Inter ni dirite 1/2015


N-ro 1/2015
27a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton karaj esperantistaj junuloj!

Jam venis la printempo kaj tuj venos la somero – kaj la landa kunveno de NJE!

Ĝi okazos sabate je la 13a de junio, 16.30–18.30 en Trondhejmo.
Ĉiuj membroj de NJE estas invititaj. Ni elektos novan estraron,
do prenu la ŝancon se vi volas esti en ĝi!  Ankaŭ estos sufiĉe
da tempo por amuziĝi kune kun aliaj esperantistoj de la tuta lando.

Pliaj informoj venos en la venonta IND.

Ankaŭ – ne forgesu la ĉi-monatajn Mojosajn Vesperojn!
Bonvolu vidi nian Vizaĝlibran paĝon aŭ la retpoŝtliston por invito.

Ĉu vi volas lerni lingvojn per nova, amuza metodo?

Esperanto estas facila lingvo, sed ni ĉiam povas plialtigi nian lingvonivelon, kaj multaj esperantistoj ankaŭ tre ŝatas lerni pliajn lingvojn. La usona operokantisto Gabriel Wyner antaŭ mallonga tempo lanĉis retpaĝon kaj publikigis libron pri sia metodo por lerni lingvojn. Ĝi similas al la “Rekta Metodo” de Stano Marček, do li opinias ke la plej bona metodo por lerni novajn lingvojn estas lernado sen uzado de alia lingvo, kaj la celo estas ke la lernanto povos pensi kaj esprimi sin en la  lernata lingvo ekde la komenco, sen “tradukado” el la denaska lingvo enkape. La metodo de Wyner ne estas limigita al iu lingvo, sed proponas ilaron por lerni ajnan lingvon, fokusante je propra elparolo ekde la komenco, uzado de bildoj, kaj je la graveco de lernado de vortoj en ties propraj ĉirkaŭtekstoj. Mi mem tre uzas ĉi tiun metodon ĉiutage dum miaj lingvostudadoj (la araba kaj la persa), kaj havis bonajn rezultojn per ĝi. Kial ne provu? Vidu ĉe www.fluent-forever.com (en la angla).

Esperanto kaj la moderna hebrea – ­konstruitaj lingvoj kiuj sukcesis

Ni kutime diras ke Esperanto estis kaj estas la plej populara planlingvo tra la historio konsidere de la nombro de parolantoj. Ĉu ĝi vere estas tia? Eble ne – ĉar estis ankaŭ alia idealisto de la Rusa Imperio kiu prezentis novan lingvon dum la 1880aj jaroj krom Zamenhof. Lia nomo estis Eliezer Ben-Yehuda, kaj lia lingvo, la moderna hebrea, havas pli ol sep milionojn da parolantoj hodiaŭ. Nesuprizante, la plej multaj ekmirus pri la nomigo de la hebrea kiel konstruita lingvo aŭ planlingvo, ĉar ĝi estas la nacia lingvo de Israelo, kaj la Malnova Testamento skribiĝis hebrelingve. Tio veras, sed la hebrea nemulte paroliĝis kiel ĉiutaga lingvo eĉ en la tempo antaŭ Jesuo, kies denaska lingvo estis la aramea. Dum la tempo en diasporo, la judoj adoptis la lokajn lingvojn kun iuj ŝanĝoj kaj kreiĝis novaj judaj lingvoj kiel la jida kaj la judhispana. Dum  tiu periodo, la ĉiutaga uzado de la hebrea certe ĉesis, eĉ se ĝia uzado kiel liturga lingvo daŭris.


Eliezer Ben-Jehuda. Fonto: Wikimedia Commons


L. L. Zamenhof (el la arkivo de UEA, Wikimedia Commons)

Kiam la juda enmigrado al Palestino komencis, kaŭze de la ekflorado de la cionismo en la diasporo, la plimulto de la novaj enmigrintoj parolis la jidan, kiun la plimulto kredis esti la oficiala lingvo en la juda ŝtato. Sed Ben-Yehuda opiniis ke nur la hebrea estas la propra lingvo de ilia ŝtato kaj komuna lingvo inter la malsamaj judaj grupoj. Li prenis radikalan paŝon, kaj decidis paroli nur la hebrean al sia filo, Ben-Zion Ben-Yehuda,  kiu naskiĝis en 1882. Tiel iĝis la unua denaska hebrelingvano post du mil jaroj. En la komenco estis tre malgranda grupo kiu sekvis tian ideologion, kaj diriĝis ke en 1902, ankoraŭ estis nur dek familioj kiuj adoptis la hebrean kiel solan familian lingvon. Sed kun la sekvaj enmigradondoj, ĝi populariĝis, kaj iĝis la oficila lingvo de la ŝtato kiam ĝi fondiĝis en 1948.

Ĉu konstruita?

Sekvas la demando: Kiel eblas diri ke ĝi estas konstruita, kaj ne nur reviviĝinta lingvo? Pro tio, ke la hebrea kiu uziĝis en la Malnova Testamento kaj la juda tradicio tute ne estis adaptita por uzado en la moderna mondo. Mankis al ĝi vortoj por ĉiuj modernaj konceptoj, ekzemple aŭto, infanvartejo kaj eĉ tomato (kiu ne troviĝis en la antikva mondo). Tial Ben-Yehuda kaj kreis novajn vortojn el jamaj radikoj en la malnovhebrea, kaj prenis pruntvortojn el multo de aliaj lingvoj, ekzemple la germana, la jida kaj la araba. Sed adaptado de novaj vortoj ne estas la sola malsamaĵo inter la malnova kaj la moderna hebrea. Ĉar la lingvo ne uziĝis kiel ĉiutaga lingvo, la malsamaĵoj en la norma elparolo de la liturga hebrea kreskis multege dum la jarcentoj, kaj evoluis distingeblaj variantoj de loko al  loko. Finfine, Ben-Yehuda elektis la sefardan (judhispanan) varianton por moderna hebrea. Poste okazis aliaj grandaj ŝanĝoj, pro tio ke la plejmulto de la enmigradoj en Israelon venis el eŭropa lingvofono, kaj ilia elparolo tre influis la lingvon. Ekzemple malaperis multaj de la tipaj “semidaj” sonoj, kiel 'ayn, kaj iĝis la tradicia “rulanta r” “kartava r-o” kiel en la germana kaj la jida. Krom tio, la eŭroplingva fono de la unua lingvanaro de la moderna hebrea tre influis ĝian gramatikan kaj sintaksan strukturon, tiagrade ke kelkaj lingvistoj ne konsideris ĝin semida lingvo, sed speco de semid-eŭropa kreolo.

Mirinda

La revivigado de la hebrea vere estas mirinda. Ĝi estis morta dum preskaŭ du mil jaroj, kaj revenis kiel ĉiutaga denaska lingvo por milionoj da homoj – kaj al ĉi tiu fenomeno certe mankas similaĵo en la mondo­historio. Moderna hebrea kaj Esperanto aperis samtempe en simila intelekta medio, kiel komunikilo inter homoj kun komuna ideo sed malsamaj lingvoj. Mi tial kredas ke ni esperantistoj povas lerni multon de la sukceso de la alia. En la komenco, la enkondukado de la hebrea certe ŝajnis nefarebla, kaj ĝiaj cirkonstancoj estis multe pli malfacilaj ol niaj – ĝi estis tre malfacila por la plej multaj, kaj eĉ celis iĝi denaska lingvo. Aliflanke, nia lingvo estas tre facila, kun longa historio kaj granda literaturo, havas multajn parolantojn, kaj ne celas esti denasklingvo sed nur komunikilo. Do, de la historio de la moderna hebrea, ni mem povas scii, kiel ni ankaŭ devas sciigi la mondon, ke la ekuzado de konstruita lingvo en granda amplekso ne nur eblas, sed jam okazis, kaj ke Esperanto certe povos atingi siajn celojn, kiel faris la hebrea.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 49

La ĉemizo

Mi aĉetis ĉemizon.
«Kial la ĉemizo estas ruĝa, kaj ne verda?» demandas iu.
«...ruĝa ne estas la koloro de la Esperanta movado!»

Mallonga paŭzo.

«Al mi plaĉas la ruĝa koloro», mi respondas.
«Kaj vi malpravas. La tutmonda
Esperanta movado
ne vidas malsamajn kolorojn.
En la okuloj de vera esperantisto
ĉiuj koloroj estas la samaj, nur eksistas
malsamaj homoj.»

-la komentisto

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004