Inter ni dirite 6/2010


N-ro 6/2010
22a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

I Noreg er vi ganske vande med
økologisk landbruk, men permakultur
er ikkje så godt kjend.
Sjølv høyrde eg om det for
fyrste gong for ei tid tilbake.

Lær meir i dette nummeret!

Leif Arne

Permakulturo


Permakultura bieno en Schwäbische Alb,
Germanio (EwigLernender, CC-BY-SA)


Bill Mollison (©BetterWorldHeroes.com)


Suncirkolo.(Bazita je dezegno de Douwe Beerda)

En 1974 du aŭstralianoj studis sian landon: Parte sen pluvo kaj erodata de vento, sed aliparte kun fekundaj arbaroj. La arbaroj estas ĉiam verdaj kaj produktantaj, sen detruaj rezultoj. La homoj, Bill Mollison kaj David Holmgren, demandis al si: Ĉu ni povas lerni de la arbaro kiel konstrui ekosistemojn utilajn por homoj?

Kune ili kreis metodon por konstrui tiajn sistemojn, kiuj estu diversaj, stabilaj, kaj rezistemaj kiel la naturo. La ideo estas ke la homo estas ero de la naturo, ne aparta.

Kiel kompreni tian sistemon? Pensu unue pri la faktoroj mediaj: suno, vento kaj akvo, kaj kiel utiligi ilin en via sistemo. En Aŭstralio akvo estas granda manko, por ni en Norvegio ne tiom, sed al ni pli mankas suno. Se vi plantas arbojn en duoncirklo kontraŭ sudo ĉirkaŭ flako, ili ne devas konkuri pri la suno. Pro la akvo la arboj havas duoble da sunlumo, kaj vi havas plaĉan lokon por naĝi!

La sunlumon oni povas utiligi maksimume per multaj niveloj de plantoj. Kiel en arbaro, ĉiu nivelo kaptas per folioj iom de la lumo, kaj pumpas per radikoj iom da nutreroj el la humo. Vidu la sep nivelojn sur la bildo. Ĉi tie en la nordo oni malofte povas vivteni ĉiujn sep, sed tri aŭ kvar ofte funkcias, ankaŭ en la naturo.

Por la akvo en la supra ekzemplo ni menciis du funkciojn: lumreflekton kaj naĝadon. Sed ĉu ĝi povas havi eĉ pli? Eble ĝi povas esti habitato por anasoj, kiuj povas manĝi limakojn. En permakulturo oni klopodas ke ĉiu organismo havu minimume tri funkciojn en la sistemo. Arbo ekzemple kaptas sunon, portas fruktojn, kontraŭas venton — kaj eĉ subtenas vian hamakon!

Male, ĉiun funkcion provizas min. tri organismoj. Do: Manĝo venadas de pomoj, piroj, terpomoj, nuksoj… Kiam unu cedas, vi havas multajn pretajn rezervojn. Tiun lecionon lernis dolore la irlandanoj en 1845, kiam malsaniĝis iliaj terpomoj. Sen sufiĉe da alispeca manĝo komenciĝis kvarjara malsatego, dum kiu duoniĝis la loĝantaro. Diverseco kreas stabilecon.
__
Bazita sur prezento de Douwe Beerda
ĉe www.ustream.tv/recorded/2333569 – ­spektu ĝin por lerni plu.
Vidu ankaŭ www.permakultur.no

Sep niveloj de plantoj povas utiligi la sunlumon. (Graham Burnett, CC-BY-SA)


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 24

Kafétreff i Oslo


Den 7. november møttest ein gjeng esperantistar i Oslo på Den gode kaFé i Fredensborgvegen i Oslo i høve besøk frå Sverige. Vi fann ut at dette måtte vi gjera meir av, og skal møtast sånn ca. kvar månad. Ser vi deg der?

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004