Inter ni dirite 2/2008


N-ro 2/2008
20a jaro (2a periodo)
Redaktis Einar Faanes, enpaĝigis Judith P. Abrahamsen

I dette nummeret
av Inter Ni Dirite, snur vi ansiktet
utover lande­grensene til initiativ
gjort av Esperantister i vårt naboland Sverige.
Forskjellen mellom våre
to land er mindre enn kontakten i dag
skulle tilsi.

Einar

Nova nordia retgazeto por junuloj aperos

Ekzistas longa tradicio en la Esperanto-movado por publikigi revuojn. Gravaj ekzemploj estas la ĉefa publikaĵo de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, kun sia pli ol centjara historio. Ni ankaŭ havis tiajn revuojn gravajn en Nordio. Kvinpinto, la komuna membrorevuo de la nordiaj junularaj Esperanto-organizoj, publikiĝis laste en 2002. Tamen denove aperas novaj revuprojektoj. Iniciatis Carl Mäsak nordian retgazeton por junuloj.

– Mi esperas plejparte krei bonstilan kaj legindan peresperantan forumon, kie junaj skribantoj havos la eblon sin esprimi, diris Mäsak, – Mi esperas, ke la gazeto funkciu iomete kiel vilaĝa puto ĉirkaŭ kiu ni povos renkontiĝi. La ideo aperis kiam li aŭskultis prelegon de Tomasz Chmielik, iniciatinto de nova revuo Spegulo, pri kiom revuoj gravas por la Esperanta movado. Post malmulte da tempo, prezentinte la ideon al la estraro de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU), Mäsak ricevis entuziasmajn respondojn, ankaŭ de kelkaj pers­onoj kies kapoj similajn ideojn silente portis.


Carl Mäsak (fotis Robin Rönnlund)

Mäsak kredas ke nuntempe ekzistas malmulte da kontakto inter la nordiaj Esperantistoj junaj. – SEJU temas tro multe pri Svedio kaj svedaj junuloj, diris li – Mi scias vere malmulte pri la Esperanto-junuloj en la aliaj nordiaj landoj, kaj supozeble tio estas ĝenerala fenomeno. Mi pensas ke tiu manko de inter­rilatoj estas granda manko de rimedoj. Laŭ lia opinio, junaj Esperantistoj ofte estas bonaj verkistoj kaj ĝojus uzi la lingvon kaj havi ian projekt­on komunan. Al mi li parolis pri la Oranĝa Renkontiĝo en Svedio last­aŭtune kiun li rigardas kiel bonan ekzemplon de nordia komunaktivado kun partoprenantoj de pluraj nordiaj landoj.

Kiam Inter Ni Dirite parol­is al Mäsak, multaj gravaj demandoj ankoraŭ estis diskutendaj. Ekzemplo estas nomo. Mäsak, en sia unua skizo, kelkajn nomojn proponis. Inter ili estis «Kvinpinto», nomo kiun li mem forŝovis. En Norvegio oni tamen pensis alimaniere. – La norvegoj ŝajne ŝategis la nomon «Kvinpinto», ĝis tiu grado, ke oni eĉ ne konsideris la aliajn nomproponojn. La malnova revuo mem malmulte inspiris lin, malgraŭ la graveco de Kvinpinto, li neniam tenis enmane numeron de Kvinpinto.

Ankaŭ temojn artikolajn ne diskutis la revuplanantoj. – Mi esperas tutsimple ke fariĝos la gazeto tio, kion elektas ĝiaj skrib­antoj, konstatis Mäsak kaj daŭre diris Mi esper­as ke ni vidos temojn, longetajn diskutojn kaj internumerajn reagojn. Do la formato pli gravas ol la temoj de la artikoloj. Kun li Mäsak nun havas du aliajn skribantojn el Norvegio kaj Svedio, kelkajn tekstkorekt­antojn. Kelkaj personoj el ĉiuj nordiaj landoj diris ke ili volas kontribui, sed ne scias ĉu ili povas sufiĉon da tempo doni al la projekto. – Ni ja bezonas pliajn skribantojn, estas la konkludo de Mäsak.

– Al mi, la revuprojekto de Mäsak ŝajnas malsimile al Kvinpinto. Mi bonvenigas la projekton. Tamen opinias ke papera membro­revuo por la nordiaj junularorganizoj ankoraŭ bezoniĝas ĉar oni devas memorigi kaj informi neaktivulojn, diris Kjell Heggvoll Ullestad, kiu redaktis Kvinpinton ekde 2001 ĝis ĝia malapero en 2002, kiam la novan revuprojekton mi skizis al li. Kvinpinto ludis gravan rolon por la nordiaj junularorganiz­aĵoj Esperantistaj. Ĉiuj membroj de la junularorganizoj en Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Danio ĝin ricevis kaj povis legi pri aktualaĵoj, Esperantistaj aranĝoj kaj diversaj aliaj temoj. Do, Kvinpinto informis al ĉiu membro en la kvar landoj pri okazaĵoj en la aliaj landoj kaj konatigis ilin per artikoloj pri iliaj hobioj kaj interesoj.

– Fari gazeton estas granda laboro, precipe por la redaktoro, diris Ullestad, Se la nova retgazeto sukcesu, la aktivuloj devas scii kion ili volas kaj kiajn celojn ili havas.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 9

Demandoj pri usona literaturo

  1. Kiu skribis Fear and Loathing in Las Vegas el 1971?
  2. Kio nomiĝas la libro de Truman Capote kiun filmoj; el 1967, 2005 kaj 2006; ­surbazas?
  3. La verkisto Edgar Allan Poe vivis dum kiom da jaroj?
  4. Kiun sporton Ernest Hemingway plejmulte ŝatis?
  5. Kio nomiĝas la rakonto, el 2003, surbazita de Oliver Twist, kiun Will Eisner faris?
  6. Kie loĝas Cthulhu kaj Yog-Sothoth en la universo de H. P. Lovecraft?
  7. Kiu unue skribis la tri leĝojn de robotoj?
  8. Kio estas la nomo de sciencfikcia verkisto kiu aperas en kelkaj libroj fare de Kurt Vonnegut?
  9. Kiom da romanoj verkis F. Scott Fitzgerald?
  10. Robert Langdon, la heroo en La kodo de Da Vinci, laboras en kiu universitato?

Ĝustaj respondoj (kaŝitaj literoj – apartigi la subaj linioj por vidi)
1. Hunter Thompson (ankaŭ konata per la nomo Raoul Duke). 2. In Cold Blood (la filmoj estas In Cold Blood, Capote, kaj Infamous). 3. 40 (li naskiĝis je la 19a januaro 1809 kaj mortis je la 7a de oktobro 1849). 4. Boksado. 5. Fagin the Jew. 6. En la malnovega urbo R'lyeh. 7. Isaac Asimov. 8. Kilgore Trout. 9. Li finis kvar, la nefinita kvina romano eldoniĝis postmorte. 10. Harvard Universitato.

Venonta IND

Neste nummer av Inter ni dirite har materialfrist 2. mai 2008. Bidrag sendes: nje(a)esperanto.no

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004