Inter ni dirite 2/2020


N-ro 2/2020
32a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

Post tri monatoj da ­kvaranteno,
ŝajnas ke ni bonŝance evitis grandegan ondon
de la kronviruso kaj ke la lando iom post iom malfermiĝos.
Bedaŭrinde, la someraj kongresoj nuliĝis,
kiel ĉiuj planoj for ferioj eksterlande.
Sed dum ni atendas ke ĉio revenos al la normala,
ni deziras al ĉiuj niaj membro
bonan ­someron en Norvegio!

 

 

IJK verŝajne prokrastiĝos denove

Ĉi-jare multaj grandaj aranĝoj, kiel la Someraj Olimpikaj Ludoj, la eŭropa ĉampionado en futbalo, kaj la Universala Kongreso (UK) de Esperanto, jam prokrastiĝis al la venonta jaro pro la koronvirusa pandemio. Ankaŭ la Internacia Junulara Kongreso, kiun oni planis aranĝi en Nederlando ĉi-somere, ne okazos kiel planita. Bedaŭrinde, laŭ Libera Folio, nun decidiĝis ankaŭ nuligi la venontjaran IJK-on en Koreio. La KEJ (Korea Esperanto-Junularo) prenis tiun decidon pro la danĝero ke la pandemio ne jam estos malaperinta en la lando antaŭ la ventonta somero. Jam trafis la landon dua ondo de la pandemio, do kompreneble estas malfacilege diveni kio okazos. Ĝis nun, TEJO ne decidis kion fari, sed inter la alternativoj estas aranĝi IJK-on en Nederlando venontjare, aŭ aranĝi nur retan kongreson.

Quenya kaj la ”sekreta malvirto” de Tolkien


Tolkien 1916.
Fotisto nekonata (wikimedia commons)

En nia serio pri planlingvoj ni jam prezentis Khuzdul, la lingvon de la nanoj en la fantazia mondo de J.R.R. Tolkien. Tolkien, aldone al siaj tre konataj libroj kiel La Mastro de la Ringoj, kreis multajn planlingvojn por siaj historioj. Pro ili, li probable estas la plej fama planlingvisto en la mondo, eĉ pli fama ol Zamenhof (bedaŭrinde!). Nesuprizante, Tolkien lernis kaj subtenis la ideon de Esperanto, kaj liaj propraj lingvoprojektoj ne estis internaciaj helplingvoj kiuj celis konkuri kun Esperanto, sed ili nur reprezentis lian provon krei ion belan kaj interesan kio konvenas al lia propra gusto. Tolkien priparolis sian intereson krei lingvojn kiel sian ”sekretan malvirton” en fama prelego kiun li donis en 1931, en kiu li laŭdas la imanentan kreivan kaj eĉ artan kvaliton de lingvo-kreado.

La plej finita kaj formperfekta lingvo kiu devenis el lia ”sekreta malvirto” estis Quenya. Tio estis, en la mondo de La Mastro de la Ringoj, la malnova lingvo de la elfoj kiun parolis nur la plej maljunaj kaj plej lertaj elfoj, iel kiel la ”latina” en tiu fantazia mondo. La gramatiko de Quenya prenas inspiron de la latina kaj la finna, kaj tial estas kazo-riĉa kiel ambaŭ, kaj aglutina kiel la finna.

Bedaŭrinde, Tolkien ne tute finverkis Quenya-on, nek la gramatikon nek vort-aron, sed ĝi nepre konsideriĝis eble la plej bela planligvo kiu iam kreiĝis. La plej longaj ekzemploj de Quenya estas la poemoj kiujn skribis Tolkien, kaj ili vere sonas bele. Jen eltiraĵo de la poemo Namárië, kiu aperis en La Mastro de la Ringoj:


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 85

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004