Inter ni dirite 6/2011


N-ro 6/2011
23a jaro (2a periodo)
Redaktis Einar Faanes
Muntis Judith P. Abrahamsen

Kvankam ĉe multaj ankoraŭ la neĝo ne peris
kaj la vetero restas varma (almenaŭ tielas en Stokholmo),
tamen glitvenas la vintro. Ĉu manke ĉu ne, pensoj ĉi-sezone
sin turnas al vintraj fenomenoj.

Ĉi-numero de Inter Ni Dirite temas pri aferoj vintrorilataj.
Mi esperas ke vi ĝuos kaj ilin kaj la vintron
kaj ties kunligaĵojn.

– Einar

La norda lumo


La norda lumo. Fotis: nb_harsta ĉe Flickr (CC-bt-nc-2.0)

Aurora borealis estas la latina nomo de la natura fenomeno, kiu okazas en la arktaj regionoj. La antarkta fenomeno nomiĝas Aurora australis. Oni ankaŭ nomas ilin nordaj respektive sudaj lumoj. La ĉielo verdiĝas kaj eĉ ruĝiĝas. Sed kio okazas? Ŝargitaj sunventaj partikloj trafas la magnet­kampon. La nordaj lumoj kutime videblas norde de 60° en la vintro. Teorie, oni povas vidi ilin ankaŭ en somero, sed tiam ne estas sufiĉe malhele. Oksigenaj atomoj 100 kilometrojn alte kaŭzas la verdan lumon, ruĝa lumo devenas de oksigenatomoj en 200-kilo­metra alto. Nitrogeno kaŭzas violkoloran kaj bluan lumon. Tiajn kolorojn oni vidas nur dum granda sunaktiveco.

Ĝis hodiaŭ oni ne ekzakte povas klarigi la ekeston de nordaj lumoj. En la mezepoko oni kredis, ke nordaj lumoj profetas malfeliĉegojn. La sangruĝaj lumoj plifort­igis tian impreson. La vikingoj kredis, ke la lumoj estas signo, ke oni venkis en grandan batalon ie: La lunlumo reflektiĝas en la ­batalulaj kirasoj kaj kaŭzas la lumfeno­menon. Hodiaŭ, la homoj tre ŝatas la lumojn. Multaj aziaj turistoj venis al norda Norvegio pro la lumoj. Ili kredas, ke infanoj koncipitaj sub nordaj lumoj estos tre feliĉaj.

En la norda Norvegio, oni ofte sukcesas rigardi la kolorplenajn fenomenojn. Se ne nubas, la verdaj bendoj serpentumas sur la ĉielo, aperas kaj malaperas multfoje tre subite. Se vi ne jam rigardis ilin, vi povas fari tion dum la norda-luma renkontiĝo! NJE aranĝos kabansemajnfinon apud Tromsø en norda Norvegio de la 24a ĝis la 26a de februaro. Neĝos, nordlumos kaj ni povos glitveturi, konstrui neĝulojn kaj neĝulinojn aŭ simple ludi ludojn mal­ekstere, se neĝ­ŝtormos. La kabano ankaŭ enhavas saŭnon.  Ni iros tien vendrede kaj reiros al Tromsø dimanĉe. Eblas veni pli frue aŭ resti pli longe en Tromsø, se vi deziras.

Amelie Matt
fonto: http://de.wikipedia.org/wiki/Polarlicht

Sep specoj de julaj kukoj, Esperantlingve

Baldaŭ venos la julo, kaj kun ĝi festoj, endomaj arboj, kaj kuketoj. En la skand­inavaj landoj ni manĝas kuketojn, ofte spic­itajn. Tamen manĝi tiajn estas relative nova moro, oni tradicie diras ke bakendas sep specoj de kukoj. Normo ne ekzistas tamen pri kiuj oni baku, kaj tio multe varias laŭ ekz. regiono. Dum la lastaj jaroj kukoj malsimilaj al la tradiciaj malmolaj keksoj iĝis pli oftaj pro novaj influoj. Ekzemple, usonstilaj taskukoj ("cupcake") kun tradiciaj julspicoj estis aĉeteblaj dum la lastaj jaroj.

Grava demando estas: dum la Zamenhofa festo, kion diros vi kiam vi deziras la julkukojn ĉe la alia flanko de l' tablo? Jen mi prezentas nomsugestojn por sep de la plej oftaj julkukoj. Kiun nomon uzos vi por diversaj julkukoj? Ĉu vi havas aliajn sugestojn? Kiujn kukojn bakos vi por la jula festo?

Smultring – Grasringo
Sandkake – Sablokuketo
Sirupssnipp – Siropplato
Berlinerkranser – Berlina kravato
Goro – Ornamplato
Krumkaker – Krispkonuso
Fattigmann – Riĉiga kuko / Grasvolvaĵo


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 31

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004