Inter ni dirite 3/2014


N-ro 3/2014
26a jaro (2a periodo)
Redaktis Jon Machlik
Muntis Judith P. Abrahamsen


Ŝako – la nova nacia sporto

Dum la lastaj jaroj ŝako iĝis pli kaj pli populara en Norvegio. Multe pro la norvega mondĉampiono Magnus Carlsen, kiu en novembro lastjare ricevis la titolon. Momente estas Norway Chess en Stavanger kaj en aŭgusto ankaŭ estos la ŝakaj olimpikaj ludoj en Tromsø. Mi – kiel ŝakisto – sekvas la movojn paŝ-al-paŝe.

Magnus Carlsen – nur 23-jaraĝa – iĝis mondĉampiono en Chennai en Hindio. Li ludis kontraŭ la titolposedanto Vishwanathan Anand kaj gajnis la matĉon 6½ – 3½. Grandaj gazetoj tutmonde sekvis la matĉon. En Norvegio estis rekta sendado de VG, TV2 kaj NRK, kaj multcentmiloj da norvegoj sekvis ĝin. Dum la matĉo estis pluraj vendejoj kiuj forvendis ĉiujn siajn ŝaktabulojn, kaj la skiemaj norvegoj trovis plezuron ŝakludi dum la unuaj vintraj monatoj. Ŝako iĝis interesa por la norvega popolo.

Antaŭ nelonge finiĝis Norway Chess en Stavanger, kaj la plej bonaj ludantoj el la mondo kuniĝis por konkursi en la plej forta ŝakturniro en la jaro 2014. Nomoj kiel Aronian, Kramnik, Topalov kaj Catuana estis surloke krome de mondĉampiono Carlsen kaj mia kara ŝakinstruisto Simen Agdestein. Kvankam Carlsen ne gajnis, tamen estis pozitiva suprizo. Simen Agdestein ludis treege bone, kaj en 7 ludoj li ne malgajnis. Kvankam li finis laste, li havis multajn vanajn partiojn kontraŭ la plej bonaj ludantoj en la mondo. Denove estis multe da okuloj sur la turniro, kaj VG havis 6-7-horan rektan sendadon ĉiutage. Eble vi rimarkis?

La olimpikaj ludoj ĉi-somere okazos en la Norda Parizo. «Ni alportas la mondon al Tromsø» estas skribite sur la granda ludejo. Ĉi tien venos 1500 ludantoj el 170 nacioj por konkursi sub la noktomeza suno. La ŝakolimpiko estas la 3a plej granda sporta evento tutmonde. 100 milionoj da homoj en la tuta mondo estos rigardantaj la turniron interrete, kaj venos ankoraŭ amasoj da ludantoj kaj spektantoj al Tromsø por sekvi surloke. Jam ĉiuj hoteloj en la urbo estas proksimume plenplenaj, kaj se vi volas sekvi la eventon, vi nepre mendu flugbileton kaj hotelon nun!

La norvegaj teamoj havas bonan ŝancojn ĉi-jare. En la unua teamo ni havas Magnus Carlsen ĉe la 1a tabulo, kaj tuj post li sekvas Agdestein, kiu surprizis multajn per fortaj rezultoj en Norway Chess. Tuj post li – ĉe la 3a tabulo – sekvas Jon Ludvig Hammer, kiu samaĝas kiel Carlsen, kaj kune ili lernis siajn unuajn movojn. Ĉi-jare ĉio povas okazi, kaj eble – se ni estas bonŝancaj – ni eĉ gajnos medalon!

​​​​​​​​​Jon Machlik

Mojosa vespero

Norvegio estas longa lando kaj ni ĉiuj loĝas malproksime de la aliaj. Ni havas amikojn eksterlande kaj volas interparoli kun ili. Tial ni komencis kun nova kunvena metodo, kiun ni nomas ”mojosa vespero”.

Tie, kie kelkaj esperantistoj loĝas proksime de la aliaj, ili havas eblecon renkontiĝi persone, manĝi kune au simile. En Oslo, Leif Arne Storset gastigas mojosan vesperon, dankon al li! Post duona horo, aliaj esperantistoj renkontas la osloajn partoprenantojn skajpe. Ne estas konkretaj temoj, sed oni parolas pri vetero, politiko, ferioj, aranĝoj ktp.  

Dum la mojosa vespero en majo ni konstatis, ke skajpa renkontiĝo funkcias kun multaj partoprenantoj: ni havis du partoprenantojn en Britio, unu en Svedio, unu en Jordanio, tri en Suomio kaj du en Norvegio. Kaj ni diskutis ege variajn temojn: EU-elektoj (kun EU-anoj), Sirio (kun siriano), Krimeo (kun krimeano) kaj glacio sur la akvo de Tromsø kaj Rovaniemi (kun anoj de tiuj urboj). Oni menciis ke povus esti amuze kune partopreni en Oranĝa Renkontiĝo. Ĝi okazos en Hernösand (Hernusando), Svedio, en oktobro. Tiu urbeto situas en la mezo de la tiuvesperaj nordiaj partoprenantoj.

Pasintfoje, la 3an de junio, estis partoprenantoj en Norvegio, Jordanio, Suomio kaj Svedio. Ni parolis pri pasintaj renkontiĝoj kaj someraj ferioj. Parolante pri ferioj: mojosa vespero paŭzos dum la somero. La venontan vesperon ni aranĝos en la komenco de septembro.

Inviton ni sendos al ĉiuj tra retpoŝtlisto de NJE. Ni ankaŭ invitos esperantistojn vizaĝlibre. Ĉiuj povas partopreni, oni nur bezonas aliron al interreton kaj komunikilon ”Skype”.  

Bonan someron kaj ĝis venonta mojosa vespero!

​​​​​​​​​Amelie Matt


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 46

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004