Inter ni dirite 1/2013


N-ro 1/2013
25a jaro (2a periodo)
Redaktis Hilde Bye
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

 

 

Til lykke med 25-årsjubileum, IND!

– hilde

 

 

Vojaĝoj en Anglio kaj Skotlando

 


Rivero Thames


Pluvo en Liverpolo


Rivero Ness


Klifo Dunbar


Stromnes


Ondo


Brodgar Roko

Post  semajnfino en Gotenburgo, kiu estas bela urbo ŝtontegita kun ŝikaj svedoj, mi alvenas Londonon. En la flughaveno Alice atendas min. En Islando, kie ni amikiĝis, ŝi babilis multe pri ĉina pretmanĝa vendejo de Peng. Ni promenas sur la stratoj en mojosa Camden. Ni pasas preter lumŝildo, "Judoj por Jesuo", al  kaŝita malgranda, neŭtrala konstruaĵo, de la kuiristo Peng, meze de placo kun brilaj muroj, li salutas nin kun ĝoja rideto. Denove sur la stratoj de Camden, eĉ estas malfrua vespero, la stratoj estas vivaj kun homoj kaj trafiko. Kiel en la filmo pri la sorĉista knabo, la stratoj estas malrektaj, la konstruaĵoj estas streĉitaj laŭ la ŝtona malrekta strato. Min tre ĉarmas ĉi tio neorta en Britio. Kaj la manĝaĵo en Britio vere bongustas, certe la manĝaĵo de Peng.

Oni ne povas rakonti pri Britio sen mencii la veteron. Liverpool precipe, situas apud la marbordo, havas malbonan veteron. En unu tago oni spertas printempon, someron kaj vintron.

Mi gripiĝas en Liverpolo. Ĉe mia kuzino en ŝia domo mi restas en lito dum unu semajno. Mia kuzino kaj ŝia edzo estas flegistoj, do ili bone zorgis pri mi. La hejmurbo de George, Ringo, John kaj Paul estas surprize granda kaj komerca. Mi atendis multe da brikoj en malgranda ĉirkaŭaĵo. Tamen min ĉarmas ĉi urbo. La popolo de Liverpulo, kun sia karakteriza ’o’, nomas ĉiujn ’love’ (esp. =’kara’). Tio estas la propra nomo por knabinoj, juna knaboj aŭ familianoj.

En Novkastelo mi spertas pli da malbona vetero kaj muzeojn. En Skotlando mi malkovras ke la skotoj parolas pri la vetero ofte kiel la norvegoj. Unu suna tago estas multe aprezata, sed Dunbar estas la urbeto en Skotlando kun plej da sunaj tagoj. En Dunbar estas strandoj kaj krutaj klif­oj kun riĉa birdvivo. Mi promenas  ĉiujn tagojn en la suno, pluvo kaj vento. Dunbar estas malgranda kaj fora, sed fervojo pasas kaj povas vin konduki ĉien, ekzemple al la kontinento. Ĉi-foje ĝi min kondukas al Edinburgo, post tio Inverness nur unu nokton, apud Loch Ness. Estas bele en la norda Britio, la malvarmo ne  preventas ke mi promenu apud la bela Rivero Ness. En vespero mi renkontas vojaĝanton kiu min kunprenas al mia unua festo de la kvina de novembro. La mirindan artfajraĵon spektas multe da homoj. Ŝajne antaŭ la artfajraĵo estas la festo­fajro kun bruligo de pupoj, (vere Guy Fawkes-pupoj), estas  granda familikunveno, sed ni ĝin maltrafas. Tamen mi ĝojas. Artfajraĵo ja!

Sur la ŝipo al Orkadoj mi marmalsanas por la unua fojo. La ondoj estas fortegaj. Feliĉe la vojaĝo inter Scrabster kaj Stromnes ne estas pli longa ol unu kaj duona horo. Mi loĝas ĉe Robo kaj Co en Sandwick en la ĉeflando de Orkadoj. La universitato de Orkadoj situas en Stromnes, estas  bela ŝtona konstruaĵo kun vidaĵo de la maro kaj urbeto. Robo laboras tie pri ond­energio. Post promeno ĉe la marbordo kaj la ŝipirado, mi ne dubas pri la eblo de ĉi naturpotenco. La ondoj havas fortan sonon kaj estas grandiozaj.

La insulo estas verda en tago, nigra en nokto, kaj kiam noktĉielo estas klara, plena de grandaj lumaj steloj. Eĉ malfortan nordlumon ni spektas la unuan nokton. Ĉi insulo estas miriga. En la vespero en la domo de Robert kaj C ni aŭskultas anglan muzikon. Unu peco da muzikhistorio malvolviĝas en miaj oreloj, roko, punko, post-punko, elektroniko ktp. Ilia konservatorio estas plena de malnovaj gramofondiskoj. En la mateno la vidajo el la konservatorio estas plena de verdaj kampoj, ŝafoj kaj obskuraj nuboj kiuj moviĝas en rapida hasto. Mi komprenas kial la turistoj ne vizitas la insulon en la vintro. Estas malfacile antaŭdiri la veteron kaj oni havas garantion de venta kaj humida vetero. Malgraŭ tio malbona vetero aspek­tas mirige en fotoj kaj en la realo, do mi havas bonan tempon.

La pratempaj spuroj estas ĉie en Orkadoj. Oni povas proksimiĝi al la Cirklo de Brodgar, tiel proksima ke oni povas brakumi  rokon. La Orkadoj havas ankaŭ atestojn de vikingoj: rungrafitioj laŭ la entuziasma gvidanto. Unu mesâgo de vikingoj estas: mi estas la plej bona runskribanto. La magio de historio ne estas ĉiam eminenta.

Survoje suden mi pasas grandan Glasgovon, ankoraŭfoje Liverpolon kaj ankoraŭfoje Londonon: fine mi restadas en vilaĝo en Suffolk. La kampara vivo estas kiel en angla krima televido sen la murdoj. Nekredeble Anglio en decembro estas verda kiel en printempo, sed malvarma. Hejme la neĝo kaj festo de Kristnasko atendas min. Mi revenas al Norvegio kun multe da impresoj de homoj, lokoj kaj vetero.

 

 

 

 

 


 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 38

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004