Inter ni dirite 1/2016


N-ro 1/2016
28a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar S.
Muntis Judith P. Abrahamsen

Saluton karaj membroj!
Kiaj estas viaj planoj por
la pasko? Ĉu ferioj en la
montaro kaj skikurado?
Aŭ vojaĝo aŭ E-kongreso?
Aŭ legado de ekscita (Esperanta) krimromano,
ekzemple de Serĝo Elgo?
Aŭ plulernado de Esperanto per Duolingo?
Ĉiuokaze, la estraro de NJE deziras al vi tre bonan paskon,
kaj memorigas ke vi povas membriĝi ankaŭ en nia vizaĝlibra paĝo.
Tie ni anoncos la venontajn Mojosajn Vesperojn kaj
aliajn aranĝojn – venu kaj babilu kun viaj Esperantaj amikoj!

Esperanto je Duolingo

Ne estas dubo ke la modo de Esperanto­lernado ŝanĝiĝis multe dum la lastaj jaroj kun la alveno de la interreto. Mi kaj multaj aliaj esper­antistoj komencis la E-lernadon je la retpaĝo lernu.net kiu lanĉiĝis en 2002. Post tio daŭre alvenis novaj e-lerniloj, ekzemple la kurso okaze de la 125-jariĝo de la lingvo, kaj la kurso Esperanto 101 je la populara reta mesaĝejo reddit. Sed lastjare lanĉiĝis nova lernilo kun vasta potenciala uzantaro. Lanĉiĝis granda E-kurso je la popularega poŝtelefona programo de lingvolernado “Duolingo”. La celo de Duolingo estas igi lingvolernadon facila kaj amuza, kaj pro tio fariĝis ĉiu lingvokurso kaj ĉiu parto de la kurso kiel ludo, kun poentoj, amuzaj konkuroj kaj tiel plu. Krom tio, la plej granda avantaĝo de Duolingo estas ke oni povas lerni ĉiam kaj ĉie per la poŝtelefono, kaj oni povas uzi malmulte da tempo kaj laboro ĉiun tagon kaj tamen havi grandan progreson.

Duolingo

Duolingo havas pli ol 100 milionojn (!) da uzantoj entute, kaj sendube estas bonega metodo por disvastigi konon kaj scion de la lingvo. Kaj Esperanto iĝis tre populara tre rapide. Ĝis nun, pli ol 333 000 homoj uzas aŭ uzis la kurson, kaj tio signifas ke Esperanto estas la 13a plej granda lingvo el ĉiuj de la Duolingaj kursoj, pli populara ol multaj aliaj lingvoj kun milionoj da denaskaj parolantoj. Espereble multaj el ili unu tagon trovos la vojon al la E-asocioj kaj en Norvegio kaj en la mondo. Mi jam plurfoje renkontis homojn kiuj uzas la Duolingan E-kurson kaj multe ĝojas pri tio. Ĝi povas esti utila por E-parolantoj kiuj deziras plibonigi sian nivelon kaj lerni iom pli. Vi povas trovi la kurson ĉe https://www.duolingo.com/ kaj ĝi estas senpaga kaj senreklama je ĉiuj operaciumoj.

Ĉu Esperanta Papo?

La pasko estas grava tempo por ĉiuj kristanoj, sed ĉi-jare ĝi estas eble iom pli grava ol kutime por la katolikaj esperant­istoj, ĉar estas multe da malcerto ĉirkaŭ la temo: ĉu la Papo parolos Esperanton denove? Ĉiun paskon kaj kristnaskon la Papo faras sian tradician paroladon, kiu nomiĝas Urbi et Orbi, kiu signifas “al la Urbo (Romo) kaj al la Mondo”. En 1994, la Papo Johano Paŭlo la 2-a unue uzis Esperanton por saluti la katolikojn de la Mondo, kaj tio iĝis tradicio kiu daŭris tra lia periodo kiel Papo, kaj pludaŭris en la periodo de lia sekvanto, Benedikto la 16-a. La Vatikano tradicie havis tre pozitivajn rilatojn kun la E-asocio, ekzemple ĝi daŭre disvastigas novaĵojn en Esperanto per Radio Vatikano ĉiun semajnon. Sed post kiam Francisko elektiĝis nova Papo en 2013, nia lingvo ne aŭdiĝis en la Papaj paroladoj, sen klarigo de la flanko de la Papo. Ŝajnas ke tio kolerigis la katolikajn Esperantistojn, kiuj nun faris retan petskribon por havi Urbi kaj Orbi en sia lingvo denove. Ni deziras al ili bonan ŝancon kaj bonan paskon, kaj ­esperas ke ankaŭ Papo Francisko Esperantiĝos ĉi-paske!

Rusio tiam kaj nun

Se iu diras al vi, ke morgaŭ vi vojaĝos al Rusio, kiujn bildojn vi tiam ricevas en via kapo? Ĉu grizaj grandaj aŭtovojoj kun grizaj, altegaj domoj en ambaŭ flankoj, kaj vendejoj sen produktoj? Dum la lastaj 20 jaroj mi vizitis Rusion proksimume unufoje ĉiujare. En tiu tempo multaj aferoj sanĝiĝis tiom multe, ke oni vere ne povas imagi tion.


Biciklovojo laŭ rivero (Bildo: bonzodog/Shutterstock)

En la ĉefurbo de la grandega lando vi nun preskaŭ neniam plu vidas Lada-aŭtojn. En Moskvo oni nun konstruas biciklovojojn de la centro en ĉiuj direktoj. Se vi serĉas endoman grimpejon, vi trovas pli ol dek da ili en la urbo. Se vi bezonas ekologian restoracion, ekzistas "Lavkalavka", kiu mendas ĉiujn siajn produktojn de lokaj bienuletoj. En multaj vendejoj vi nun povas ricevi helpon, se vi bezonas ĝin. La vorto "servo" baldaŭ estas parto ankaŭ de la Rusa socio.

Nun, kiam la novaĵoj en la okcidento pri Rusio nur estas negativaj, oni devas memorigi sin, ke Rusio ne estas "lando de la tria mondo". La ekonomio kreskis 15 jarojn inter 1999–2014.

Sed kompreneble ni ne devas forgesi la malsamecon inter la vivo en la plej grandaj urboj kaj la vivo en la kamparaj regionoj. Rusio estas la plej vasta lando sur nia planedo, kaj la informado bezonas multe da tempo por vojaĝi. Mi memoras ke en 2012, kiam mi estis en la urbo Joŝkar-Ola proksime de la Volga-rivero, mi renkontis virinon, kiu parolis pri la fervojo al "Leningrado".

Feliĉan paskon al ĉiuj!

Matias, Moskvo


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 54


N-ro 55

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004