Inter ni dirite 2/2016


N-ro 2/2016
28a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen














Pensoj pri la stato kaj ­estonteco de NJE

Rigardu nian staton: NJE havis 11 membrojn en 2015. El tiuj membroj 4 estas estraranoj. NJE-membroj loĝas en Tromsø (5), la Oslo-regiono (4), kaj en Trondhejmo (2). Du el ili nuntempe studas eksterlande. Nun ni efektive estas 9 NJE-membroj en Norvegio. Dum la lastaj jaroj la nombroj de novaj membroj kaj eksiĝintaj membroj pli-malpli ekvilibris. Nia membronombro ne multe ŝanĝiĝis.

Ni havas estraron por administri 11 membrojn. Ni verkas jarraporton kaj jarkalkulon. Tio ne estas granda tasko, ĉar ni havas nur malmultajn aranĝojn kaj malgrandajn elspezojn. Ni bezonas komitatanon A (kiu reprezentas NJE en la tegmentorganizo TEJO), sed ne sukcesis trovi iun. Ni aranĝis jarkunvenojn kun 3-5 membroj kaj elektis estraron. Do, 5 membroj preskaŭ estas 50% de nia membronombro kaj oni povus diri, ke la partoprenado bonegas, sed tamen: Ĉu oni bezonas estraron kun 4 estraranoj por 11 membroj?

«Kion faras la estraro?», vi eble volas demandi. Ni dum longa tempo diskutas aranĝi renkontiĝon, sed demando ĉiam estas: Kie? Kiam? Kiu organizos? Ŝajnas, ke ni ne havas homforton por tio. Dum nia internacia babilkunveno «mojosa vespero», kiu okazas unufoje monate, ni diskutis ĝin ankaŭ kun eksterlandaj esperantistoj. Oni volas renkontiĝi, sed ankaŭ en niaj najbaraj landoj homforto problemas. «Mojosa vespero» estas nia plej grava kunveno kaj bona solvo por kunveni. Ne gravas ĉu vi sidas en Tromsø, Oslo, Rovaniemi aŭ Londono – Skajpo funkcias en ĉiu loko. Ofte partoprenas esperantistoj en (kaj el) Svedio, Finnlando, Danio kaj Anglujo. Ni babilas pri internaciaj renkontiĝoj, piedpilko, politiko, vetero, ferioj kaj multe pli. Neniu devas vojaĝi, oni povas sidi hejme kaj krome estas tute senpaga afero. Ankaŭ en niaj najbaraj landoj grandas distancoj inter membroj kaj ili tre ŝatas renkontiĝi «hejme» komputile aŭ poŝtelefone.

Kion faras niaj najbaroj krom partopreni en «mojosa vespero»? En Svedio, SEJU (Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo) malfondiĝis. Ili havis malmultajn membrojn kaj ne eblis teni SEJU vivanta. En Finnlando diferencas la situacio por FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo) ne multe de nia. Ankaŭ tie oni penas por transvivi. Kion fari? Eble estas ideo kunlabori pli. Por atingi NJE-renkontiĝon la plej multaj junulaj membroj ĉiukaze devas vojaĝi longe ene de Norvegio. Por ni en Tromsø ekzemple ne estas ega diferenco ĉu ni vojaĝos al Oslo aŭ al Stokholmo.

Reen al la demando pri la estonteco de nia estraro: Sen estraro, NJE formale ne plu ekzistus. Pli malfacilos denove komenci, kiam estos pli da junulaj membroj iam en la estonteco. Ĉu ni volas fari tian grandan kaj gravan decidon? Ĉu ni eble atendu kaj provu varbi pli da membroj? Ne facilas trovi la plej bonan respondon. Eble oni povus diskuti komunan nordian organizon kun estraro kiu reprezentas svedajn, finnajn kaj norvegajn junularojn. Verŝajne pli facilus trovi  komunan komitatanon A por TEJO. Eble pli facilus aranĝi renkontiĝojn kune.

Do, tio nur estas miaj pensoj. Venontjare, mi «tro maljuniĝos» por NJE kaj eksiĝos. Poste ne estos mia tasko decidi kion fari pri la estonteco de NJE. Mi nur volas komenci internan diskuton. Kion vi pensas?

Amelie Matt


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 56

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004