Inter ni dirite 3/2019


N-ro 3/2019
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

Jen venis la aŭtuno kaj la tempo por reveni al la lernejo, studadoj en la universitato aŭ la laborejo. Ĉu ne estus tre bone havi kolegojn kaj studamikojn tie kiuj ankaŭ parolas Esperanton? Do helpu ilin lerni! Kelkaj de niaj membroj aranĝis Esperanto-kursojn en siaj lernejoj aŭ en la universitato dum la lastaj jaroj. Se vi ankaŭ interesiĝas fari tion, diru al ni! NJE volonte subtenos kursinstruistojn per materialoj kaj helpo. Krom tio, se vi jam havas aŭ nun petas laboron, ne forgesu skribi en via CV ke vi parolas Esperanton – ĉiuj miaj dungantoj diris al mi ke tio estas tre pozitiva afero, kiu helpis min ekhavi la laboron!

Vidar Skretting
Prezidanto de NJE

Raporto de IJK

Mi partoprenis la internacian junularan renkontiĝon (IJK) en Slovakio tiun ĉi someron. La renkontiĝo estis aranĝita en bela urbeto, Liptovský Hrádok, norde en Slovakio de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto. Mi havis kelkajn liberajn tagojn inter du ŝak-turniroj, kaj mi eltrovis ke estas bona ideo trapasi tiujn tagojn en Esperanta renkontiĝo. Mi ne ĉeestis internaciajn Esperantajn renkontiĝojn dum 5 jaroj, antaŭ tio mi ĉeestis plurajn NR, PSI kaj REF, do mi tre ĝojis revidi kelkajn el miaj Esperantaj amikoj. Estis ĉirkaŭ 250 partoprenantoj, multaj junuloj, sed ankaŭ, iom surprize por mi, ĉeestis signifa kvanto da plenkreskuloj. Dum la renkontiĝo estis multe da programo dum la tagoj kaj la vesperoj. Estis interalie ekskursoj, prelegoj, lingvokursoj, piedpilkludado, koncertoj kaj diskotekoj. Dum la vesperoj oni ludis luphomon kaj aliajn ludojn en la gufujo. La Esperanta etoso estis tre bona. Mi ricevis la impreson ke estis multaj junuloj, kiuj nun lernas la lingvon rete per Duolingo aŭ en aliaj retejoj. Kaj mi eksciis pri retaj grupoj, kie oni povas babili Esperante kun aliaj esperantistoj per la aplikaĵo Gramofono. Mi konatiĝis kun multaj junuloj aliaj ol miaj denaskaj amikoj, kaj mi tre ĝuis la tempon. La renkontiĝo estis bone aranĝita, kaj mi pripensas reiri al IJK venontjare en Nederlando!

Monika Machlik

Esperanta Somero en la insulo Hovedøya


Tri ĝojaj NJE-anoj en la sunbrilo en Hovedøya

Kiel lastjare, estis kelkaj varmegaj somertagoj en Oslo dum Julio, kaj same kiel lastjare, ankaŭ okazis la somera kunveno de NJE je la plej varma de ili. Ni unue planis veturi al Langøyene por esperantumi kaj ĝui la belegan veteron, sed multego da homoj evidente planis la samon (eble krom la esperantumado) kaj la vico por la pramŝipo estis tiom longa ke ni devus atendi 3-4 horojn por atingi nian planitan lokon. Do ni decidis veturi al Hovedøya anstataŭe. Tie ni pasigis tre agrablan tagon kun pikniko, naĝado kaj sunbaniĝado. Krom tio, per nia kunportita laŭtparolilo ni aŭskultis, kaj aŭskultigis la aliajn ĉeestantojn en la plaĝo, la plej novan kaj mojosan de Esperanta regeo-muziko (serioze, trovu Jonny M ĉe Spotify, vi ŝatos lin).

Do, la somera kunveno denove estis bonega okazo por kunvenigi niajn membrojn en trankvilaj medioj, socialiĝi kaj komenci la novan jaron de Esperanto-aktiveco. Nun ni jam faris ĝin dufoje, do eble ĝi jam iĝis tradicio?


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 80

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004