Inter ni dirite 4/2012


N-ro 4/2012
24a jaro (2a periodo)
Redaktis Leif Arne Storset
Muntis Judith P. Abrahamsen

 

En 2011 multe okazis en NJE,
kaj en Norvegio kaj en Finnlando!
Vi povas legila tutan
jarraporton ĉi-numere.

– Leif Arne

NJE på Radio Nova

Den 30. mai vart leiar i NJE, Leif Arne Storset, intervjua av Radio Nova, som vert driven av studentar i Oslo. Du kan lytta til eit utdrag her, og du kan høyra anna frå Radio Nova.

I programmet oppstod det forvirring då «Hei!» vart omsett til «malalta montodorso». Etter innspeling fann vi ut av det: Oppslaget programleiaren landa på, var substantivet «hei», som i «lynghei», i staden for det vi vanlegvis set om med gode, gamle «saluton!». Sånn kan det gå!

Jarraporto por Norvega Junularo Esperantista jaron 2011

La estraro

Je la jarkomenco en la estraro anis:
Leif Arne Storset, prezidanto
Matias Jentoft, vic-prezidanto
Einar Faanes, sekretario
Kristoffer Haug, kasisto
Odin Hørthe Omdal, estrarano
Espen Stranger Johannesen, estrarano
David Welsh, estrarano

Dum la jarkongreso en Tromsø 2011 elektiĝis la jenaj estraranoj:
Leif Arne Storset, prezidanto
Amelie Matt, vicprezidanto
Einar Faanes, sekretario
Hilde Lagnason Bye, kasisto
Kristoffer Haug, estrarano

Einar Faanes estis komitatano A por TEJO.

Okazis kvar estrarkunvenoj en 2011. Retpoŝto kaj rettelefono estis ĉefaj komunikiloj por la estraro, sed estraranoj en Oslo ankaŭ renkontiĝis persone.

La jaro donis profiton je NOK 618,60. NJE posedas NOK 30 098,04 en norvega bankokonto kaj EUR 70,00 en UEA-konto njea-u.

Jarfine NJE havis 20 membrojn (2010: 31).

Andrei gvidas homlupan ludon
dum Nordia renkontiĝo

Fungo manĝota dum Nordia renkontiĝo.

Periloj

NJE havas retpoŝtliston (NJE-listo) malferman al ĉiuj membroj. En 2011 ĝi peris 43 mesaĝojn (2010: 17).

La retpaĝojn de NJE senpage servas Judith Parelie Abrahamsen kaj ŝia dunga firmao Initio.

Inter ni dirite (IND) aperis en Norvega Esperantisto, 6-foje. Redaktis ĝin estraranoj. En IND aperis kaj movadaĵoj kaj artikoloj en Esperanto pri aliaj temoj.

Aranĝoj

La 29an de januaro venis tri svedoj por viziti Oslo. En privata hejmo ili renkontis kvar NJE-membrojn por neformala kunveno kun ludoj, diskutoj kaj teo.

La 8an de majo kvin NJE-membroj venis al kafeina renkontiĝo ĉe Den gode kaFé en Oslo.

NJE kun Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) aranĝis apud Helsinko Nordian Renkontiĝon kiun partoprenis ĉirkaŭ 13 junuloj, ses el Norvegio.

Unu membro partoprenis la Oranĝan Renkontiĝon de SEJU/Hernusanda esper­antista klubo inter la 7a kaj 9a de oktobro en Hernusando, Svedio.

Mojosa vespero estis iniciatita dum la jaro kiel libertema renkontiĝo kiu okazas samtempe hejme ĉe membro Osloa kaj rete per rettelefono je la ĝuo de eksterurbaj interesatoj. Ĝi okazis preskaŭ ĉiumonate kaj dum 2011 kvar fojojn.

La 23an de septembro, okaze de vizito de membro el Tromsø, la junuloj en Oslo aranĝis neformalan kunvenon kaj vizito al Teĥnika Muzeo.

La 16an de decembro NJE aranĝis Zamenhofan festenon en Esperantonia en Oslo. Venis ses nuntempaj kaj emeritaj membroj.

Eksteraj rilatoj

La 25an de januaro, NJE malmembriĝis kiel "komenca membro" de LNU, la Norvega Konsilio de Organizaĵoj Infanaj kaj Junulaj (Landsrådet for Noregs barne- og ungdomsorganisasjonar, LNU).      La kialo estas ke ni ne bone utiligis iliajn ofertojn kaj ne plenumos la postulojn por plena membreco.

NRK intervjuis kvar membrojn por Radio Migrapolis la 3an de februaro, por programo dissendota la 6an de februaro.

Leif Arne Storset reprezentis NJE dum la komitatkunsido de TEJO, de la 15a ĝis la 19a de julio, dum IJK en Ukrainio. Li anstataŭis komitatanon A Einar Faanes.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com ––  La Pondusarĥivo

N-ro 35

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004