Inter ni dirite 2/2018


N-ro 2/2018
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar kaj Matias
Muntis Judith P. Abrahamsen

Hello and welcome to this ­edition of IND. From now on we will publish all our articles in English, since we are aiming to reach a bigger international audience.

Hodiaŭ, kiam ni skribas tion, estas unua de aprilo, kiam ­multaj norvegaj gazetoj tradicie publikigas ŝerco-novaĵojn.
Do ni ne volis esti pli malbonaj ĉi tie en IND!

Dankon al Jozefo Kiss de Hungario pri poemon kion li sendis al ni. Ni estas feliĉaj ke ni havas legantoj ĉirkau la globo.

Feliĉan paskon (se vi festas ĝin aŭ nur ĝuas kelkajn feriajn tagojn)!

-La redaktoroj,
Vidar kaj Matias

La originala lingvafrankao

Verkis Vidar Skretting

Ofte diriĝas ke la celo de Esperanto estas ke ĝi iĝu la sennacia lingvo por internacia komunik­ado, por kio oni ofte uzas la terminon lingva­frankao, kiu angle kaj norvege estas «lingua franca». Sed kial oni uzas tiun terminon por internacia lingvo? Surface, aspektas kiel la vorto devenas el la Franca lingvo. Tiu ne estas malbona diveno. Kiel ni scias, antaŭ ne mallonge, per kiu mi celas la periodon antaŭ la dominado de la Angla, la Franca estis la internacia lingvo. La Franca havis pozicion kiel la lingvo de la Eŭropaj elitoj kaj reĝaj kortegoj dum jarcentoj, kaj krom tio, la lingvo disvastiĝis tra grandaj partoj de la mondo danke al la franca kolonirego de la 19a jarcento. Pro tio, ĝi iĝis unu el la plej uzataj lingvoj por diplomatio, scienco kaj internacia komunikado ĝenerale.

Sed la originala lingvafrankao ne estis la Franca, kaj ĝia nomo ne rekte devenas de la Franca. En la vero, ĝi havas multajn komunajn karakterizaĵojn kun Esperanto, ĉar ĝi ne apartenis al unu nacio, kaj nur uziĝis por faciligi internacian komunikadon. La originala lingvafrankao paroliĝis en la havenoj de la Mediteranea Maro ekde la 1000aj jaroj ĝis la 19a jarcento, kaj ekuzis ĝin komercistoj de Suda Eŭropo kiuj kunla­boradis kaj komercadis kun la lokaj popoloj en la arabaj kaj la grekparolantaj landoj de la Mediteranea Maro. Ankaŭfoje kiel Esperanto, la baza vortaro de la lingva­frankao devenis de la latinidaj lingvoj, sed kun pli simpla gramatiko. Krome enmiksiĝis vortoj de la araba, la greka kaj la aliaj lingvoj de la regiono dum la lingvo uziĝis de tiuj diversaj popoloj. La longa vivo de tiu lingvo tra konfliktplenaj jarcentoj montras ke komuna, neŭtrala lingvo estas kaj utila kaj kredebla projekto – internacia komunikado ĉiam ekzistas, kaj oni devas trovi la plej bonan solvon por subteni ĝin.

​Fine, kial nomiĝas la lingvo lingva­frankao, kvankam la lingvo ne estas bazita sur la Franca? Tio estas unu el la amuzaj hazardoj de la historio. En la Mezoriento en tiu periodo, kvankam la vorto franko (poste ŝanĝiĝis la prononco al la moderna franco), signifis personon de Francio, ne uziĝis sole por ili. Kiel oni legas en samtempaj arabaj rakontoj de la krucaj militiroj, la araboj, kaj ankaŭ la grekoj, nomis ĉiujn homojn el Okcidenta Eŭropo frankoj, ĉu ili venis el Francio aŭ ne. Do, la lingvo iĝis la lingvo de la frankoj, kvankam ĝi fakte ne apartenis al iu ajn popolo. Sed Esperanto tamen apart­enas al esperantistoj, ĉu ne?.

Støtte til Skandinavisk kongress

Har du meldt deg på Skandinavisk kongress (esperantonordio.org)? Uhlens legat tilbyr reisestøtte til medlemmer av NJE under 30 år som skal på Skandinavisk kongress. Alle som er født i 1988 eller senere kan få refundert 1000 kroner av deltakeravgiften, slik at du bare betaler NOK 1 600 for kongressen. I tillegg kan du søke støtte for reise t/r Oslo. I utgangspunktet dekkes rimeligste reisemåte.

Søknadsskjema kan lastes ned via http://esperanto.no/uhlen, og sendes på e-post til uhlen@esperanto.no.
Søknadsfrist: 15. april.

Judith P. Abrahamsen


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 67

Pri konstruitaj lingvoj


Flago de konstruitaj lingvoj (Froztbyte/Wikimedia).
Ĉu vi aŭdis pri konstruitaj lingvoj (konlingvoj)? Verŝajne jes, ĉar vi nun legas unu de ili. Esperanto estas la plej parolata konlingvo en la mondo, kaj estis konstruita por komunikado inter parolantoj de diversaj lingvoj.

Sed ekzistas ankaŭ aliaj kialoj konstrui novan lingvon. Eble vi faris «fikcian mondon», kaj vi volas ke la loĝantoj de tiu mondo parolu (aŭ/kaj skribu) sian lingvon anstataŭ ekzemple la anglan? Aŭ vi volas ke via patrino aŭ najbaro ne komprenu kiam vi kaj via geamiko parolas pri ŝi/li? Do vi povas konstrui fikcilingvon aŭ sekretlingvon!

Lingvoj (ankaŭ konlingvoj) bezonas vort­ojn, kaj regulojn por kombini ilin. Ofte oni devas fari la fonologian sistemon unue, kaj poste krei vortojn kun tiuj sonoj. Fakte hodiaŭ ekzistas iloj por helpi konlingvist­ojn, ekzemple por konstrui vortojn, aŭ konjugacii la vortojn kiujn vi jam konstruis, laŭ la reguloj de via lingvo.

Mi persone tre volas rekomendi la podkaston «Conlangery» se vi interesiĝas pri konlingvoj. En ĉiu programo la gastigantoj parolas pri konstruita lingvo, aŭ pri as­pekto de lingvo kaj kiel efektivigi ĝin en siaj konlingvoj.

En la venontaj eldonoj de Inter ni Dirite vi povas legi pri iuj de la pli ol mil konstruitaj lingvoj kiuj ekzistas. Se vi havas proponojn pri lingvo, au tipo de lingvoj, pri kiuj estus interese legi, sendu al ni mesaĝon en nia vizaĝlibro- (Facebook) grupo.

Matias Jentoft

Poemo

Leganto en Hungario, Jozefo Kiss, sendis al ni ĉi tiun amuzan poemon. Multan dankon!

Avĉjo estos prujnokovrita

Iun tagon en la bosko
Venis furioza frosto.
Prujno kovris la frondaron,
Tre molestis hundan aron.

Malbonvide avĉjo povra
Volis iri al vit’ fora.
Sed decides li alie:
Al pomuj’ li paŝis plie.

Nun la pomon li domaĝas,
Por rikolt’ li haste agas.
La korbon li levi provas,
La anson kroĉi klopodas.

Li la frukton kapte ŝiras,
Dume nuken prujno iras.
Li fervoras sufersente –
Manoj tremas evidente.

La korbo apenaŭ plenas,
Kiam sombro al li ekas.
Ruzis lin la temp’ malpia,
Eĉ la ŝtupar’ flankiĝis ja.

Branĉo batas lian kapon –
Fine avĉjon tedas la pom’.
La reston de pom’, li vidas:
Frostaj ventoj maturigas.

Verkis Jozefo Kiss de Hungario
 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004