Inter ni dirite 4/2015


N-ro 4/2015
27a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton!

Nia skajpa aranĝo “mojosa vespero” pludaŭros dum la aŭtuno.
Ni kunvenos skajpe la 4an de novembro kaj la 2an de decembro
(ĉiam la unuan merkredon monate). Aldonu «Norvega Junularo Esperantista»
al via skajpa kontaktlisto kaj partoprenu!

Ni kutime komencas babil­adon je la 20a horo. Se vi havas ideon
por ia alia Esperanta aktiveco, ne hezitu kontakti nin.

Ĝis!
Amelie

Neŭtrala Moresneto

Ĉu vi jam audis pri Neŭtrala Moresneto?
Neŭtrala Moresneto estis malgranda neŭtrala teritorio de 1816 ĝis 1919. Tia kvazaŭregno situis inter Prusio kaj Nederlando (poste Belgio) kun areo de nur 3,5 km2.

Kial ekzistis tia neŭtrala teritorio?
Post la falo de la Napoleona imperio, oni devis trakti landlimojn en Eŭropo. Dum la Viena Kongreso en 1815, Nederlando kaj Prusio ne povis interkonsenti kion fari kun areo apud vilaĝo Moresneto. En tia regiono estis altvalora zinka minejo. Ambaŭ ŝtatoj volis posedi ĝin. Ĉar ili ne interkonsentis, ekestis neŭtrala zono inter la du landoj. Post la belgia revolucio en 1830, Neŭtrala Moresneto havis limojn al Prusio kaj la nova ŝtato Belgio. La plej norda punkto de la neŭtrala zono nun estis kontaktpunkto de kvar landoj: Nederlando, Belgio, Prusio kaj Neŭtrala Moresneto.

Kiamaniere estis la vivo en Neŭtrala Moresneto?
En la komenco, loĝis nur ĉirkaŭ 250 homoj tie, sed antaŭ la unua mondmilito pli ol 4500. La zinka minejo estis la centro kaj multaj loĝantoj laboris tie. Ĉar tia zono ne vere estis parto de iu alia lando, multaj junaj viroj el la regiono translokiĝis al Neŭtrala Moresneto por eviti militan servon. Administrantoj el Belgio kaj Prusio kontrolis la teritorion, sed kiam oni bezonis juĝiston, la instancoj de la du najbarlandoj devis interveni. Impostoj estis malaltaj dum multaj jaroj kaj ne ekzistis limaj impostoj inter la najbarlandoj kaj la neŭtrala teritorio – ĉar ambaŭ landoj volis signali, ke Neŭtrala Moresneto efektive ne estas eksterlando. Malavantaĝo de vivado en tia neŭtrala zono estis, ke la loĝantoj estis «senŝtatuloj» eksterlande.

Fonto: vikipedio

Kial estas Neŭtrala Moresneto interesa por ni?
Neŭtrala Moresneto ne nur estas kuriozaĵo en la eŭropa historio, sed ankaŭ havas signifon por la Esperanta historio. En 1863 kuracisto, d-ro Molly, venis al Neŭtrala Moresneto por vivi kaj labori tie. Li estis fama kuracisto en la regiono, ĉar li bone kaj malmultkoste helpis pacientojn. La kuracisto estis respektata homo kaj multe laboris por la estonteco de Neŭtrala Moresneto. D-ro Molly estis esperantisto kaj kune kun profesoro Gustave Roy li intencis fondi Esperantan ŝtaton «Amikejo».  Kial ne? La areo estis neŭtrala teritorio, malgranda kaj senmilita. Oni havis «Amikejo-marŝon» kiel nacian himnon, propran blazonon, poŝtmarkojn kaj ankaŭ flagon. La flago havis tri horizontalajn striojn. Oni ne certe scias de kie la koloroj venis, sed eblas ke estis la koloroj de la zinka minejo. Dum la 4a universala kongreso en Dresdeno en 1908 oni proponis ne uzi nederlandan Hagon kiel tutmondan organizan ​­centron, sed la estontan «Amikejo». Kial tio ne funciis? En 1914 la unua mondmilito komenciĝis kaj prusiaj milittrupoj okupis ne nur Neŭtralan Moresneton, sed ankaŭ Belgion. Post la milito en 1919, per la Traktato de Versajlo oni konsentis ke tia antaŭa neŭtrala teritorio estu parto de Belgio. Neŭtrala Moresneto malaperis.

Kaj hodiaŭ?
Ankoraŭ oni povas vidi pli ol 50 de la 60 originalaj limŝtonoj en la arbaro. Ankaŭ estas malgranda muzeo en la urbo Kelmizo, kio atestas pri la ekzisto de tia aparta detalo en la eŭropa historio.

Legi plu?
http://moresnet.nl/esperanto/index_es.htm
http://eo.wikipedia.org/wiki/Moresnet

På norsk:

Nøytrale Moresnet var et nøytralt område mellom Belgia og Preussen fra 1816 fram til 1919. Legen, dr Molly, en engasjert esperantist, jobbet iherdig for opprettelsen av Esperantostaten «Amikejo». Dette ble det dessverre ikke noe av: Første verdenskrig brøt ut, Nøytrale Moresnet ble først okkupert av Preussen og senere tildelt Belgia.

Hodiaŭa Moresnet. Fotis: Flamenc (Wikimedia CC-BY-SA-3.0)
Hodiaŭa Moresnet. Fotis: Flamenc (Wikimedia CC-BY-SA-3.0)


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 52

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004