Inter ni dirite 3/2017


N-ro 3/2017
29a jaro (2a periodo)
Redaktis Amelie Matt
Muntis Judith P. Abrahamsen














 

Protokolo de la jarkunveno de NJE​

La 3an de junio je la 16.30a horo

Ĉeestas Leif Arne Storset kaj Amelie Matt (en Sandnes) kaj skajpe Hilde Lagnason Bye, Vidar B. Skretting kaj parte Jon Machlik.

1. Malfermo

La prezidanto bonvenigis membrojn kaj informis pri nova aĝlimo de NJE. Por sekvi la regulojn de TEJO, NJE plialtigis aĝlimon de 30 al 35 jaroj. Tio signifas ke ekde 2017 antaŭe «plenkreskaj» membroj inter 30 kaj 35 denove estas membroj de NJE.

2. Apropo de alvoko 

La alvoko estas aprobita.

3. Elekto de kunvena prezidanto, raportanto kaj du subskribantoj de protokolo 

Oni elektis
kunvena prezidanto: Amelie Matt
raportanto: Amelie Matt
subskribantoj: Leif Arne Storset kaj Vidar B. Skretting 

4. Aprobo de jarraportoj de 2015 kaj 2016

La jarraportoj estas aprobitaj.

5. Aprobo de jarkalkuloj 2015 kaj 2016

Nia revizoro aprobis jarkalkulojn de kaj 2015 kaj 2016. La jarkalkuloj estas aprobitaj.

6. Elektoj 

Oni elektas jenan estraron:
prezidanto: Vidar Benjamin Skretting
vicprezidanto: Matias Särkelä Jentoft (kondiĉe ke li remembriĝos)
kasisto: Hilde Lagnason Bye (reelekto)
sekretario: Leif Arne Storset

Oni ankaŭ reelektis Ulf Stenhaug kiel revizoron. Vicrevizoro estas Amelie Matt.

Elekta komisiono: Vidar B. Skretting kaj Matias Särkelä Jentoft

7. Planoj por 2017-2018

Proponoj:

  • Oni daŭrigu mojosajn vesperojn. Eble kun temo por la vespero? 
  • Oni pli aktivos en Facebook. La estraro esploros ĉu paĝo aŭ grupo estos pli avantaĝa por ni. 
  • Dum la somero 2017: renkontiĝeto en Oslo.
  • En 2018: NEL volas aranĝi renkontiĝon kune kun la svedaj kaj danaj esperanto-asocioj. NJE ŝatus havi (apartan) junularan programon. 

8. Fermo

La prezidanto fermis la kunvenon kaj dankis estraranojn pro la kunlaboro la pasintajn jarojn.  

 

Prezidantaj vortoj

2a – 4a de junio okazis landa kongreso de NEL kun landa kunveno de NJE. Finiĝis la periodo de la estraro dum la pasintaj du jaroj, kiun gvidis Amelie. Ni dankas al Amelie pro ŝia grava kontribuo al NJE dum ŝiaj multaj jaroj kiel prezidanto. Vi povas legi la raporton de la landa kunveno en ĉi tiu eldono de IND.

NJE elektis min nova prezidanto, kaj ankaŭ elektis novajn kaj kapablajn estraranojn por helpi min gvidi nian organizaĵon. Por tiuj el vi kiuj ne konas min: mi estas 26-jara studento de Oslo, kaj mi studas la araban kaj la persan. Mi esperantistiĝis antaŭ 12 jaroj kaj estis membro de NJE dum la tuta periodo. Dum la lastaj kvar jaroj mi estis vicprezidanto de la organizaĵo.

Mi ege antaŭĝojas komenci la laboron, kaj mi esperas ke NJE estos kaj restos loko por disvastigi scion kaj entuziasmon pri Esperanto inter norvegaj junuloj.

Vidar

 


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 62

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004