Inter ni dirite 3/2016


N-ro 3/2016
28a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen














Esperanto en la ĉiutaga vivo

En lernado de lingvoj ĝenerale ni aŭdas ke oni devas mergi sin en la lingvon, alivorte oni devas havi la lingvon ĉirkaŭ si dum la tuta tago kaj aŭdi ĝin, paroli ĝin, legi ĝin kaj tiel plu, por atingi altan lingvan nivelon kaj iĝi flua parol­anto. Bedaŭrinde la projekto “Amikeco” (serĉu ĝin en Google) ne realiĝis, kaj ne estas lando en la mondo kie oni parolas nur Esperanton. Sed ne problemas – oni tamen povas mergi sin en Esperanton!

Matenmanĝe anstataŭ via ĉiutaga norvega gazeto vi povas legi novaĵojn kaj altkvalitajn komentojn pri aktualaĵoj en la Esperanta revuo Monato. Survoje al via lernejo aŭ laborejo kaj reen vi povas aŭskulti Esperantajn podkastojn kiel la Ĉina Radio Internacia aŭ la Pola Retradio. Kiam vi volas ripozi post la laboro, ĝuu la milojn da Esperantaj filmoj kaj filmetoj en YouTube. Se vi pasigas kvin minutojn en la neces­ejo, pasigu ilin kun la Esperantokurso de Duolingo anstataŭ sensenca poŝtelefona ludo. Vespere, iru al via loka E-klubo por paroli kaj amikumi, aŭ trovi novajn E-amikojn rete. Kaj ne forgesu – venu al la ĉiu-monata reta kunveno de NJE, Mojosa Vespero, kaj praktiku kun viaj norvegaj kaj eksterlandaj amikoj! Ankaŭ ne forgesu ke estas multe da kunvenoj por junuloj kaj plenkreskuloj dum la tuta jaro, kiuj donas al vi ŝancon pasigi tempon tute sen krokodilado – estas kaj amuze kaj tre instrue!

Do, tute fareblas mergi sin ankaŭ en Esperanton en la ĉiutaga vivo, kaj kiel ni scias, nia lingvo estas tiom facila ke tiu metodo helpas nin atingi tre altan nivelon dum mallonga tempo.

Lerni farante/per malsukcesado

Kelkfoje mi estas scivolanta, ĉu ĉiuj sentas tiel. Ke preskaŭ neniuj avertoj estas prenitaj serioze antaŭ ol oni mem faras tiun eraron. Eĉ se oni ricevas admonojn kiel "gardu vian kapon", "uzu kondomon " aŭ " ŝanĝu al vintraj pneŭoj", ne helpas legi ĉiun silabon aŭ imagi scenojn en kiuj vi malsukcesos. Estas nur kiam oni havas tuberon en sia kapo, staras hejme kun la malĝusta valizo post vojaĝo eksterlanden, aŭ forgesis kuracistan rendevuon, ke oni VERE lernas.

Almenaŭ mi estas tia. Kelkfoje mi devas halti antaŭ la spegulo kaj demandi min: ”Ĉu vi estas vera volapukisto*?" Sed tiam mi memoras, kion oni aŭdas en ĉiuj nord­iaj radiokanaloj ĉiujare dum kelkaj tagoj aŭtune:

Tago 1: Meteorologoj anoncas malvarman veteron kaj neĝon, ŝoforoj devus ŝanĝi al vintraj pneŭoj kiel eble plej baldaŭ.

Tago 2: Ne veturu, se vi ne havas vintrajn pneŭojn, la vojoj estas glitigegaj

Tago 3: Pli ol cent aŭtoj trafis trans vojrando tra la tuta lando

"Kion mi havos por tagmanĝo hodiaŭ?", mi pensas. Sed tiam ĝi okazas:

Foje mi pripensas, kial mi ankoraŭ ne gravedigis iun.

Elsalutojn de iu, kiu ne plu pensas, ke li estas la sola ...

Anonima Esperantisto

* "Volapukisto" ne rilatas ĉi tie al iu kiu estas entuziasm­ulo pri la lingvo Volapuko, kreita de la pastro Johann Martin Schleyer. Ĝi estas ĝenerala insulto, ekvivalenta al "idioto".

Zamenhof

Decembro – monato de julo, kaj Esperanto!

La monato de Decembro havas festotagojn por ĉiuj gustoj. Ni havas la vesperon de kristnasko por kristanoj kaj ĉiuj aliaj, la silvestran vesperon por artfajraĵoŝatantoj kaj drink­emuloj la nigran vendredon por aĉetemuloj, la tagon de Sankta Lucia por bulkomanĝantoj, kaj laŭ Vikipedio ni havas ankaŭ la 4-an de Decembro kiel la ninĵaoj. Sed estas tago kiu estas pli grava ol ĉiuj el ĉi tiuj por ni esperantistoj – la 15a de Decembro – la Zamenhofa Tago! La Zamenhofa Tago estas la naskiĝtago de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kaj la tago celebriĝas en la tuta Esperanta mondo. Ĝi ankaŭ estas la tago kiam Zamenhof unuafoje prezentis sian Lingwe Universala, la prapatron de Esperanto. Do ĝi certe estas celebrinda! Kelkaj Esperantistoj ne volas koncentri tre multe je Zamenhof kiel persono kaj preferas nomi la tagon la “Tago de la Esperanto-kulturo”. Kiel ni povas vidi en la bildo, de pasintjara NJE-a Zamenhoftaga festo, ni preferas respekti la viron kiu donis al ni nian bonegan lingvon! Do, faru kiel ni, forgesu pri aĉetado kaj Sankta Nikolao en la 15-a de Decembro, kaj levu viajn glasojn por Zamenhof!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 57


N-ro 58


N-ro 59

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004