Inter ni dirite 3/2005


N-ro 3/2005
17a jaro (2a periodo)
Redaktis: Heming W. Thorbjørnsen

Saluton, samgejunuloj!

Jen la unua IND de la somera duonjaro 2005. Ĉi-foje la estraro de NJE ŝatus prezenti al vi la jarraporton por 2004 de nia organizo. Kiel vi vidas, ne estis multaj aktivaĵoj en Norvegio dum la lasta jaro, sed ni estis parto de pluraj gravegaj internaciaj projektoj. Aldona internacia afero en la estonteco, fakte jam ĉi-somere, estas la tutnordia festivalo KEF – Kultura Esperantofestivalo – en Finnlando, kies organizantoj inkluzivas la famegan kantiston Patrik el Dolĉamar! Jen ĉi-apude la invito al la aranĝo.

Elkore salutas Heming
Prezidanto de NJE kaj ĉi-foja redaktanto de IND

Bonvenon al kultura festivalo!

Kiel vi certe jam scias, la tutnordia Kultura Esperanto-Festivalo KEF estas aranĝota inter la 16a kaj la 23a de julio ĉi-somere (vidu http://www.esperanto.fi/kef2005/).

Denove ni havas la suverene plej interesan programon en Esperantio: de franca teatro kaj barata literaturo al latinamerika muziko kaj nordia ŝamanismo. Rokmuzike ĝi estas ekz. la sola oportuno vive vidi Dolĉamar kaj La porkoj – cetere havante kaj Jomo, Martin Wiese kaj Esperanto Desperado en unu festivalo oni povas esperi surscenejajn kunaperojn :-) Unu malfeka afero estas ankaŭ, ke la festivalejo situas tramvojaĝete de la centro de Helsinko kaj transstrate de la amuzparko Linnanmäki :-)

La organizantoj FEJO kaj Esperanto-Klubo de Helsinko invitas vin partopreni la aranĝojn de KEF 2005. Ni bezonos surlokajn volontulojn, kiuj povas porti matracojn kaj gardi ejojn. Krome ni ankoraŭ serĉas ekz. unu plian dancigeman DJ-on por niaj noktaj diskejoj kaj pliajn esperantofilmojn.

Mi aŭdis, ke estas ie grupo, kiu subtitoligas filmojn – ĉu eblas montri ilin per videoprojektilo en KEF 2005? Aparte Populärmusik från Vittula estus bonega!

Se vi havas aliajn ideojn, ni estas apertaj por ĉiuj proponoj.

Mi petas vin dissendi la mesaĝon al ĉiuj, kiuj povas interesiĝi pri la afero!

Salutas,
Patrik Austin
Finnlanda Esperantista Junulara Organizo

Jarraporto Norvega Junularo Esperantista 2004

Administrado
La estraro (elektita 2003) konsistis el
Heming Welde Thorbjørnsen, prezidanto
Bjørn A. Bojesen, vic-prezidanto
Kai Salve Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Signe Christophersen, estrarano
Bård Hekland, estrarano

Estis neniu estrarkunveno en 2004. Ĉiuj diskutoj kaj decidoj estis farataj retpoŝte.

NJE havis 20 pagintajn membrojn je 31.12.04. (Je 31.12.03: 31.) Unu nova membro pagis la kotizon en la lasta kvarono de la jaro kaj estas kalkulata kiel membro ekde 2005.

Aranĝoj por la membraro
Ni nenion aranĝis dum 2004.

Interna komunikado kaj informado
Inter Ni Dirite aperis 4-foje en Norvega Esperantisto, kun 3 ĝis 4 paĝoj. La estraranoj prizorgis ĝin laŭ vica sistemo. En IND aperis plejparte movadaĵoj, sed ankaŭ kelkaj artikoloj pri aliaj temoj.

NJE havas retan dissendliston (nje-listo @ nvg.ntnu.no), sed ĝi ne estas multe uzata.

Ekstera informado
Bård Hekland prizorgas nian interretan paĝaron. Ni konstatis ke ne eblas regule ĝisdatigi la paĝojn kiujn kreis David-Emil Wickström antaŭ kelkaj jaroj, do la nuna retejo konsistas el simpla paĝo sub www.esperanto.no/nje kun enkonduka mesaĝo, listo de estraranoj kaj ligilo al nia novaĵpaĝo. Tiu novaĵpaĝo estas blogo kiun Bård kreis en la komenco de la jaro. Dum la tuta jaro li publikigadis diversajn aktualajn informojn tie, inkluzive selektitajn erojn de Inter Ni Dirite.

Bård Hekland kaj Heming W. Thorbjørnsen kreis norvegan version de www.lernu.net.

Internacia kunlaboro
En Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kovrov, Rusio, partoprenis kelkaj norvegoj, sed nur unu NJE-membro. Neniu reprezentis NJE dum la komitatkunsido de TEJO.

Heming W. Thorbjørnsen estis norvega komitatano A en TEJO en la komenco de la jaro kaj maje reelektiĝis por la periodo 2004-6.

Dum la jaro Heming W. Thorbjørnsen estis aktiva kunlaboranto en la projekto Interkulturo, kiu celas starigi kulturinterŝanĝan reton por junuloj en Eŭropo (vd. www.interkulturo.net). Ekde majo 2004 NJE estas oficiala kunlabora organizo de tiu projekto, kaj NJE prenis sur sin la taskon peti subvencion de la fonduso Ung i Europa (YOUTH). Ni nomumis Heming kiel nian reprezentanton en la projekto kaj kiel jure respondecan pri la monpeto. Oni ricevis NOK 163 420 por la unua projektperiodo (unujara). ILEI prizorgas la buĝeton kaj la kalkulon de Projekto Interkulturo (tial la mono nun estas en ilia konto). (NJE jure respondecas pri duono de la buĝeto de la projekto kaj pri la realigado de la kun BUFA (YOUTH) kontraktitaj aktivaĵoj, sed ILEI posedas la projekton kaj respondecas pri ĉiuj praktikaĵoj.) Okazis plankunveno (malfermo de la projektperiodo) en Oslo 22-25 septembro.

Heming ankaŭ partoprenis TEJO-seminarion pri projektmastrumado, monpetado kaj lobiado en Bruselo 29 februaro ĝis 7 marto, en seminario pri instruado en Sarajevo 21-28 marto, kaj en seminario pri projektgvidado en internaciaj junulaj organizoj en Strasburgo 3-10 oktobro.

Financoj
La jarkalkulo de 2004 montras profiton de 5 713,28 kr.

Ni ricevis 6 128,25 kr. (5 % de la tuta subvencio) pro la administra rolo en projekto Interkulturo.

Pro la malmulto de aktiveco en NJE nia sola elspezo (krom bankkotizoj) estis repago de subvencio al Legaco Uhlen. Tio estas subvencio kiun NJE ricevis antaŭe, sed ne uzis.

La bilanco ŝajnas grandega (kr 104 344,30) pro la prizorgado de la mono por Projekto Interkulturo. Kiel la ciferoj montras, 78 226,45 kr. apartenas al tiu.

Konkludo
En 2004 NJE estis preskaŭ sen aktiveco. Sed nia prezidanto kunlaboris nome de NJE en la internacia projekto Interkulturo, ni sukcesis redakti Inter Ni Dirite sufiĉe regule, kaj aperadis utilaj informoj en nia novaĵpaĝo en Interreto.

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004