Inter ni dirite 2/2012


N-ro 2/2012
24a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen


Levde Nordlystreffet i Tromsø
opp til namnet sitt?

Det finn du ut om du
les reisebrevet frå Saŝa Murr, som reiste
frå London for å oppleva det.

– Leif Arne

Nordluma renkontiĝo

 

Kiel 12 esperantaj frenezuloj kolektiĝis en nordega Norvegio, por vidi aŭroron

 

Dum la semajnfino 24-a ĝis 26-a de februaro 2012, en la nordo, eĉ pli norde ol la polusa cirklo, renkontiĝis pli ol 12 junaj esperantistoj, en kabano ĉe la bordo de Atlantika oceano proksime de la urbo Tromsø. Partoprenantaro estis vere internacia, kun homoj de Norvegio, Germanio, Svedio, Ukrainio, Pollando, Nederlando kaj Finnlando. Ni spektis la nordan lumon, saŭnis, ludis tabulludojn, lernis triki, piknikis en la neĝo, kaj simple havis bonan tempon.

Loko

Tiu estis la plej norda Esperanta renkontiĝo kiun mi iam ajn partoprenis, kaj la plej norda loko kiun mi vizi­tis. Antaŭe la titolo de la plej norda renkontiĝo mia estis la sveda Oranĝa Renkontiĝo en Hernusando.

Urbo kun preskaŭ 70 mil enloĝantoj, urbo kiu spertas unu kaj duonan monaton de konstanta nokto ĉiujare, kaj urbo kie oni povas spekti noktomezan sunon somere. Ne, ne, tie ankoraŭ ne promenis blankaj ursoj – ili estas multe pli norde!

Fakte, en Tromsø estas la plej nordaj universitato, botanika ĝardeno kaj bierfarejo de la mondo, krome oni konsideras la urbon plej bona loko por vidi nordan lumon. La celo de tiu renkontiĝo estis vidi tiun lumon. Fenomeno por mi sudeŭropano ne kutima, mi neniam antaŭe en mia vivo vidis ĝin. (Eble mi konfesu, ke kiam mi estis infano, vidante reflekton de urbaj lumoj ĉiele, mi supozis ke tio estas norda lumo.)

Miaj sudecaj antaŭjuĝoj kaj timoj

Kiam mi prepariĝis, mi pensis: por kio mi prepariĝu, ĉu por -50 gradoj laŭ celsio? ĉu por 2 metroj da neĝo? ĉu blankaj ursoj? ĉu eblos spiri libere?

He, ŝajne mi iom eraris, sed mi certas ke mi ne sola estus kiu havas tiajn atendojn rigardante la mapon, ja Tromsø estas eĉ multe pli norde ol Islando.

Malgraŭ sia norda lokiĝo, ĝi estas ĉirkaŭlavata de golfa marfluo, do dum nia alveno la vetero restis relative varma rilate al sia nordeco kaj la tempo de la jaro, ne pli ol -10 kaj la naturo ĝuigis nin per agrabla freŝa neĝo.


Ekde maldekstre: Douwe Beerda, Saŝa Murr, Magnus Henoch, Keith Uber, Michał Matusewicz, Amelie Matt, Jon Machlik, Kristoffer Haug, Hilde Lagnason Bye antaŭ Paula Niinikorpi, Tuomas Latva-Pirilä, Johan Krig Ölund. Fotis: Leif Arne Storset.

 

Alflugo

Ĝenerale dum mia alflugo al Norvegio, estas malfacile min forglui de la fenestro, kaj alteriĝante al Tromsø, ne eblis fortiri okulojn de la pintaj multnombraj montetoj kovritaj per ĵusfalinta freŝa neĝo, ĉirkaŭtranĉitaj per strioj de la maro.

Jes, ni estis tre feliĉaj pri la vetero, falis freŝa neĝo ĵus antaŭ nia alveno.

Envere, mi opinias, la etoso de Nordluma Renkontiĝo komenciĝis matene vendrede en la flughaveno de Oslo. Mi, Magnus, Leif Arne kaj Douwe flugis kune, sed en la flughaveno ni jam renkontis esperantistojn vojaĝantajn el Finnlando, Keke, Michał kaj Paula, kaj poste en flughaveno de Tromsø ni denove renkontiĝis.

Ni pasigis kelkajn horojn en Tromsø, manĝis multkostajn norvegajn sandviĉojn, vizitis gazeteldonejon, kaj ricevis de ili interesiĝon kaj promeson skribi pri ni – esper­antistoj!

Enkabaniĝo

Por atingi la kabanon oni bezonis preni buson al Brensholmen, 55 km for de Tromsø. Por elkabaniĝi oni bezonis veturi per aŭto, ĉar dimanĉe ne estis buso inter la vilaĝeto kaj Tromsø. Feliĉe la organizantoj de Nordluma renkontiĝo prizorgis tion.


Fotis: Michał Matusewicz

 

Trikado

Unu el ĉefaj programeroj estis lerni triki, Amelie portis lanon kaj trikilojn kaj tutan vendredan vesperon post la piknikado en la neĝo, pacience instruadis triki. Ŝajne plej impresis min kiel Keke sukcesis unuafoje en la vivo trikante krei mojosan ĉapeton.

Mi persone nenion sukcesis triki, sed reveninte hejmen, aĉetis trikilojn, do, nun mi scias, kiel triki!

Programo

Ne ekzistis iu strikta programo, la solaj prog­rameroj estis norda lumo kaj … Trikado! La partoprenantoj memorganiziĝis je ludoj, senfinaj agrablaj babiladoj, neĝbataloj, neĝglitadoj, kaj serĉado de aventuroj en subarkta Brensholmen.

Finfine nordaj lumoj - kaj la renkontiĝo sukcesis

Vendrede ni ne ekvidis nordan lumon, sed ŝajne neniu ĉagreniĝis pro tio, ĉar estis sufiĉe mojosa etoso endome, eble ĝi eĉ estis videbla malfrunokte, sed jam neniu pri tio ekscias. Sabate vespere, estis saŭnado, iu eĉ ŝercis, ke kiam oni eksaŭnos, tiam oni ekvidos nordan lumon, kaj okazis – mi venis al la neĝo por malvarmiĝi (ni faris tiel, saŭnado, naĝado en la neĝo – saŭnado, bonega sperto, mi rekomendas!) do, mi decidis resti en la neĝo iom pli longe – verŝajne por pruvi al vikingoj, ke mi estas pli mojosa – kaj jen mi ekvidis, iun NIFOn, ion kion mi neniam antaŭe vidis, la logiko diras, devus esti aŭrora, ĉar mi ne scias kio estas - do mi enkuris en la saŭnon kaj ekkriis - Nordlumo!!! – Do, ĉiuj saŭnantoj enkuris en la neĝo, kaj mi ankaŭ, jes, estis belege, sed mi verŝajne longege restis en la neĝo, la unua kiu venis kaj lasta kiu foriris - finfine mi sidis en 80-grada saŭno kaj pro frostado ne povis meti dentojn kune – brrrr – neforgesebla sperto!v

Nu, ni poste vidis denove aperantan “nordan brilon”, sed jam ni ĉiuj estis bone vestitaj…

Cetere, jam kvinopo de ni reflugante al Oslo dimanĉe vespere tra la flugfenestro ekvidis belegan nordlumon, kaj komencis laŭvice iri al la fenestro kun krioj ”Norda lumo! Norda lumo!”. Ŝajnis, ke ni estas la solaj inspiritaj de ĝi, ĉar la cetero de la flugpasaĝeroj ial mirigite rigardis nin anstataŭ spekti la lumon.

Do, ĉefa oficiala celo de la renkontiĝo atingita, jen!

Krom menciitaj 12 esperantistoj venis al la kabano denaska tromsano kaj esper­antisto Jon - vere juna – nur 15-jaraĝa kiu ŝajne, kompare al la cetero de partoprenantoj de la renkontiĝo ne komprenis kio estas tiom miriga pri norda lumo kaj simple restis kabane por venki ĉiujn en la ludoj.

Kroma agrabla novaĵo post la renkontiĝo estis, ke en la loka senpaga gazeto de Tromsø aperis unupaĝa artikolo kun grandega foto.

Mi dankas al la NJE pro la organizado de tiu mojosa renkontiĝeto, precipe al Amelie, kiu surloke ĉion prizorgadis, kaj Leif Arne, kiu estis la sola oficiala ŝoforo de la renkontiĝo kaj Hilde kiu prizorgis, ke sufiĉu mono por ĉio. Kaj kompreneble dankon al la homoj kiuj partoprenis en la renkontiĝo, sen ili ne okazus bona etoso!

Mi esperas ke mi ankoraŭ partoprenos renkontiĝojn en mirinde belega Norvegio.

Indis ja pro la renkontiĝo vojâgi el Londono kaj sperti 4 flugojn!

Saŝa Murr


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 33

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004