Inter ni dirite 1/2018


N-ro 1/2018
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skretting
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton kaj feliĉan novan jaron! Ĉu vi havas multajn
esperantajn planojn por la nova jaro?
Jen du proponoj por via esperantoprogramo
en 2018:

1) Partoprenu en la Nordia surŝipa kongreso en majo,
bonvolu vidi la informojn en ĉi tiu numero de IND kaj
2) Skribu artikolon, poemon, komenton aŭ ion
por la venonta numero de IND! Ni bonvenigas
novajn kontribuantojn, kontaktu nin per
Facebook aŭ per nia retpaĝadreso.

Ĝis!

Vidar

Promeninte kun ajahuasko

Verkis Leif Arne Storset

Mi ne ŝatas la grizan zonon de la leĝaro. Mi eĉ ne ŝatas transiri la vojon kune kun ruĝa homo. Sed jen mi, transironte la vojon de konscio kune kun "patrineca spirito" kaj bruna, psikedela dekoktaĵo.

Estis la kvara nokto en vilao en Holmenkollen. La somera ĉielo estis hela, kaj de tiu monta deklivo ni povis vidi la urbon Oslo. Laŭvice mi paŝis antaŭen kaj ricevis mian dozon. Kiel kutime ĝi gustis agrable kiel arbŝelo — ĝi ja estas miksita el du ĝangalaj plantoj. Sed mi forte memoris la vomadon de pasintaj noktoj, kaj devis devigi min gluti ĝin.

Ĉi-nokte mi nur devis atendi la vomon dum kvin minutoj. "Ho ve", pensis mi. "Per tiom mallonga tempo en la stomako, la nokto iĝos senokaza." Sed kiam la korpo baldaŭ komencis vibri, mi eksuspektis ke mi ne estis tedota.

Mi ne celas ke la tri pasintaj noktoj estis ekzakte tedaj, sed ili estis longaj kaj penigaj. Dum kvar horoj mi kuŝis sur matraco kaj atentegis — ĉu mi vidis ĉielarkan halucinon? kiom longe inter la vomoj? — dum kelkaj el la aliaj 11 partoprenantoj kriis aŭ laŭte vomis. Ili rakontis ke kun la vomaĵoj eliris malnova doloro, la malnova memo.


Fotis uzanto "Heah" ĉe Wikipedia.org (CC BY-SA 3.0)

Mi ŝajne ne kapablis ion tian. Tage, ni diskutis niajn spertojn dum "integriĝaj" diskutoj, gvidataj de aktivuloj el Inner Mastery, organizaĵo kiu aranĝas tiajn retirojn divers­loke en Eŭropo. "Ajahuasko invitas vin en vian profundaĵon," ili diris. "Sed vi devas mem enpaŝi." Sed kiel mi elĉenigu min de la malprofundaĵo?

Tiun nokton iu ĉeno tamen disfalis, kaj la olda ŝamanisma kuracilo el Sudameriko pruvis ke ĝi ne sole estis turistkaptilo.

Mi sentis min kiel grandegulo pend­anta en mondspaco. Estis agrable, kaj mi ĝemspiris. La sono de tio enfosiĝis en la materialo de la spaco kaj vibrigis kaj plenigis ĝin.

Mi vomis. Sed ne kiel antaŭe. La naŭzo sidis profunde en la korpo kaj enhavis la tuton de mi, la tuton de la mondo. Subite ĝi radiis el mi, kaj la konvulsioj resonis tra la tuta universo. "Aaaauĥ, hooo, urk!" kriis mi. La verda vomaĵa sako volonte akceptis la sakran rubon el mia animo.

Tre malrapide, tre malfacile, kaj kun aldona verda sako kiel amika akompananto, mi portis la plenan sakon al la rubujo. Mi certe ridus de mi mem, se mi ne estus tiom vomema.


Verkis: kohei yamada (CC BY-SA 2.0)

Kuŝinte sur matraco mi falis en grizan, trankvilan, sed kalejdoskopan spacon, kaj mi sentis Panjon Ajahuaskon, la "patrinecan ĉeeston" pri kiu homoj ofte parolas. Pli forte ol iam antaŭe ŝi alparolis min, sen vortoj: "Vi fortas." Ne! ...aŭ ĉu? "Vi kapablas", ŝi daŭrigis. Mi kapablas kion?

Mi ekmemoris frazojn de aliaj partoprenantoj: "De viva doloro la sola eliro estas trairo." Sed kiel? " Kiam menso konfuzitas, korpo scias." Senvorte mi demandis al mia korpo, kaj senvorte ĝi respondis. Naŭzo. Rigida dorso. De kie venas tiu rigideco?

Subite prezentis sin la klarigo. La doloro de mia vivo estas honto. Inter aliaj homoj mi sentas min malgranda kaj hontinda. Honta, mi levas miajn ŝultrojn, kaj la dorso rigidiĝas kaj ekdoloras.

Sed kiel trairi? La plej hontinda ago kiun mi povis imagi (krom vundi iun) estis senvestiĝi ĉi tie, inter preskaŭ-fremduloj.

Kio atendis min sur la alia flanko de tiu honto, mi ne sciis.

Eĉ kun helpa ŝovo de Panjo Aja mi bezonis duonan horon por kuraĝiĝi. Mi estis kvazaŭ malebria. Sed finfine, tremante, mi fortiris la vestaĵojn, lasante nur la okulan maskon.

La plano sukcesis, la honto venis. Mi vive imagis ke la gvidantoj (de tiu vasta, profesieca organizaĵo) mokas min. "Ha ha, vi neniam divenos kio okazis en Oslo!" En la kapon de la aliaj partoprenantoj mi metis: "Kia malsaĝulo! Ĉu li ne pensas pri aliaj homoj?" Kaj la plej timiga imago: se iu havus posttraŭma streĉo pro seksa perforto kaj panikus vidante min.

Sed dum ĉio mi malkovris ion gravan: min mem. Mi daŭre ĉeestis, inter tiuj malfacilaj, doloraj fantazioj. Mi ekzistis tra ĉio: antaŭe, dume kaj poste. Iom post iom mi verŝis el la honto ties povon super mi. Kaj kiam ĝi malplenis, mi revestiĝis.

En mi mi ankaŭ malkovris ion novan: mia interna infano. Nu, mi vidis lin antaŭe, sed neniam tiel. Li ridetas, ridegas kaj dancas. Li liberas! La ekstero de mi ploras libere kaj laŭte, kiel mi neniam antaŭe ploris: senbride, malfalse, kaj per  ĉiom de mi.

––

Denove trankvila mi ekstaris, sentante kiel nova homo. Longe mi simple staris kaj estis mi, iom pli kompleta, iomete pli saĝa. Miajn brakojn mi tenis flanken, malfermaj al vivo, doloro, ĝojo kaj la luna brilo, reflektita de la Osloa fjordo.

Ajahuasko ne ŝanĝis mian vivon. Ŝi nur montris al mi kiel mi domaĝas min mem, same kiel psikoterapio. Kaj kiel konsekvenco mi mem ŝanĝis mian vivon. La honto ne malaperis, sed ĝi ne plu posedas min. Nun mi komprenas ke mi estas sufiĉe granda por posedi ĝin.

Psikedelaĵoj ne estas sen danĝero. Oni esploru ilin singarde kaj profunde antaŭ ol mem provi, kaj ĉiam prenu kune kun spertuloj.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 66

Novjara kunveno


De maldekstre: Jacob Fjeld Grevstad, Leif Arne Storset,
Douwe Beerda, Matias Jentoft, Vidar Skretting.

La nova Esperanto-jaro malfermiĝis kun eta kunveno kun niaj membroj en la Osloa regiono. Ni kunvenis hejme ĉe nia vicprezidanto Matias kun novaj kaj malpli novaj membroj. Ni bone trinkis kaj manĝis, kaj kompreneble ni ankaŭ multe esperantumis. Por bona praktikado de Esperanto kaj ĝenerala ĝuo, ni ludis la ludon «Onidiro» (Ryktet går), en kiu oni ricevas vorton kiun oni devas desegni, kaj poste la kunludantoj laŭvice devas diveni kiun vorton la alia desegnis, kiun la posta ludanto devas desegni, kaj tiel plu. Kompreneble la «onidiro» kelkfoje ŝanĝis la signifon draste… Krome, ĉar ni devis traduki ĉiun vorton el la norvega, ni lernis multajn obskurajn vortojn. Aŭ ĉu vi eble konas la tradukon de «blomstereng»? Do ni havis agrablan vesperon, kaj mi esperas vidi vin ĉiujn venontfoje!

Vidar Skretting

Skandinava kongreso

Kiel vi povas legi en ĉi tiu numero de Norvega Esperantisto, okazos la renkontiĝoj de norvega NEL, dana DEA kaj sveda SEF samtempe, sur ŝipo de DFDS inter Oslo kaj Kopenhago. Krom la ordinara programo, ankaŭ estos junula programo kun interkonatiĝado, ludoj kaj surŝipa esplorado. Ĉiuj  partoprenantoj pagu la konferencan pakaĵon kiu inkluzivas tranoktadon, vespermanĝojn, matenbufedon kaj uzon de konferencĉambroj. Ĝi kostas 2600 norvegajn kronojn. Lasta aliĝdato estas la 31a de marto. Pliaj informoj troviĝas ĉe esperantonordio.org, kaj por pliaj informoj pri la junulara programo, vi povas kontakti Antonia el Svedio: antonia.montaro [ĉe] gmail.com.

Ingrid Antonia

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004