Inter ni dirite 4/2018


N-ro 4/2018
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen



Saluton karaj esperantistoj,

Mi esperas ke vi havis ­agrablan someron kaj
ĝuis la maloftan varmegan norvegan ­veteron
kiun ni havis! Ni havis du aranĝojn en Oslo
dum la someraj monatoj pri kiuj vi povas legi
en ĉi tiu numero de Inter Ni Dirite,
kaj pliaj aranĝoj venos – vidu nian Vizaĝejan
paĝon por informoj! Ĉi-numere ni ankaŭ
prezentas la duan poemon pri Avĉjo
de Jozef Kiss el Hungario, krom du ­interpretoj
de la poemo ­skribitaj de NJE-membroj!

Vidar Skretting

Varma somero en NJE

Por ni kiuj loĝas en Oslo la ĵus pasinta somero estis belega kaj tre varma. Junaj esperanto­parolantoj profitis de tio per vojaĝeto al insulo en la Osloa fjordo, Langøyene.

Eble sonas strange ke unuopa insulo havas nomon pluralan? Ĝi estis du insuloj kiam la komunumo de Oslo aĉetis ilin en 1902 por meti rubodeponejon inter ili. Dum la jardekoj ili malrapide iĝis unu insulo. Nun ne plu videblas la rubo, anstataŭe etendas sin granda, verda herbotapiŝo kaj longa, fajnsabla plaĝo. Ĝi estas tre bela loko por naĝi, ludi piedpilkon aŭ simple sidi kaj babili en Esperanto.

Duolingo
Tion faris sep junuloj el du landoj (Pollando kaj Norvegio) tiun sunbrilan sabaton en julio, kun manĝaĵo kaj ludoj. Ekzemple la ludo dum kiu oni kaŝe skribas nomon kaj fiksas ĝin sur la frunto de alia homo, kaj tiu devas diveni kiu li aŭ ŝi estas. Kaj Donald Trump kaj Jordan Peterson vizitis nian etan kunvenon.

La akvo havis (laŭ norvegaj ­normoj) agrablan temp­eraturon, kaj la grupo de insulaj gastoj estis surprize maldensa. Sed ne nur pro tio ripetinda afero!

Duolingo

Eble vi jam aŭdis ke nun eblas lerni Esperanton per la reta lingvokursaro Duolingo. En pasintaj jaroj aperis lokaj kluboj de Duolingo, en kiuj homoj renkontiĝas kaj praktikas sian ŝatatan lingvon. Kompreneble la unua tia evento en Oslo okazis por Esperanto!

Membroj de Oslo esperantoklubo, inter ili pluraj NJE-membroj, aranĝis kunvenon en aŭgusto. Tie homoj kiuj ĝis nun nur ­tajpis al komputilo povis babiladi en vera vivo. Ilia lingvonivelo kaj entuziasmo imponis nin. Ankaŭ tio estas ripetinda afero! Vi povas legi pli pri tiu iniciato en artikolo de Douglas Draper en la jena Norvega Esperantisto.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 69

 

Tiun poemon sendis al ni Jozefo Kiss de Hungario – multan dankon!

Jozefo Kiss – Avĉjo Pegon Prigapas

Akaci’ olda stratangule
sola staras griz-makule.
Ŝele-medole ŝirita,
de tempoj, tempestoj vipita.

Ĉiuparte kavernoj estas:
kiom da ĝi, vi ne kredas.
Larvoj svarmas ie-tie
kaj pego ilin ĉasas pie.

La okuloj de avĉjo nia
pasas al frond’ akacia
Amikiĝas li kun birdoj,
sed ĉefe kun la pegaj virtoj.

El sia ĉambro li kontemplas
strangajn sonojn li selektas.
Post malfermo de fenestro
frapsonoj venas de peg-estro.

Avĉjo do deziras prigapi
la favoraton kaj rabi
eblon, uzi manovron, jen:
fortostreĉe rigardi alten.

Plezuro, kion avĉjo vidas -
karesi birdon avidas.
For li pepo-varianto,
ĉiu kop-sono kvazaŭ kanto.

Buntaj plumoj, ĉiela estul’,
tro da vidaj por modestul’.
Jen la Ĉiopova sonas:
“La majesta vidaĵo bonas”.

Avĉjo Pegon Prigapas – Interpreto de Matias Jentoft

Ĉi tiu belega poemo de s-ro Kiss priskribas malnovan Akacio-arbon, kie pego fervore serĉas malgrandajn larvojn sub la ŝelo. Ĉi tion spertas maljunulo: "Avĉjo", kiu rigardas tra fenestro. La poemo estas skribita de tria-persona perspektivo, sed la priskriboj estas subjektivaj, de la vidpunkto de la maljunulo.

Ĉio pri la arbo estas malnova kaj rompita: ĝi staras sur malnova stratangulo, kaj la trunko estas rompita: «ŝele-medole ŝirita», eble kiel ankaŭ la maljunulo? La novaj potencoj, la larvoj, kaj precipe la pego, tamen trovis sian vivlokon tie, kaj dum ĉi tiu periodo de sia vivo la arbo funkcias kiel platformo por nova vivo. Povas ŝajni terure imagi, ke la maljunulo estas kiel pikita arbo, sed li pensas pozitive: «ĉiu kop-sono kvazaŭ kanto», kaj fine vokas la Ĉiopovan. La malnova donas vivon al la nova.

Avĉjo pegon prigapas – Interpreto de Hilde Bye

Avĉjo estas sorĉita de pego. Li kontemp­las la kantojn, virtojn kaj aspekton de pego. Akacio kaj avĉjo estas maljunaj. Tempo havas ŝiritan ŝelon de sola arbo. La strat­angulo estas hejmo de la akacio, kaj eble ekstera hejmo de avĉjo. Avĉjo altiras arbon kaj birdojn. Li vidas vivon de birdoj kaj deziras rabi eblon kaj manovron de favorata pego. Ĉu avĉjo volas estiĝi la pego aŭ ĉu li volas estiĝi juna denove? Li sola admiras pegon tra la fenestro el sia ĉambro. Lia rigardo estas sur la buntaj plumoj, kiuj estas potenca vidaĵo por la olda edzo. La neatingeblaj virtoj de kreitaĵo donas al avĉjo plezuron. Avĉjon kaj arbon invadas la ĉiopova.

Lingvo sen verboj?

Estas du manieroj rigardi la variadon en homaj lingvoj. La unua kaj eble plej ĝeneraligita maniero estas ke ni ne povas interŝanĝi informon de cerbo al cerbo kun iu ajn krom kun tiuj, kiuj parolas la plej proksimajn lingvojn al niaj. "Aŭskultu, kiom strange la ĉinoj parolas!""Mirinde, kiel la finnoj ligas afiksojn al la vortaj radikoj!". Eble ŝajnas ke ne ekzistas samaĵoj. La dua maniero aŭ vidpunkto, prezentita inter aliaj de Noam Chomsky kaj Steven Pinker, estas, ke se Mars-ano venus al la tero, li sentus, ke ĉiuj komunikiloj sur la tero estas nur variaĵoj sur la sama temo: ili havas verbojn, objekt­ojn , frazojn, proponojn, rekursecon, ktp.

La lasta vidpunkto ŝajnas iomete embarasa antaŭ empiria pruvo, kaj iuj argumentas, ke la sola lingva "universalaĵo" kiu restas, estas, ke ĉiuj lingvoj havas verb­ojn. La verboj estas la esenco de la frazoj, kaj priskribas kio okazas.

Do, kiam lingvistino Silvia Sotomayor volis fari vere fremdan lingvon, ŝi pensis, ke ŝi rompu tiun universalon. Tiel ŝi kreis lingvon: Kēlen, kiu ne enhavas verbojn. Por plenigi la sintaksan rolon kiun verboj normale havas en naturaj lingvoj, ŝi uzas kvar «relationals». Krom tiu aspekto, la lingvo estas naturalisma, kio signifas, ke ĝi estas bazita sur reguloj kiuj povus ekzisti en la jamaj lingvoj de la mondo. La lingvo estas parolata de la fremda raso "Kēleñi".

Legu pli pri Kelen ĉe
http://www.terjemar.net/

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004