidanto: Matias Jentoft
Sekretario: Einar E. Faanes
Estrarano: Kenneth S. Myklebust
Anstataŭanto: Oda Aase Johnsen

Arne Olav Mjøen reelektiĝis kiel revizoro, kaj Kristina Nygård estos lia anstataŭanto.

La celoj de NJE
Post la ĉefaj eroj en la jarkunvena programo, okaz­is diskuto pri la celo de NJE. La diskuto kelkajn aspektojn lumigis. Ĉar NJE estas malgranda organizo, ĝia kapacito estas limigita. NJE ĉefe kaj nespecife difinite, devas esti forumo, kunvenloko, kaj aktivigilo por esperantlingvaj, junaj parolantoj kaj interes­antoj.

Festeno
Post la kunveno okazis la jubilea festeno de GET, la 100-jara esperantoklubo de Trondheim. Dum la vespero, ni inter alie kantis la himnon de NJE, «La vento».

jpa

La sakraĵkonkurso – rezultoj

En Inter ni dirite 6/2006, NJE invitis al konkurso ne pri sakrado sed pri sakraĵoj. La organizo volis pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn.

La nomoj de la venkantoj publikiĝis dum la Landa kongreso de NEL/NJE en Trondheim meze de junio. La tuta, kaj ege leginda, verdikto de la ĵurio, ĉiuj ricevitaj kontribuoj, kaj video, troviĝas ĉi tie.

1a premio
Fiku fratinon de erinaco!
kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio – premiita per kvin kompaktdiskoj
de Vinilkosmo.

2a premio
Serĉu vian kacon per pinĉilo!
ankaŭ kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio – premiita per aldone du kompaktdiskoj de Vinilkosmo.

3a premio
Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo!
kontribuis Manuel Pancorbo Castro, Hispanio.

Ni gratulas! Kaj fine mi volas citi ĵurianon Otto Prytz: «Kaj per tio, la diabla konkurso finiĝis!»

judith


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 5

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison (Sezonoj, 1996)

Kiam la protagonisto kaj ankaŭ rakontanto estas ŝtelisto kaj bankrabisto, ĉu vi kredas lian rakonton? Ĉu vi ankoraŭ kredas je rakonto lia kiam la rakontanto estas memĝustiganto kaj probable ankaŭ trompemulo kaj mensogemulo? Kaj ĉu li ankoraŭ estas laŭ vi heroo? Jen estas la situacio en 'Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato' de Harry Harrison.

La rakonto temas pri la kresko de Jim diGriz, la rustimuna ŝtalrato, kiu estas nek rato nek ŝtala. Li estas knabo, planedano en alia mondo kaj alia tempo. Li tediĝegas kiel ido de farmistoj erinapraj kaj loĝanto de komunumo paceca kaj senokaza. Li volas vivi ekster la komunumo laŭ memkreitaj leĝoj, li volas krimuliĝi. Li nur bezonas iun por lin krimuligi. Do, por ekkoni aliajn pli spertajn krimulojn, li rabas bankon kaj kaptiĝas vole, esperante ke li trovos mastron kaj gvidanton en malliberejo.

Harry Harrison estas usonano kaj verkisto sciencfikcia, kaj ankaŭ Esperantisto. Li verkis multe da rakontetoj kaj libroj ekde la kvindekaj jaroj, la plej famaj estas la dekopa libraro pri Jim diGriz, la rustimuna ŝtalrato, kaj rakontetoj kiel 'Make Room! Make Room!'. En siaj skribaĵoj li diskutis mult­ajn de la problemoj kaj baroj plej gravaj kiel popola denseco kaj fortuzo. Harrison estas Esperantisto longtempa, kaj Esperanto ofte ludas kelkajn rolojn en liaj rakontoj, ofte kiel universala aŭ interplaneda lingvo, kaj estas trovita en loknomoj kaj similaj.

Ĉu nia kara Jimĉjo trovas kion li serĉas en la malliberejo? Ne, sed tiu fakto ne sciiĝas antaŭ tro malfrua tempo. Laŭ li ĉiuj malliber­ig­itoj estas stultuloj kaj ne povas iele aŭ aliele lin spertigi pri krimo, laŭ Jim, li jam estas pli sperta ol la plejmultaj kaptitoj. Sed en la malliberejo li aŭdas historion kaj rakontojn pri krimulo fama, sperta kaj neniam kaptita. Li nur konatas sub la kromnomo 'La Kuriero'. Jim volas krime spertiĝi laŭ la instruado de tiu mistera majstro. Li nur devas eskapi malliberejon kaj sian talentegon kriman montri al sia elektita instruonto. Pli facile pensita ol farita. Kiel trovi ulon kies identecon neniu konas kaj kiu ne volas troviĝi? Ekzistas solvo por tiu kiu povas pensi kiel krima majstrego kaj havas la saman egoon. Tion Jimĉjo havas.

La Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas unu el dek libroj pri Jim diGriz, la sesa eldonita, sed la unua en kronologia sekvo. Esperanto estas grava parto en tiuj libroj, tamen ĝi bedaŭrinde estas la sola tradukita al Esperanto (sed aliaj libroj de Harry Harrison estas tradukitaj). Se pliaj Esperantlingvaj libroj pri tiu krima majstra cerbumulo ekzistus, mi legus ilin. Ĝis tiu tempo mi devas ŝatiĝi per la anglalingvaj orginaloj. Jim diGriz certe estas heroego laŭ mi, krima heroo aŭ mensoga heroo.

Einar Faanes

La Vizaĝlibro ŝtorme kaptis la landon, kaj nun vi tie trovas grupon de kaj NJE (Norvega Junularo Esperantista) kaj NJET (Norvega Junularo Esperantista de Trondheim). Simple serĉu por «NJE» aŭ «NJET» (aŭ klaku la ligiloj en ĉi-tiu reta versio). Bonvenon!

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004