Inter ni dirite 6/2013


N-ro 6/2013
25a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton!

Jam proksimiĝas la jarfino, kun advento, kristnasko,
novjaraj festenoj kaj… la Zamenhofa festeno!

Vi povas legi la inviton al la Zamenhofa festeno de NJE sube,
ni esperas ke vi ĉiuj povos veni. Sekvas ankaŭ artikolo pri lingvo
kaj vivo en Jordanio, kie mi loĝas nun.

Bonan julon!

Vidar

Letero el Amano, Jordanio

De Vidar B. Skretting


11a jarcenta Korano el Nord-Afriko.
Nun ĉe la British Museum
(fotis: LordHarris @ en.wikipedia)


Amano (fotis: Vidar B. Skretting)

Estas ĉie konate inter esperantistoj ke scio de Esperanto kunhelpas lernadon de aliaj lingvoj. Sed ofte kontribuas la lernado de Esperanto ankaŭ al intereso ĝenerala kaj forta pri lingvoj aliaj kaj kulturoj aliaj. Estas tio, kio okazis al mi, kaj nun prenis min mia intereso pri lingvoj al Jordanio, kie mi loĝas dum tiu ĉi studjaro por plustudi la araban lingvon post mia unua studjaro en Britio. La araba estas tre interesa lingvo, kaj mi tre ŝatas studi ĝin, sed iam mi sopiras al la tempo kiam mi lernis Esperanton – ĉar la araba estas malfacilega se ni komparas ĝin kun Esperanto.

Inter la mltaj mal­facilaĵoj en la araba, estas ke efektive ne estas unu lingvo araba, sed multaj malsamaj dialektoj, kiuj ne ĉiam tre similas al la alia. Ekzemple la dialekto ĉi tie en Jordanio tre similas al la siria kaj libana dialektoj, kaj estas facile por ili kompreni la dialekton de Egiptio kaj la Golfo. La dialektoj en Nord­Afriko aliflanke estas preskaŭ nekompreneblaj al jordanianoj.

Malgraŭ tio, estas lingva unueco pro kiu nomiĝas Moderna Norma Araba (MNA), kiu estas la lingvo oficiala en ĉiuj landoj arabaj. Ĉi tiu lingvo estas tre proksima al la lingvo klasika, kiun ni trovas interalie en la Korano, kaj estas ankaŭ la sola lingvo uzata por skribi la araban. Iumaniere la MNA funkcias kiel Esperanto por la araba mondo, ĉar ĉiuj lernas MNAn en la lernejo, kaj MNA estas uzata en ĉiuj situacioj oficialaj, ekzemple en la universitato, en la televido, en parol­adoj, kaj tiel plu. Kaj neniu parolas MNAn kiel denaskan lingvon simile al Esperanto (kun iuj esceptoj). Pro tiu grava rolo kiun havas MNA en la araba mondo, komencas preskaŭ ĉiuj studentoj, kiuj studas la araban en eksterlando, studi la MNAn unue. Kaj tio estis problemo por mi kaj la aliaj studentoj ĉi tie, ĉar la lingvo kiun ni studas en la universitato ne estas la lingvo kiun parolas la homoj sur la stratoj. Sed restinte ĉi tie sufiĉe longan tempon, ni komencis ankaŭ kompreni pli de la dialekto.

Surprize, estas aliaj similaĵoj inter la araba kaj Esperanto ol nur ĝia uzo kiel komuna lingvo. Ĉar ankaŭ la araba estas bazita sur radikoj kiuj povas formi multajn aliajn vortojn, sed la metodo por fari tion estas tre malsama. La araba uzas trikonsonantajn radikojn, kiuj havas verban signifon en la baza formo, sed povas modifiĝi per aldonaĵoj al tiuj tri. Ekzemple ni havas la radikon k-t-b, kiu donas la verbon «kataba» – skribi, «maktuub» – skribata, «kaatib» – skribanto, «kitaab» – libro, «maktaba» –  librejo, kaj tiel plu. La uzado de ĉi tiuj formoj ofte estas antaŭdirebla, kaj donas eblecon formi novajn vortojn por novaj ideoj el malnovaj radikoj en la lingvo. Sed ĉi tie haltas la simileco inter Esperanto kaj la araba koncernante la facilaĵojn, ĉar la araba havas malregulecojn en abundo, prec­ipe en la substantivoj, kie preskaŭ ĉiuj plur­alaj formoj estas neregulaj kaj ofte aspek­tas tute malsame ol la singularaj escepte de la radikoj.

Krom MNA, ŝajnas ke la angla estas la dominanta internacia lingvo en la araba mondo, ankoraŭ pli ol en Eŭropo, ĉar laŭ la mapo de Pasporta Servo ne estas eĉ unu gastiganto tie, escepte de iuj alilandanoj kiuj laboras en la arabaj Emirlandoj. Ĉiu tio estas en kontrasto al la multo de esperantistoj en najbaraj landoj kiel Irano kaj Israelo. Verŝajne restas multe da laboro por la pli­vastigo de Esperanto en ĉi tiu regiono, do mi volas trovi la unu alian esperantiston en la urbo, se li ekzistas, kaj komenci! Kiel diras la jordanianoj, «inshallah» ni sukcesos!

NJE ripetos la sukceson

(antaŭ du jaroj) kaj organizos Zamenhofan festenon denove!

Ĝi festas la naskiĝtagon de Ludwik Zamenhof, kaj estas ŝanco por ĉiuj junaj esperantistoj kunveni por festeno, amuzo kaj Esperanto antaŭ Kristnasko. Ni kunvenos en Esperantonia sabaton la 14an de decembro je la 19a, la adreso estas Olaf Schous vei 18 en Sinsen en Oslo.

Kaj membroj de NJE kaj aliaj junuloj kiuj interesiĝas pri Esperanto estos bonvenaj. NJE kunprenos manĝaĵojn, gastoj povas kunpreni trinkaĵojn mem.

Bonvenon!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 43

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004