Inter ni dirite 3/2013


N-ro 3/2013
25a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

Det er på tide å planlegge Esperanto-sommeren.
Skal du på landsmøte? Flott! Har du lyst på mer
NJE-aktivitet?

Les artikkelen til høyre og bli med til Brensholmen!
Send gjerne mail til oss om du er interessert.
– Og mens du leser dette, blir det ikke
lenger mørkt i Tromsø….

Amelie

Kabana semajnfino apud Tromsø en julio

Pasintjare en februaro, NJE aranĝis kabanan semajnfinon en Brensholmen apud Tromsø (legu pri tio en IND 2/2012). Ni kunvenis tie sub la norda lumo en la neĝo. 13 junuloj el kelkaj landoj havis amuzajn kaj interesajn tagojn en la nordnorvegia vintro. Tio estis granda ­sukceso – tiom granda, ke ni nun pensas pri la venonta renkontiĝo tie. Ne vintre kun norda lumo, ŝtormoj kaj glitveturado, sed somere kun noktomeza suno, banado kaj multaj aktivecoj ekstere!


Korala plaĝo ĉe la kabano. Fotis: Amelie Matt


Nia kabano apud la preĝejo. Fotis: Amelie Matt


Vilaĝeto Brensholmen. Fotis: Amelie Matt

Kie?

Brensholmen estas vilaĝeto ĉirkaŭ 60 kilo­metrojn for de Tromsø. La vilaĝeto havas malgrandan vendejon, lernejon kaj preĝejon. Apud tiu malnovega preĝejo situas la kabano. Ĝi ne vere estas kabano, sed kutima malnova domo de la Universitato en Tromsø, sed oni povas uzi ĝin kiel kabanon. Enhavas dormlokojn por 12 personoj, kuirejon, loĝoĉambron kaj eĉ saŭnon! Dum la vintra renkontiĝo, ni postsaŭne saltetis tra la neĝo, sed somere ni povus salteti tra la akvo en la golfeto. La tagoj estos pli longaj ol vintre. Kiam vi ­alvenos vendrede kaj foriros dimanĉe, sentiĝos kiel nur UNU tago! La nokto­meza suno brilos la tutan tempon, sed kompreneble nur se ne pluvos.

Kion ni povus fari?

En la ĉirkaŭo de Brensholmen estas kelkaj montoj kaj montetoj, kiuj bone taŭgas por promeni aŭ montgrimpi. Tie estas multaj videjoj kaj la elrigardo estas belega. Nur ­kelkajn kilometrojn for de Brensholmen estas malnova fiŝkaptista vilaĝo, kiu nomiĝas Sommarøy. La nomo signifas someran insulon, ĉar tie la sameoj loĝis dum la somero antaŭ kelkaj jarcentoj. Nun, ne la sameoj, sed la tromsøanoj uzas la insulon somere por rostado kaj banado kiam la vetero bonas. Sommarøy ne estas nur unu insulo, sed multaj insuloj kaj insul­etoj. Fakte, antaŭ du-tri jaroj oni povis aĉeti Lille Sommarøy, la najbarajn insulojn, por kelkaj milionoj da kronoj. Mi bedaŭrinde ne havis sufiĉe da mono en mia ŝparejo – kaj ankaŭ ne havas ŝipeton por iri tien.

Sommarøy havas blankajn koralplaĝojn, puregan akvon kaj belegan elrigardon. Ĉu ni bezonas pli? Jes, sunbrilon kaj varman temp­eraturon. Tion mi kompreneble ne povas garantii, sed mi mendis belegan ­veteron.

Kiam?

Ni pensis pri la semajnfino 05.-07.07.2013, sed ankaŭ aliaj semajnfinoj eblas. Mi ankoraŭ ne mendis la kabanon, ĉar antaŭe ni bezonas scii, kiuj kaj kiom da esperantistoj volas partopreni. Se ni estos pli ol du aŭ tri, estos pli malmultkoste por la kabano kaj la etoso pliboniĝos! Bv. inviti aliajn esperantistojn, membriĝi en nia vizaĝopaĝa aranĝo ”Kabana semajnfino sub la noktomeza suno” kaj skribi (vizaĝpaĝe aŭ retpoŝte) al mi, se vi interesiĝas. Ĝis revido en Brensholmen!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 40

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004