Inter ni dirite 2/2009


N-ro 2/2009
21a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Enpaĝigis Judith P. Abrahamsen

Kjære lesar

I dette nummeret kan du lesa om fem sterke
inntrykk frå feltarbeidet mitt i India, dette store,
viktige og spanande landet, i fjor vår. Dersom du har
lyst til å reisa ut sjølv må du sjekka siste nytt om
overnattingstenesta Pasporta Servo heilt sist.


Helsing
Leif Arne Storset,
redaktør

Kvin impresoj de Barato

Teksto kaj fotoj: Leif Arne Storset

Ordforklåringar
Barato - India
ĥaoso - kaos
sano - helse
fundo - bakgrunn
glacikafo – iskaffe
karemanĝo – karrimat
polvo – støv
verŝi - helle
almozulo - tiggar
nupto - bryllup
dolĉaĵoj - søtsaker
kaprino – geit
kriketo - cricket
bazpilkado - baseball

Dum du monatoj pasintjare mia hejmo estis New Delhi, Barato. Inter ordo kaj ĥaoso troviĝas Delhi, kun 12 milionoj da homoj kaj preskaŭ same multe da vivmanieroj. Tie mi studis problemojn pri komputilprogramoj en la sansistemo...kaj ankaŭ studis kulturon kun kvarmiljaraĝa historio.

Kiam mi alvenis, mi sopiris produktojn kiel Tine Glacikafon kaj pensis pri la ŝtormo Tuva, kiu tiam atakis Norvegion. Dum mia tempo tie mi miris pri multaj aferoj, ekzemple McDonald’s sen ruĝa viando. Post kiam mi revenis al Norvegio, mi sopiras la ekscitan trafikon, la delikatan karemanĝon, la belajn konstruaĵojn kaj la 23 por mi novajn lingvojn. Jen kelkaj impresoj de mia tempo tie.

1. Ĉajbudo
Ĉiun tagon kiam mia amiko Bharath invitis min por aĉeti masala ĉaj – spican tetrinkaĵon kun multega de lakto kaj sukero – mi ektremis pro atendado kaj rapide prenis miajn ŝuojn. La budo staris apud larĝa, bruega strato kun centoj da aŭtoj ĉiuminute. La ĉajŭala (teisto) prenis tason de la polvoplena tablo kaj verŝis iom de la dieca trinko por mi. Kiel kutime, ĝia gusto sentiĝis kiel Barato mem: spica, dolĉa, stranga, fiera. Kaj kiel kutime, la reago de mia stomako memorigis min ke amo de Barato postulas certajn oferojn.

2. Slumo
Antaŭhieraŭ mi spektis Slumdog Millionaire kaj memoris la vizitojn al la slumoj de Delhi. Kiam mi kuraĝis promeni inter la danĝeraj konstruaĵoj kun tro da homoj, mi malkovris la buntecon de la komerca kaj popola vivo tie. Kaj, iom surprize, sufiĉe kontentajn plenkreskulojn kaj geknabojn kaj malmulte de almozuloj.

Slumo Nupto

3. Nupto
En marto mi estis invitita al geedziĝo en urbo apud Delhi. Mi ne konis la familion, sed tio ankaŭ validis por multaj el la aliaj 1000 gastoj. Por baratanoj edzeco estas eĉ pli grava ol por ni, kaj la grandeco kaj ekstravaganco de nuptoj vere montras tion. Kontraŭ la situacio por virinoj en Barato ĝenerale, dum la nupto la fianĉino estas kiel diino, kun luksegaj vestaĵoj kaj abunda respekto. La festo daŭras de tagmezo ĝis mateno, la ceremonioj dum tri tagoj. Estis nekredeblaj kvantoj da manĝo ofertata de ĉirkaŭ kvindek kuiristoj kaj kelneroj. Mia plej ŝatata estis la spicaj konfitaĵoj boligitaj el kaprina lakto dum la festo.

Kriketo 4. Kriketo
Post labora tago ni iris el la oficejo por ludi kriketon en la majdana, la ludkampo apud la domo. La aliaj ludantoj ĝojis pri la venko kontraŭ Aŭstralio, kaj mi konfuziĝis pri la reguloj. Feliĉe, mi lernis Quidditch (la komplikegan ludon de Hari Poter) kaj bazpilkadon (usonan pilkludon) antaŭe, kaj tio preparis min por la ampleksa regularo. Bonŝance nia ludoj ne daŭris multajn horojn kaj 200 poentojn kiel en la profesiaj ligoj. Ni nur ludis por eviti la oficejajn ekranojn kaj seĝojn kaj renkonti niajn najbarojn.

5. Vilaĝo laŭ kanalo
Dum semajno mi vizitis la sudan ŝtaton Kerala kune kun alia esperantisto, kaj vojaĝis sur kanaloj en ketuvalam, domboato, dum du tagoj. Laŭ la kanaloj estis mirinda kolekto de vilaĝoj. Ĉiam ni vidis apud la kanaloj kiel pendis sekiĝantaj vestaĵoj, kuris kaj padelis geknaboj al la lernejo, kaj komercis la popolo. La akvo estis por ili kiel vojoj estas por ni, sed ankaŭ lavejo kaj ludejo. Estis strange vidi la vivojn de stranguloj tiom proksime: sentis kiel mi spektis tra iliaj kuir­ejofenestroj.

Pasporta servo 2.0 – no på nettet!


Joop Kiefte

Om du tykkjer at Pasporta servo er frykteleg gamaldags som berre kjem på papir og ikkje finst på nettet, då er TEJO samd med deg! TEJO er andsvarleg for tenesta som gjev deg gratis overnatting hjå esperantofolk over heile verda for kr. 180 i året. Joop Kiefte («LaPingvino» på Twitter) leier arbeidet med å laga ei nettutgåve av den tradisjonsrike tenesta, som byrja i 1966 og som no har 1320 vertar i 92 land.

– Når vi no oppretter ein slik nettstad med tilhøyrande database, vert tenesta mykje meir brukarvenleg for ungdom i dag, forklårer Joop.

– Vertane kan lettare oppdatera opplys­ningane sine og gjestane kan raskare finna ut kvar dei kan få overnatting. At det heile er mindre arbeid å styra for oss, er ein fin bonus.

Den oppdaterte tenesta skal vera klår til bruk i mai. Fylg utviklinga på Twitter på http://twitter.com/pasportaservo!


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 15

Venonta IND

La venonta Inter ni dirite havas lim­daton la 25an de aprilo.
Sendu vian kontribuaĵon al: nje @ esperanto.no

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004