Inter ni dirite 6/2008


N-ro 6/2008
20a jaro (2a periodo)
Redaktis Einar Faanes
Enpaĝigis Judith P. Abrahamsen

Estonteco:
ĝin kiu povas aŭguri?
Pri la estonteco oni ja nur povas revi.

En tiu ĉi eldono ni revigis kelkajn de niaj membroj.

– Einar

 

Estonteco

Por la estonteco mi esperas ke eta knabo rajtos esti si mem sen turmentado. Ke oni ne juĝos vin pro via fundo, sed ke vi prefere rajtos esti fiera pri kiel vi aspektas aŭ ne aspektas, kun kiu vi volas intermiksi kaj de kiu vi detenas vin, kiel vi parolas aŭ ne parolas. Ke la grandaj kaj fortaj volos zorgi pri la etaj kaj malfortaj. Ke ni ne kuros for de la respondeco, sed restos firmaj kiam aliaj bezonas nin. Ke ĉiu volas kompreni la mondon, kaj ne nur kritiki ĝin. Ke oni pensas pri aliaj, kaj komprenas aliajn.

– Leif Arne

 

 

 

 

Estonteco

Certe scii pri estonteco ne eblas. Antaŭ kelkaj tagoj kiam mi provis ripari mian printilon komputilan, trovis mi ĉe ĝia malantaŭo butonon ruĝan. Ĝin ne menciis la manlibro. Kiam mi puŝis ĝin faris la printilo sonon strang­an kaj ekprintis kelkajn paĝojn kun skribaĵoj. Unue mi klare ne komprenis kio estis ĝi, sed post pli proksima spektado mi klare vidis ke ĝi montris gazetpaĝon. Mi ne povas vin certigi ĉu vere estas gazeto estonta, do vi ne tion povas fidi entute. Tamen, jen estas kelkaj de la artikoltitoloj: «Homaro ankoraŭ spektas ĉielen. Ne aperis flugiloj eksterteraj!», «Jen la recepto: tiel vi havos vivon feliĉplenan!», «Kravatvestanto deklaras ke spekulacio estas fifako. Reiras al la kruda ekonomio.», «Karotoj daŭre samgrandaj kiel antaŭe» kaj «‘Kiu loĝu en tiu ĉi domo novkonstruita’ krias politikisto ‘Ĉiu jam havas loĝejon’».

– Einar

Vortludo

Trovu la esperantajn vortojn en la diagramo. Vi trovos ilin horizontale,
vertikale kaj diagonale, sed ne maldekstren.

Se vi trovas la bildon malfacile serĉebla, enŝutu PDF-dosieron ĉi tie.
Bona serĉado! (Solvo troviĝas ĉi tie)

1. å spise
2. ansikt
3. å synge
4. kor
5. julenisse
6. høst
7. mandel
8. hest
9. risengrynsgrøt
10. familieanliggende
11. kalkun
12. trett
13. nyttårsaften
14. rakett
15. mett
16. å rødme
17. zamenhof-fest


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 13

Venonta IND

La venonta Inter ni dirite havas lim­daton la 23an de januaro 2009.
Sendu vian kontribuaĵon al: nje @ esperanto.no

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004