Inter ni dirite 4/2017


N-ro 4/2017
29a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen



La mallonga norvega somero nun finiĝis,
kaj ni devas reiri al lernejo aŭ laborejo.
Mi esperas ke ĉiuj membroj de
NJE havis bonan Esperantan someron.
Eble vi havis eblecon iri al
Esperanto-kongreso aŭ rekontiĝo?

En ĉiu okazo, NJE rekomencos la ĉi-monatajn
retajn rekontiĝojn, ”Mojosa Vespero”,
post la someraj ferioj – vidu kaj ŝatu nian
Vizaĝopaĝon por pliaj informoj! 


Esperanto – lingvo de la Eŭropa Unio?


Kiel ni ĉiuj scias, la ĉefa celo de la Esperanta projekto estis kaj estas ke ĝi iĝu komuna dua lingvo por internacia komunikado. Kaj ĉu iam estis internacia forumo kiu bezonas komunan lingvon tiel multe kiel la Europa Unio? La EU eble estas la plej grava forumo por internacia kunlaborado en la tuta mondo, kaj helpis unuigi la diversajn eŭropajn landojn en multaj manieroj, sed la kontinento restas malunuiĝinta lingve. La Unio havas 24 oficialajn lingvojn. Eĉ se mi ŝatas ĉi tiun politikon, kiu celas defendi la lingvan riĉecon kaj respekti ĉiujn ​landojn malgraŭ la malsameco de iliaj internaciaj pozicioj kaj potencoj, havi 24 oficialajn lingvojn sendube estas nepraktikega en la taga laboro de la Unio. Krom tio, lingvaj problemoj estas grava kialo por problemoj kiujn renkontas enmigrantaj laboristoj inter la eŭropaj landoj. La intertempa solvo de la lingvaj problemoj, kaj inter la civitanoj eŭropaj kaj en la forumo de la Unio, ŝajnas esti uzado de la angla.

Sed eblas ke eĉ tiu malkompleta solvo ne plu taŭgas. La angla estis inter la lingvoj en Eŭropo kun la plej granda nombro da denaskaj uzantoj, sed kio okazos post la ”Briteliro”? Tiam la angla estos oficiala lingvo nur en du malgrandaj membrolandoj, Irlando kaj Malto. Ne plu estos sufiĉe da kaŭzo por uzi la anglan. La reprezentantoj de la EU eĉ proponis uzi nur la francan en la diskutoj kun Britio pri la Briteliro! Sed kiun lingvon ili uzos en la EUa forumo? Verŝajne estos neeble konvinki la francojn paroli la germanan aŭ la germanojn paroli la francan. Pro tio, nun estas multe da aktivantoj kiuj volas havi Esperanton kiel la novan oficialan lingvon de la EU. Estis provoj en la pasinteco kiuj celis fari la samon, ekzemple la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu prezentis sin por elekto en 2004 kaj 2009. Sed en tiu periodo ne estis la sama grava demando kiun ni havas nun en la Britelira periodo. Kelkaj esperantistoj opinias ke Esperanto ne devas esti oficiala lingvo de la EU pro tio ke Esperanto ne devas aspekti tro multe kiel ”Eŭropa” lingvo, ĉar ĝi estas lingvo por la tuta mondo. Mi ne samopinias kun ili. Se ni povas montri ke Esperanto povas esti sukcesa lingvo por la EU, verŝajne ĝi ankaŭ montras ke ĝi povas esti sukcesa lingvo por ĉiuj aliaj internaciaj forumoj, kaj inter la popoloj en la tuta mondo. Prenu la ŝancon, finvenkistoj!

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 63

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004