Inter ni dirite 5-6/2018


N-ro 5-6/2018
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Saluton!
Nun venas la jula/kristnaska* tempo, kaj kiel kutime
ni admonas niajn membrojn kaj legantojn ke ili skribu
leteron al Avo Frosto/Sankta Nikolao/Kristnaska Viro
kaj petu esperantaĵojn – eble abonon de gazeto en Esperanto,
novan libron aŭ biletojn al IJK 2019? Ni esperas ke vi celebros la julon/kristnaskon/feriajn tagojn* bone kaj havos agrablan
tempon kun viaj familio kaj amikoj. Kaj se mankas al vi tikla
politika temo kiun vi povas diskuti kun via onklo je la jula/kristnaska* vespermanĝo, diru ke Esperanto estu la sola lingvo por internacia komunikado aŭ, se ili jam esperantiĝis aŭ almenaŭ ne
malamas Esperanton, proponu Khuzdul anstataŭe.
Bonan julon/kristnaskon*!

*Forigu tiun kiun vi ne preferas

Vidar Skretting

Khuzdul – la lingvo de la nanoj

Jen estas la ĉi-numera eldono de la serio de IND pri konstruitaj lingvoj. Multaj konas la verkiston J.R.R. Tolkien ankaŭ kiel verkiston de lingvoj. Diriĝas ke Tolkien unue kreis la lingvojn, kaj poste estis devigata krei sian fantazian mondon kaj ĉiujn de siaj mirindaj historioj por havi lokon en kiu estas popoloj kiuj parolas liajn lingvojn! La plej famaj de liaj lingvoj estas la lingvoj de la elfoj, Quenya kaj Sindarin, kiujn la plejmulto de norvegoj en nia generacio aŭdis en la filmoj La Mastro de la Ringoj. La elfaj lingvoj estas famkonataj ankaŭ pro sia belsonego kaj pro tio ke ili estas tre kompletaj lingve, konsiderante ke ili kreiĝis ne por internacia komunikado kiel Esperanto, sed nur por amuzo.

Sed Tolkien kreis ankaŭ multajn malpli konatajn lingvojn por sia fantazia mondo. Unu el la malplej konataj, sed laŭ mi unu el la plej interesaj lingvoj kiujn li kreis, estas Khuzdul, la lingvo de la nanoj. Khuzdul, male al la elfaj lingvoj, tute ne estas kompleta. Fakte troviĝas nur kelkaj frazoj en la nana lingvo en la libroj de Tolkien. Tio ne estas tre supriza, ĉar laŭ Tolkien la nanoj pritraktis sian lingvon kiel sekreton, kaj neniam parolis ĝin kun ne-nanoj. Krom tiuj frazoj oni havas kelkajn fragmentojn pri la lingvo el liaj notaĵoj. Sed, nekredeble, lingvistoj studadis tiujn por konstrui la konturon de ĝia gramatiko.

La gramatiko montras ke Tolkien prenis la inspiron pri Khuzdul de la semidaj lingvoj, ekzemple la hebrea kaj la araba. Kiel en tiuj lingvoj, la baza signifo de la vortoj de Khuzdul devenas el tri konsonantaj radikoj. Ekzemple, la radikoj KH + Z + D signifas ion rilatan al nanoj. Do, khuzd signifas nano, khazad signifas «nanoj» aŭ «de la nanoj». Do la baza signifo de la vorto devenas el la konsonantoj, kiuj restas la samaj. Sed la vokaloj ŝanĝiĝas, kiam oni ŝanĝas la specifan signifon de la vorto, preskaŭ kiel Esperanto uzas radikon por la baza signifo kaj aldonas sufiksojn por ŝanĝi la specifan signifon de ĉiu vorto.

Ĉu vi estas konfuzita? Nun, eĉ la popoloj de la mondo de Tolkien diradis ke Khuzdul estas la plej malfacila de iliaj lingvoj, do vi ne estas sola!

Vidar Benjamin Skretting


Fotis: Leif Arne Storset

La vivanta majaa popolo

Same kiel mi, vi eble sciis ke la majaoj konstruis grandegajn templojn kaj palacojn antaŭ pli ol mil jaroj. Di-reĝoj estris grandajn ŝtatojn kaj urbojn kaj batalis inter si en granda areo en Jukatano (Meksiko), Gvatemalo, Belizo kaj Honduro.

Unu ekzemplon vi vidas en la bildo: la templo de la enskriboj en la antikva urbo Palenko en Chiapas, Meksiko.

En la 16a kaj 17a jarcentoj falis la lastaj antikvaj majaj ŝtatoj pro atakoj de Hispanio.

Sed ĉu vi sciis ke la majaa estas vivanta, vigla kulturo? Al ĝi apartenas 6 milionoj da homoj en Mez-Ameriko, kaj la sama nombro da homoj parolas unu el dekoj da majaj lingvoj.

En la 19a jarcento eĉ ekzistis sen-dependa maja ŝtato, dum longa konflikto kaŭzita de rasa/kasta diskriminacio kontraŭ la majaoj. La ŝtaton agnoskis Britio, kiu profitis de la milito per vendado de armiloj tra sia kolonio Belizo (tiam Brita Honduro). En la unuaj jardekoj de la 20a jarcento ankoraŭ estis danĝere por ne-majaoj eniri la ĝangalon, sed la milito finiĝis. La kasta sistemo ĉesis, kaj la ekonomia situacio pliboniĝis.

Leif Arne Storset


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 70


N-ro 71


N-ro 72


N-ro 73


N-ro 74


N-ro 75


N-ro 76


N-ro 77

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004