Inter ni dirite 4/2005


N-ro 4/2005
17a jaro (2a periodo)
Redaktis: Kai S. Salvesen

Saluton

Jen nova numero de Inter Ni Dirite, la revuo de la Norvega Junularo Esperantista. Ĉi-foje ĝi estas multe pli movadeca ol kutime, pro multaj okazintaĵoj en kaj ekster nia organizo.

Ni esperas ke vi trovas ĝin interesa!

Kai

Norvega TEJO-prezidanto

Nia prezidanto dum la lastaj du jaroj, Heming Welde Thorbjørnsen, transsaltis al novaj kaj certe pli grandaj defioj: Li elektiĝis prezidanto de TEJO! Vi certe scias ke TEJO estas la internacia Esperanto-junulara organizo, en kiu anas kompreneble ankaŭ NJE. Ne tre ofte okazas ke norvego elektiĝas prezidanto de internacia Esperanto-organizo. Do jen io pri kio fieri!

Heming W. Thorbjørnsen
Ni ne povis trovi alian bildon de Heming. Kaj ne, ni ne demandis…

Ni metis kelkajn demandojn al Heming, kaj vi povas legi liajn respondojn sube. Ni faris tiun ĉi intervjuon iom haste, sed mi estas certa ke Heming havos okazojn por pli profunde klarigi pri iuj aferoj en ontaj intervjuoj kaj artikoloj! Unue, ni demandis lin, ĉu li facile elektiĝis.

– Nu… Mi ja facile elektiĝis – la malfacilaĵojn mi mem konstruis ĉar mi dum kelka tempo ne vidis min kiel taŭgan kandidaton. Sed la elekta komisiono ja sukcesis min konvinki, kaj post tio ĉio iris glate. Mi ja antaŭvide kontrolis, ĉu mi havus subtenon en la Komitato se mi elektiĝus, kaj do trovis tiun subtenon sufiĉe frue en la proceso. Ja jam dum jaro mi sekrete tion ĉi pripensis kaj prilaboris – nur la estraro de NJE kaj la elekta komisiono de TEJO iom sciis. Tiel mi volis la aferon, ĉar mi ne volis al iu detale klarigi, kial mi ne kandidatiĝis, se tio estus la rezulto de mia pripensado.

Kiujn planojn vi havas por TEJO?
– Miaj planoj por TEJO estas la jenaj, kiel mi antaŭe skribis al la komitato en mia kandidatiĝo: «Miaj prioritataj aferoj dum la estrarperiodo estus pli-tutmondigi laŭeble TEJOn al vera tutmonda organizo, trejnado de estontaj estraranoj kaj gvidantoj de la organizo, kaj trejnado de la «eksiĝonta» generacio de TEJO-anoj al UEA-laboro surbaze de la filozofio, vigleco kaj espero de TEJO. Mi vidas la estontan TEJOn kiel pli aktivan organizon, kaj esperas ke mi mem estos parto de la proceso igante tion.» Ankaŭ mi trovos ege interesaj la planojn sub la titolo «estonteco» ĉe la TEJO-vikio: www.tejo.org/vikio.

Kiel TEJO fartas nuntempe?
Ĉu ĝi bone rilatas kun UEA?

– Pri la bonfarto de TEJO kaj la rilatoj al UEA ne eblas mallonge komenti, sed mi povas ja diri ke ni daŭre ne plene kontentas pri la situacio en la Centra Oficejo kaj ke mankas al ni la mono por ripari tion. Krome ni bone fartas, kaj eĉ kreskas! Mi planas inviti la novan estraron de TEJO al kunsido kiel eble plej frue, kaj post tio povus pli komenti pri oficialaj sintenoj kaj opinioj de TEJO.

Ni dankas pro la respondoj, ege gratulas kaj deziras sukceson al la nova TEJO-prezidanto!

NJE elektis novan estraron

NJE-test
Det nye styret i NJE.

En la ĝenerala kunveno de NJE en Morokulien en junio elektiĝis nova estraro. Ĝi konsistas el (fra venstre på bildet) Signe Christophersen (prezidanto), Kai Salvesen (sekretario), Leif Arne Storset (kasisto), Aleksander Helgaker (estrarano) kaj Judith Parelie Mortensen (anstataŭanto). La du laste menciitaj estas novaj en la estraro. Aleksander loĝas en Bærum kaj estas gimnaziano. Judith loĝas en Trondhejmo kaj devus esti konata al ĉiuj kiel la enpaĝiganto de Norvega Esperantisto. Ŝi estas profesia grafikisto. La posteno de vic-prezidanto provizore vakas. La nova estraro esperas ke ĝi estos iom pli aktiva ol la antaŭa. Ni interalie intencas aranĝi diversspecajn renkontiĝojn, prefere du en ĉiu jaro. Ĉi-aŭtune ni volas fari ion en la Oslo-regiono lige kun la kursoj por komencantoj. Pli pri tio poste. Se vi deziras legi la raporton de la ĝenerala kunveno vi povas konsulti nian novaĵpaĝon sub www.esperanto.no/nje.

La retpaĝoj de nje havas novan redaktoron

Dum la lastaj jaroj Bård Hekland prizorgis la retpaĝojn de NJE. La paĝoj estis simplaj, sed informaj kaj regule ĝisdatigataj. Nun nia nova estrarano Aleksander Helgaker transprenis tiun ĉi taskon. Li intencas re-enretigi la paĝojn kiujn kreis siatempe David-Emil Wickström kunlabore kun Bård Hekland. Tiuj paĝoj tre bone aspektas kaj funkcias, sed la antaŭa estraro decidis tamen ne uzi ilin ĉar mankis al ni la necesaj scioj por ĝisdatigi kaj prizorgi ilin. Nun la tempoj ŝanĝiĝis kaj ni havas kelkajn komputilemajn homojn en la estraro. Ni estas certaj ke ni baldaŭ (denove) havos belegan kaj profesi-aspektan retpaĝaron.

La NJE-listo havas novan adreson

Ni translokis nian retpoŝtan diskutliston nje-listo al la komputilo de NEL, kaj sekve estis kelkaj ŝanĝoj. Plej okulfrape ĝi havas novan adreson, nome:

nje-listo @ esperanto.no

Ni instigas al ĉiuj membroj de NJE membriĝi en la listo. Ni provos igi ĝin iom pli aktiva ol ĝi estis ĝis nun. Vidu nian retpaĝon, www.esperanto.no/nje, por ekscii kiel aliĝi al la listo!

Projekto interkulturo

Ni ĵus malkovris ke ni apenaŭ skribis pri la projekto Interkulturo en la kolumnoj de Inter Ni Dirite. Kaj tio estas skandalo, ne nur ĉar NJE havas rolon en ĝi, sed ankaŭ ĉar ĝi estas bona kaj menciinda projekto! La celo de Interkulturo estas krei lokojn kie junuloj de la tuta mondo povas renkontiĝi por interŝanĝi pensojn pri siaj respektivaj kulturoj. Ekzistas interalie retejo (ĉe www.interkulturo.net) kie oni povas partopreni en diversaj forumoj. Sed la projekto ampleksas ankaŭ diversspecajn «fizikajn» renkontiĝojn.

NJE estas kunlabora organizo de Interkulturo (kune kun i.a. ILEI, la instruista organizo) kaj prenis sur sin la taskon peti subvencion de la eŭropa YOUTH-fonduso (Ung i Europa) por la projektperiodo 2004-2005. Ni ricevis ne malpli ol 20 000 eŭrojn – do ĉ. 160 000 norvegajn kronojn!

Certe, la retpaĝaro de Interkulturo estas bona oferto por tiuj kiuj volas samtempe praktiki Esperanton kaj interŝanĝi pensojn pri kulturo kun alilandanoj. Do ni instigas al ĉiuj niaj membroj partopreni! Kaj se vi deziras labori pli aktive en la projekto, do malantaŭ la kulisoj, la aktivula grupo certe bonvenigas vin ankaŭ al tio!

Publika letero al la estraro de TEJO

Oslo, 22an de julio 2005

La estraro de Norvega Junularo Esperantista (NJE) konstatas ke en sia anglalingva eseo ĉe Christopher Culver kritike analizas aspektojn pri Esperantaj ideologio kaj komunumo.

La estraro de NJE konstatas ke ne necesas ĉiam konsenti pri ĉiuj detaloj en tiaj analizoj, sed ke ili tamen gravas por eviti ke Esperanto fariĝu kvazaŭ sanktaĵo, kaj por eviti ke la esperantistoj fariĝu senkritikaj obeantoj de potenculoj aŭ kredoj rilate al nia lingvo.

La estraro de NJE observas ke la artikolo de Christopher Culver ne atakas personojn, sed jes atakas nekonsistencojn kaj propraspertitajn maloportunaĵojn pri kelkaj ideologioj kaj sintenoj en Esperantio. Plue ni konstatas ke gravas por la Esperanta komunumo analizi kiel tiaj nekonsistencoj kaj spertitaj maloportunaĵoj ekestis, precipe kiam ili ekestis en la Esperanta vivo de grava aktivulo de nia komunumo. Tio helpos nin eviti ontajn kabeojn. Tiurilate ni taksas la artikolon de Christopher Culver grava kontribuo.

La estraro de NJE observas ke en TEJO-Tutmonde n-ro 110 la redakcio verkis personajn atakojn kontraŭ Christopher Culver, kaj en propra artikolo kaj en la vortoj de la redaktoro. Ni observas ke per tiuj atakoj TEJO-Tutmonde eĉ konfirmas ke s-ro Culver pravas pri almenaŭ kelkaj el la eldiroj kiuj provokis tiujn atakojn flanke de TEJO-Tutmonde. Interalie, per sia kritiko kontraŭ la denaska lingvo de s-ro Culver, la periodaĵo bedaŭrinde konfirmas ke kelkaj esperantistoj taksas Esperanton pli bona ol denaskaj lingvoj entute.

La estraro de NJE observas ke al la atakoj en TEJO-Tutmonde plene mankas argumentoj rilate al la afero diskutita, sed anstataŭe direktas sin al la persono mem en tre intensaj kaj privataj manieroj.

La estraro de NJE observas ke TEJO-Tutmonde per siaj mencioj de la «Afero» per majuskla A, per la senargumentaj atakoj, kaj per sia maljusta karakterizo de la Culver-artikolo kiel kalumnio, klopodas kredigi ke ekzistas nur unu vero kaj unu ideologio en la Esperanta komunumo. Ni bedaŭras ke TEJO-Tutmonde nome de sia redakcio tiel klopodas justigi senkritikajn kredojn pri tioma sankteco de Esperanto ke kritikaj analizoj de maloportunaĵoj konduku al efektiva sociala forbarado de la analizinto, kvazaŭ sekto kiu ekskomunikas kritikemulojn kaj malpermesas amikecon kun tiuj.

La estraro de NJE bedaŭras ke TEJO-Tutmonde nome de sia redakcio admonas pri retpoŝtaj atakoj kontraŭ la persona retpoŝta adreso de s-ro Culver, kaj eĉ lanĉis mokvorton bazitan sur lia nomo.

La estraro de NJE observas ke la atakoj kontraŭ Christopher Culver okazis nome de la redakcio, kaj ne kiel letero de leganto.

La estraro de NJE tial trovas ke la atakoj kontraŭ Chrisopher Culver estas misuzo de redakcia potenco, kaj apartenas al la ĝenro de persekutoj kontraŭ individuo.

La estraro de NJE tial trovas ke la redakcio de TEJO-Tutmonde agis male al la idealoj de Esperanto, dum Christopher Culver per sia kritika sed tamen afereca kaj ne-personataka analizo konformas al la sinceraj, ne-personatakaj kaj memkritikemaj tradicioj de la tradiciaj Esperanto-idealoj.

La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO publike pardonpeti al Christopher Culver pro la personaj atakoj kiuj aperis ne nur en organo de TEJO, sed eĉ en la nomo de la redaktoroj de tiu organo.

La estraro de NJE instigas al la estraro de TEJO konstati ke al la Esperanta komunumo gravas kritikaj analizoj de la Esperantaj ideologioj kaj komunumo, kaj precipe kiam tiuj analizoj venas de personoj kiuj aktivis en la movado kaj tiel povas baziĝi sur propraspertaj maloportunaĵoj. Ni ne estu blindaj pri la fakto ke ideologioj, ankaŭ Esperantaj, havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn.

La estraro de NJE

Salato kun kikeroj (kikertsalat)

Tiu ĉi plado estas tute vegetara, sufiĉe malmultekosta kaj tute verda, do sendube taŭga por plej multaj esperantistoj.

Por kvar manĝemaj personoj:
Unu aŭ pliajn tagojn antaŭ la manĝo, lavu 300 gramojn da kikeroj, poste lasu ilin en akvo dum 12 horoj por ke ili malsekiĝu. Lavu ilin denove kaj boligu ilin dum unu horo.

Tuj antaŭ la manĝo: Lavu kaj tranĉu unu grandan laktukon, du paprikojn, du etajn cepojn, iom da folicelerio, kaj miksu ĉiom kun 200 gramoj da fetafromaĝo kaj la malvarmaj kikeroj. Aldonu ankaŭ iom da olivoleo kaj vinagro.

Bonan apetiton!

Signe

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004