Inter ni dirite 2/2004


N-ro 2/04
16a jaro (2a periodo)
Redaktis: Kai Salvesen kaj Signe Christophersen


Sal!

Post longega atendado, jen finfine nova IND! Ĉi-foje redaktis ĝin Signe kaj Kai. Ĉio estas en Esperanto, sed ne ĉio temas pri Esperanto. Ni esperas ke tio plaĉas ankaŭ al niaj komencantoj.

Alt er på esperanto, men vi håper det hjelper på leselysten at ikke alt også handler om esperanto.

Kai kaj Signe

TEJO-seminario en Bruselo 29 februaro-7 marto 2004

Kunlabore kun la Brusela Komunikad-Centro (BKC) TEJO aranĝis aktivulan trejnseminarion en Bruselo inter la 29a de februaro kaj la 7a de marto 2004. Partoprenis ĉirkaŭ 30 junuloj el la tuta Eŭropo, kiuj trejniĝis dum ok tagoj pri projektmastr umado, lobiado, monpetado kaj aliaj valoraj temoj por TEJO-aktivuloj. La oficiala temo kaj titolo de la seminario, kiu estis subvenciata de la fondaĵo «YOUTH» (Jun ularo) de la Eŭropa Konsilio, estis «Junularaj neregistaraj organizoj: Iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo». La ĉefa celo de la seminario estis eduki eŭropajn aktivulojn de TEJO kaj ties landaj kaj fakaj sekcioj pri kiel funkcias la burokratio de la Eŭropa Unio kaj la kunlaboro inter EU kaj la ne-EU-aj landoj en Eŭropo. Prelegoj pri diversaj fondaĵoj eŭropaj, lobiado, projektmastr umado kaj aliaj «sekaj» temoj estis bonege faritaj tute ne-enuige, kaj inter blokoj de prelegoj kaj laborgrupoj okazis interesegaj vizitoj al multaj lokoj, ekzemple la Eŭropa Parlamentejo, la organizo FoJE (Forumo Junul ara de Eŭropo) en kiu membras TEJO, kaj kompreneble la multaj turism aj vidindaĵoj en Bruselo: La granda placo, reĝa palaco kaj multaj pli. Kaj, kompreneble, kelkaj volis gust umi kiom eble plej multajn de la 3000 diversaj bieroj belgaj – bedaŭrinde oni nur sukcesis gustumi ĉirkaŭ 40 specojn. Tamen, la seminario estis bonega kaj interesa, kaj la libertempa amikumado inter la partoprenantoj ankaŭ ja estis kaj amuziga kaj utila: Oni povis tre efike trovi partnerojn pri projektoj movadaj, sed ankaŭ novajn amikojn kaj eble iom pli ol amikoj… Por NJE partoprenis Heming Welde Thorbjørnsen.

Heming W. Thorbjørnsen

Seminario en Sarajevo 21-28 marto 2004

En Sarajevo E@I kaj ILEI organizis seminarion pri kvar diversaj temoj samtempe: Interkultura lernado, Esperanto-instruado, projektmastrumado kaj la projekto «Interkulturo». Ĉiuj parto prenantoj lernis pri interkultura lernado kaj la projekto «Interkulturo», sed elektis krome inter projektmastrumado kaj esperantoinstruado. Por NJE partoprenis du person oj, Espen Stranger-Johannessen kaj Heming Welde Thorbjørnsen, kiuj ambaŭ partoprenis la instruadan kurson. La seminario estis ege interesa kaj amuza, kiel kutime ja estas seminarioj por la esper antojunularo!

Heming W. Thorbjørnsen

Alvoko al junaj esperantoparolantoj

NJE de tempo al tempo, ses ĝis ok fojojn jare, bezonas personojn kiuj povas reprezenti la organizon kiel partoprenantoj de seminarioj pri plej diversaj temoj en plej diversaj lokoj. Ĝuste nun estas planita dulingva seminario (en la angla kaj Esperanto) pri projekt mastrumado en Strasburgo, Francio, en oktobro, kaj dum 2005 estos aranĝataj tri kulturaj interŝanĝoj de po kelkaj tagoj en diversaj eŭropaj urboj. NJE kutimas repagi ĉiujn kostojn al partoprenantoj de fakaj seminarioj kiam ili estas reprezentantoj de NJE. Do, se vi ŝatas vojaĝi kaj ŝatus vojaĝi senkoste, kaj samtempe plialtigi vian Esperantonivelon kaj trovi multajn amikojn en Esperantujo, montru vian intereson per retpoŝto al <nje-estraro @ esperanto.no>. Bonvolu mencii vian naskiĝdaton, kiujn lingvojn vi parolas (okaze de plurlingvaj seminarioj), kiajn temojn vi plej ŝatus prilabori seminarie, kaj vian plenan adreson. Viajn informojn ni metos en datumbazo de interesatoj, kaj ni kontaktos vin kiam ni ekscios pri taŭga seminario por vi. Ĉu vi diras, ke vi ne sufiĉe bone regas Esperanton por partopreni seminariojn? Mensogo! Se vi komprenas tiun ĉi tekston, vi certe taŭgos ankaŭ kiel aktivulo de NJE kaj TEJO!

Heming Welde Thorbjørnsen, prezidanto

La retpaĝoj de NJE

Bård Hekland prilaboris niajn retpaĝojn lastatempe, kaj nun ekzistas ankaŭ regule ĝisdatigata novaĵ-paĝo. Vizitu www.esperanto.no/nje por ekscii pri okazint/ant/ontaĵoj en NJE kaj en la junulara Esperanto-medio ĝenerale.

La norvega registara komisiono, Barne- ungdoms- og familieforvaltningen (BUFA), subtenos, kunlabore kun la EUa subtenprogramo por junulaj neregistaraj organizoj, «YOUTH», la projekton «Interkulturo» per 163 420 kronoj (EUR 20 000). La projekto oficiale komenciĝos en septembro kaj estos realigata de ILEI, TEJO kaj E@I kunlabore kun NJE kaj ses aliaj landaj sekcioj de TEJO. Legu pli pri «Interkulturo» ĉe aŭ kontaktu Heming Thorbjørnsen ĉe <heming @ ikso.net> por pli da informoj.

Komencas ĝermi kaj kreski sur nia balkono aŭ: ni semas kaj semas, neniam laciĝas

Ĉi-printempe ni havas por la unua fojo en niaj vivoj propran balkon on (konfesende nur 3-kvadratmetran), kaj do finfine havas okazon ekkultivi nian intereson pri horti kulturo. Ni estas tute alkroĉitaj de kiam Kai aĉetis la unuajn semojn en januaro.

Precipe interesas nin manĝeblaj aŭ alimaniere utilaj herboj. Ravas nin borago per siaj belaj bluaj floroj (per kiuj oni povas ornami same bone limonadon kiel kukojn) kaj bongustaj folioj, citronmeliso (gracia, preta kreski kaj bonfarti preskaŭ ĉiumedie, bonodora, bongusta tee…), petroselo (uz ebla en kombino kun ajlo por neŭtraligi ties odoron, kaj belega kiel terpoma ornamaĵo) kaj lavendo per siaj bona odoro kaj povo allogi papiliojn. Se oni metas lavendon en siajn littukojn oni laŭdire bone dormos. Kontraŭ malbona dormo taŭgas ankaŭ teo de kamomilo. Se la problemo estas laco (kaj se ne tentas kafo), menta teo povas helpi. Kaj se vi ankoraŭ ne estas konvinkita: Kiel bona Esperantisto vi volas verdigi viajn ĉirkaŭaĵojn, ĉu ne?

Oni bezonas ne multajn aĵojn por komenci ĝui tiun ĉi hobion. Por kultivado sur balkono oni bezonas kompreneble taŭgajn ujojn. Memakvumaj (selvvannings-) potoj estas praktikaj se oni kelkfoje estas for (kaj tial ne povas regule akvumi) dum la somero. Bedaŭrinde montriĝas ke ili estas sufiĉe malbelaj. Cetere vi kompreneble bezonas teron, kaj ankaŭ ceramikajn globetojn aŭ simile por certigi bonan drenadon en la potoj. Kiel sterkaĵon ni uzas miksaĵon de salpetro kaj diversaj mineraloj. (Oni povas aĉeti pretan miksturon en plantbutiko.) Nun jam estas iom tro malfrue por semi ion – sed se vi volas provi tion venontprintempe, ni rekomendas uzi «forcejeton», t.e. potetaron kun travidebla plastika kovrilo. Alia utila afero – kiun ni konfesende tute neglektis – estas libreto en kiu oni povas skribi pri sukcesoj kaj malsukcesoj, por ke oni rikoltu ankaŭ spertojn por venontaj jaroj. Pri kultivado ekzistas cetere multaj inspiraj kaj informaj libroj. Vizitu vian lokan bibliotekon!

Alia bona konsilo: parolu kun homoj. Vi certe havas familianon aŭ amikon kiu ŝatas plantkultivadon kaj kiu povas helpi vin pri ĉiuspecaj demandoj - pri semado, plantado, lokado, aĉetado, kuirado… Eble vi eĉ povas interŝanĝi plantojn kaj manĝaĵojn.

Florajn sukceson kaj someron!!

Signe kaj Kai

Studrondo en Oslo (ne nur por junuloj)

Ĉu vi loĝas en Oslo kaj volas praktiki Esperanton kune kun junaj kaj junecaj homoj? Ekzistas studrondo pri Esperanto ĉi-urbe kiu kunvenas ĉ. du fojojn monate en Vegeta Vertshus en la urbocentro. Kontaktiĝu kun ni se vi interesiĝas pri tio!

Gustumeti aliajn planlingvojn

Ĉu vi estas lingvo-ŝatanto? Sciu ke ekzistas multegaj planlingvoj per kiuj oni povas amuzi sin. Ĉar Esperanto ne estas la sola konstruita lingvo. Certe, oni malofte aŭdas pri la aliaj, sed kelkaj el ili fakte vivas kaj bonfartas.

Ido kaj Interlingua verŝajne estas la du plej vaste uzataj inter la «konkurenc antoj» de Esperanto. Ambaŭ havas centojn (eble milojn) da adeptoj – kaj almenaŭ kelkdekojn da aktivaj uzantoj. Ido estiĝis kiel reformita Esperanto, sed ĝi nun vivas propr an vivon, kaj la iama malamikeco inter ĝi kaj Esperanto ŝajnas plejparte historia. La ĉefaj diferencoj inter la du lingvoj estas ke Ido (iom ne-ekzakte dirite) ne havas akuzativon, kaj ke ĝi havas iom pli da afiksoj kaj vortradikoj ol Esperanto (oni diras nacionala kaj kurajoza, kaj decensar anstataŭ malsupreniri). Ne ekzistas tiom da literaturo en Ido kiom en Esperanto, sed Ido ja havas kelkajn bonajn verkistojn. Menciindas precipe la poetoj Andreas Juste kaj Gonçalo Neves. _La Uniono por la Linguo Internaciona_ aranĝas mondkongreson sufiĉe regule. Ĉi-jare ĝi okazos en Kievo (Ukrainio).

Interlingua estas pli nova ol – kaj iom malsimila al – kaj Ido kaj Esperanto. Oni lanĉis ĝin en la 1950aj kiel sintezon el la latinidaj lingvoj (la franca, la hispana, la itala ktp.). Oni eble povas kompari ĝin kun la norvega skribnormo nynorsk, kiu estas sintezo – ne el apartaj lingvoj, sed el norvegaj dialektoj. Tial Interlingua estas tuj komprenebla al iom erudita persono kiu parolas unu el la latinidaj lingvoj. La Interlingua-parolantoj ŝajnas ne tiom okupataj pri verkado kiom la Esperantistoj kaj Idistoj. Ili ŝajne pli emfazas ke ilia lingvo estas praktika ilo en internaciaj – ĉefe eŭropaj – forumoj. Kompreneble, ankaŭ la Interlingua-parolantoj havas organizaĵon. Ĝi nomiĝas Uniono Mundial pro Interlingua kaj havas eĉ norvegan sekcion. Notinde por la membroj de NJE estas ke okazos Interlingua-kursoj en Svedio ĉi-somere, kun renoma instruisto.

Kaj se vi estas el tiuj kiuj estas allogataj de Esperanto ĉefe pro ĝiaj eksterordinar eco kaj malfamo, ekzistas miloj de multe malpli grandaj lingvoj. Plej multajn el ili parolas verŝajne nur la inventinto (aŭ eĉ neniu!).

Kai

Lobii (p. 11): Neoficiala vorto, signifas «influi povohavajn politikistojn». Venas el la vorto «lobio», la ejo (lobio ekz. de parlamentejo) kie tiaj influadklopodoj ofte okazas.

E@I (p. 12): Mallongigo de «Esperanto ĉe interreto», faka sekcio de TEJO pri interreto kaj komputiloj (la signo «@» oni kutime nomas «ĉe» kiam ĝi estas parto de retadreso).

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004