Inter ni dirite 3/2007


N-ro 3/2007
19a jaro (2a periodo)
Redaktis: Aleksander Helgaker


Velkommen

Det er ikke alltid like lett å vite hva som er bannskap
og hva som ikke er det. Bare ved å endre rekkefølgen
på et par ord kan ting fort gå galt, noe som
illustrerer akkurat hvor viktig det er å være forsiktig
når man befinner seg i et annet land med et annet språk.
Flere ganger har det oppståt situasjoner etter at jeg
flyttet til England der folk har bannet uten at jeg engang har
fått det med meg. Det er ikke bare ordene, men også kulturen
der du er som bestemmer om du banner eller ikke.

Aleksander

Ranunkolo!

Laŭ sia propra konvinko oni povas bedaŭri aŭ laŭdi la esprimkapablojn de Esperanto. Same kiel multaj aliaj homoj, ankaŭ mi dum jaroj observis abundan Esperantan sakradon dum Universalaj Kongresoj, en literaturo kaj aliloke.

Sed kio estas sakrado? «Li parolis diable» ne estas sakrado. «Diable! Li parolis!» certe estas sakrado. La vorto «diable» en si mem ne estas sakraĵo, sed la sakra intenco de ĝia uzo igas ĝin sakra. Kaj intencoj estas tre sendependaj de la lingvo kiun oni uzas por manifestacii la intencojn. Oni ne povas malpermesi la radikon diabl- sen samtempe cenzuri ekz. la Biblion.

Imagu ke tiel bela floro povas  esti uzata kiel sakraĵo
Imagu ke tiel bela floro povas
esti uzata kiel sakraĵo

Same, kiam Henrik Ibsen en 1879 lasis Nora diri «død og pine» (morto kaj turmento), tio estis severa sakraĵo. Multajn jarojn poste Odd Tangerud tradukis la esprimon Esperanten per «la diablo prenu!». Neniuj el la vortoj estas en si mem sakraĵoj, sed la uzo difinas la sakran funkcion.

Sakrado ankaŭ havas alian aspekton: Se oni provas eviti aŭ malpermesi specifajn vortojn, tiuj vortoj fariĝas tabuaj. Kaj tabuaj vortoj aŭtomate fariĝas bonaj sakraĵoj, ĉar la fenomeno sakrado estas lingva rompo de tabuoj aŭ deco.

Aliflanke, se oni tro alkutimiĝas al iu sakraĵo, la vortoj sentabuiĝas, la sakra funkcio paliĝas, kaj aliaj vortoj alfluiĝas en la sakran rolon. Nuntempe «død og pine» estas relative malforta sakraĵo en la norvega.

Do ĉu oni volas aŭ ne volas, sakraĵoj ekzistas. Unu el miaj studantoj, Arnhild Lindbach, rakontis pri norvega lernejo, kie la plej religiemaj lernantoj decidis diri «smørblomst» (ranunkolo) kiam ili koleriĝis. La rezulto estis, ke la nomo de tiu floro fakte fariĝis sakraĵo, kaj fine la koncernaj lernantoj pro sia propra indigniĝo decidis ne plu uzi la vorton.

Alivorte: La sakra funkcio igis la vorton fia, kaj tiel la lingvo mem kompensis por la ne-uzo de aliaj sakraĵoj.

Alia ekzemplo povas esti ke nuntempe en la norvega oni apenaŭ povas babili tro multe pri la besto «mus» (muso) sen rideti, ĉar «mus» ankaŭ estas uzata iom maldece pri la vagino, kompense pro la neuzo de la eĉ pli maldeca «fitte» (piĉo), kio efektive origine signifis simple ‘grasaĵo’.

Ne estas strange ke multaj homoj ne ŝatas okupiĝon pri tabuoj kaj maldecaĵoj. Ekzemple venis protestoj de Norvegio kaj eksterlando kontraŭ la sakraĵ-konkurso (ne sakrad-konkurso, sed sakraĵ-konkurso!) de NJE. Kelkaj uzis personpriskribajn vortojn kun aŭ sen la afiksoj fi- kaj -aĉ-, kaj en siaj kuntekstoj la vortoj fariĝis same ofendaj kiel sakraĵoj, ekz. kiam iu insistis ke la estraranoj de NJE estas sencerbuloj.

Tio estas unu el la malbenoj (aŭ benoj?) de ĉiuj vivantaj lingvoj: Ili adaptiĝas al siaj parolantoj, eĉ kiam la parolantoj tion ne volas.

Krom la Zamenhofaj afiksoj fi- kaj -aĉ- ne ekzistas multe en Esperanto kio estas ofenda sendepende de kulturo aŭ kunteksto. Plej ofte la ofenda funkcio troviĝas nur en la intenco uzi la lingvon ofende. Estas pensiga afero, do, ke la solaj eksplicite senhonorigaj elementoj de Esperanta gramatiko estis proponitaj de Zamenhof mem.

Jardar Eggesbø Abrahamsen

Lernu! får seg nettbutikk

Internettsiden Lernu!, som er et internettbasert kurs for å lære esperanto, har nå åpnet sin egen nettbutikk. I nettbutikken kan man blant annet kjøpe gensere, t-skjorter og en rekke andre varer med Lernu!-merke på. Man kan blant annet skaffe seg en grønn t-skjorte med Lernu!-merke på for $14,99.

For mer info: www.cafepress.com/lernu.

 

Ny utgivelse fra Vinilkosmo

Vinilkosmo har nylig begynt å selge et nytt produkt som skal lære folk å bruke esperanto. Denne gang er det et DVD-program som man bruker på datamaskinen. Det går under navnet Esperanto Elektronike og koster 7,95 euro. DVD-en er produsert av E@I som har stått bak en del andre esperanto prosjekter, blant annet Lernu!.

DVD-en ser ut til å være det mest komplette dataprogrammet så langt, og inneholder en rekke metoder for å lære esperanto. På DVD-en finner man blant annet lærebøker fra lernu!, tekster på esperanto (både originale tekster og oversatte tekster), musikk, spill, osv.

Mer informasjon om DVD-en finnes på http://vikio.ikso.net/Projektoj/ElektronikaEsperantio/DVD og selve DVD-en kan enkelt kjøpes fra www.vinilkosmo.com/.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 4

NJE – Jarraporto 2006

En la papera versio (en Norvega Esperantisto) troviĝas eltiraĵoj el la jarraporto de NJE. La membroj de NJE ricevas la tutan jarraporton per poŝto. Ĝi ankaŭ troviĝas ĉi tie, ĉe la interreta versio de Inter ni dirite.

Administrado
La estraro konsistis el

Signe Christophersen, prezidanto
Kristoffer R. Haug, vic-prezidanto (forpermeso ekde oktobro)
Kai S. Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Aleksander Helgaker, estrarano
Judith P. Abrahamsen, anstataŭanto

Revizoro: Arne Olav Mjøen
Vic-revizoro: Kristina Kvamme Nygård.

Pressetalsmann: Leif Arne Storset.

Elekta komitato: La estraro elektis Anders Berg kaj Kai Salvesen (kiu eliros el la estraro) kiel elektan komitaton.

Okazis tri estrarkunvenoj en 2006 – ĉiuj estis telefonaj. Granda parto de nia laboro okazis retpoŝte.

La 31an de decembro 2006 NJE havis 28* membrojn (2005: 28).

Aranĝoj por la membraro
Ni aranĝis kaban-semajnfinon en Bærumsmarka 17-19 marto. Partoprenis 7 membroj. Raporto aperis en IND n-ro 3.

Ni decidis ne aranĝi ion en la aŭtuno, sed anstataŭe provi venigi junulojn al la seminario de NEL. Cetere, la art-projekto de Bård Ask (vd. IND n-ro 6) estis bona okazo por renkonti aliajn membrojn (7 membroj fotiĝis en du sinsekvaj semajnfinoj en novembro, kaj 7 – parte la samaj – membroj renkontiĝis neformale en Oslo en decembro okaze de la malfermo de la ekspozicio en Galleri Fimbil, Rådhusgata).

Membro-leteroj
Ni dissendis neniun membro-leteron en 2006. Sed ni uzis nje-liston kiam ni volis informi niajn membroj pri io.

Inter Ni Dirite
Inter Ni Dirite (IND), la paĝoj de NJE en Norvega Esperantisto, aperis 6-foje, kun 4 ĝis 5 paĝoj. Redaktas ĝin la estraranoj laŭ vica sistemo. En IND aperas kaj movadaĵoj kaj artikoloj en esperanto pri aliaj temoj.

NJE-listo
NJE havas retpoŝtliston kiu estas malferma al ĉiuj membroj (kaj al aliaj, se la estraro aprobas). Ĝi estis sufiĉe aktive uzata en 2006.

Bonven-pakaĵo
Ĉiuj novaj mebroj ricevis bonvenigan pakaĵon konsistantan el bonveniga letero, prov-ekzempleroj de internaciaj revuoj, ŝlosiloj kaj diversaj faldfolioj.

Abon-subvencio
Ĉiuj membroj rajtas ricevi 50-procentan subvencion por unu esperanto-revuo dum du jaroj. NJE prizorgas la mendon kaj la pagon. En 2006 subvencion ricevis 2 membroj.

Retpaĝoj
Nian retejon prizorgis Aleksander Helgaker kaj Judith Parelie Abrahamsen. En 2006 ni interalie aldonis paĝojn en esperanto kaj ĉiujn numerojn de IND ekde 1/2004.

Esperanto-nytt
Aleksander Helgaker estis kunlaboranto de Esperanto-nytt (kiun redaktis Jardar Eggesbø Abrahamsen).

En la amaskomunikiloj:
Østkantavisa (Oslo), 18 septembro: «Språket som skulle skape fred». Intervjuo kun Leif Arne Storset.

NRK1, 28 novembro: programero pri la art-projekto de Bård Ask en la programo «Safari». Menciiĝis NJE kaj filmiĝis kelkaj el niaj membroj.

Aften, 8 decembro: «Videokunst som mediekritikk». Pri la ekspozicio de Bård Ask. Oni mencias nin – kvankam per iom malĝusta nomo.

Sunnmørsposten, 2 aŭgusto: «Sjarmert i senk med esperanto». Tutpaĝa intervjuo kun Jardar E. kaj Judith P. Abrahamsen.

Jen nia mondo
NJE planas eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo, kurso pri esperanto konsistanta el du libroj kaj KD-on (ni tradukos provizore nur la librojn). En 2006 ni laboris pri libro 1.

Sakraĵ-konkurso
Nian sakraĵ-konkurson (vd. IND 6/2006) ni lanĉis en decembro. Ĝi ricevis sufiĉe grandan atenton en la esperanto-medio, kaj venis kelkaj kontribuaĵoj jam antaŭ la jarŝanĝo.

Projekto Interkulturo
Finan raporton pri la projekto ni sendis en julio. Barne- ungdoms- og familiedirektoratet aprobis la raporton, sed ĉar la projekto nur parte realiĝis, ni devis repagi ĉ. duonon de la pagita sumo. (vd. cetere la jarraportojn de 2004 kaj 2005 kaj la raporton de la estrarkunveno de oktobro 2006.)

Internacia Junulara Kongreso
En IJK 2006 en Sarajevo partoprenis 2 membroj de NJE.

Komitatano A
Nia komitatano A en TEJO por la periodo 2006-2008 estas Leif Arne Storset.

Financoj
La jarkalkulo de 2006 montras (mal)profiton de 5 751,42 kr.
Saldo: 27 978,59 kr.

Konkludo
2006 estis bona jaro por NJE. Aktivis ne nur la estraro, sed ankaŭ la membroj. En nje-listo okazis multaj diskutoj – pri plej diversaj temoj. Kaj al nia kunveno en marto kaj al la fotado en novembro venis pluraj pli-malpli novaj membroj. La estraro sukcesis al ĉiu numero de Norvega Esperantisto kontribui per ampleksaj junularaj paĝoj – kaj ni sukcesis aranĝi almenaŭ unu tutlandan kunvenon. Parte dank’ al la art-projekto de Bård Ask NJE ankaŭ sukcesis doni pozitivan bildon pri si mem en la amaskomunikoloj.

* Post la akceptiĝo kaj elsendado de la jarraporto, la estraro lernis ke NJE havis 29 membroj en 2006.

Venonta IND

Redaktør for neste nummer av Inter Ni Dirite er er ikke bestemt ennå, men bidrag bør være oss i hende innen 24. august.

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004