Inter ni dirite 3/2012


N-ro 3/2012
24a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

Ĉi tiu eldono portas kelkajn bonajn somerajn ideojn.
Se vi havas amikojn kiuj ne parolas Esperanton,
vi povas gvidi ilin per Tvitero al la lingvo.
Se vi manĝas karbonhidratojn, vi povas kuiri spagetojn
kun kaporoj (mi rekomendas!). Se vi ŝatas spiri aeron,
vi estas invitata al kabano en Østfold.

Eĉ se vi faros neniun el la proponoj, mi deziras al vi bonan someron!
Espereble ĝi ne tro tedos.

– Leif Arne

Kabana semajnfino en Østfold


Raymond Johansen gardis la fajron
lastfjoje, en 2008 (fotis: Einar Faanes)

31a de aŭgusto – 2a de septembro

Bonvenon reen al la arbaro! Ni elkore invitas vin al renkontiĝo de NJE en la kabano de Heming Welde Thorbjørnsen antaŭ ol la somero elĉerpiĝos.

Ĉirkaŭ la kabano estas riĉaj eblecoj por bani sin, kaj en la kabano estas saŭno.

La saman kabanon ni vizitis en 2008, kaj vi povas legi la raporton en IND 3/2008.

Bonvolu kontakti nje @ esperanto.no se vi ŝatus veni!

Twitterkurset


Klikk her for å løse
kryssordet fra 1. april.

Du har kanskje høyrt om esperantokurset på Twitter? Om ikkje, kan du og venene dine læra språket i 125 korte leksjonar. Høvet er nemlig 125-årsjubileet til esperanto i år, og det er Hilde Kathrine Dahlberg som er opphavskvinne til både idé og ­gjennomføring.

Send venene dine til http://esperanto125.com/dagens-twitter! Her finn du fleire kryssord òg.

Er du alt stø i esperanto, finn du mange folk som kvitrar på esperanto her

Leksjon 1:

Vivo = liv. Okulo = øye. Tago = dag. Jaro = år. Tempo = tid. Hundo, kato, muso. Alle substantiv (ting) ender på -O (uttales Å).

Leksjon 24:

Verb i fortid slutter på -is: Hieraŭ amiko falis, kaj mi helpis lin = i går falt en venn, og jeg hjalp ham. Estis nokto = det var natt.

Leksjon 55:

Mi amas vin = jeg elsker deg. Ĉu vi amas min? = elsker du meg? Li vere amas ŝian voĉon = han elsker virkelig stemmen hennes.

Por 4 homoj

375 g da spagetoj
6 sk da virgega olivoleo
2 ajleroj, fajne tranĉitaj
2 sk kaporoj, gargaritaj, plus kelkaj kaporberoj (se vi deziras)
12 kalamataj olivoj sen ŝtono, hakitaj suko el ½ citrono
8 sk da freŝa folispeca petroselo*
mara salo kaj freŝmuelita pipro
rabotita parma fromaĝo kiel garnaĵo (se vi deziras)

Boligu grandan kaserolon da saletita akvo. Enmetu la spagetojn kaj boligu laŭ la recepto sur la pako, foje miksante, ĝis ĝi iomete rezistas maĉon (al dente).

Varmigu la oleon en malgranda kaserolo. Enmetu ajlon kaj lasu ĝin zumi dum minuto. Aldonu kaporojn, kaporberojn, olivojn kaj citronsukon, kaj lasu ĝin zumi dum ½ minuto plu.

Lasu la akvon flui el la spagetoj en traverŝilon, kaj remetu ilin en la varman kaserolon. Aldonu kapormiksaĵon kaj petroselon kaj miksu ĉion bone. Ŝutu pipron kaj parman fromaĝon. Prezentu tuj.

Recepto el «Velsmakende vegetarisk», rekomendinda sed ne plu havebla kuirlibro de eldonejo Gyldendal. La anglalingva «Easy Vegetarian» de Ryland Peters & Small, Ltd. ankoraŭ estas havebla.

* Por ne-norvegoj: Ĉi tio estas Peteroselinum ­neapolitanum, verŝajne la kutima speco por vi.
Vortklarigo: sk = supkulero (spiseskei)


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 34

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004